tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pl ru
2spektr/o [1]
spektro
- 1.
-
Vico da diversaj koloraj strioj, rezultanta el malkompono
de lumo per prismosimila objekto:
en la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn
[2].
- 2.
-
Sonspektro, frekvencaro
de sono:
kiam la sona spektro estas plata, ĝi estas nomata blanka bruo
[3].
- 3.
- [4]
(de endomorfio en
vektora spaco)
La aro de ĝiaj ajgenoj.
- 4.
- (figure)
Serio de aĵoj ordigeblaj inter du ekstremoj;
kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT
tamen vigligus kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto
[5].
sortimento
- 5.
- (arkaismo) (evitinde) fantomo
la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis,
li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo
[6].
- 6.
- (arkaismo) (evitinde) (figure)
Homo granda, maldika kaj malgrasa.
Rim.:
La arkaikaj kaj neinternaciaj sencoj
spektro5 kaj
spektro6 ne plu aperas en
la PIV-oj kaj estas nepre evitindaj.
tradukoj
anglaj
~o 3.:
spectrum.
belorusaj
~o 1.:
спэктар;
~o 3.:
спэктар.
francaj
~o 4.:
éventail (de valeurs, opinions...);
~o:
spectre.
germanaj
~o 1.:
Spektrum;
~o 3.:
Spektrum;
~o 5.:
Gespenst, Geist, Spukgestalt, Phantom, Scheinbild, Trugbild;
~o 6.:
Bohnenstange, langer Lulatsch.
hispanaj
~o:
espectro.
hungaraj
~o 1.:
színkép, spektrum;
~o 3.:
spektrum;
~o 5.:
kísértet;
~o 6.:
hórihorgas, langaléta.
katalunaj
~o 3.:
espectre;
~o 5.:
espectre (fantasma).
nederlandaj
~o:
spectrum.
polaj
~o 3.:
spektrum, widmo.
rusaj
~o 1.:
спектр;
~o 3.:
спектр.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Toni Breider: La Universo - Eksplodanta?, Homo kaj Kosmo, [vidita en 2009]3.
Vikipedio, artikolo „frekvenca spektro“,
2009-01-014.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana5.
Komitatano Z: Ĉu SAT havas estontecon?, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)6.
fratoj Grimm, trad. D. J. Harlow:
Rakonto pri junulo, kiu ekvojaĝis por lerni, kio estas
timo, [vidita en 2009]
[^Revo]
[spektr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/12/30 23:10:08 ]