tradukoj: be ca de en es fr hr hu it nl ru vo zh

*sud/o [1]

*sudo

GEOG
1.TEZ
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, punkto de la horizonto situanta dekstre de homo rigardanta la sunleviĝon kaj kuŝanta ĝuste kontraŭdirekte al nordo.
2.
Parto de iu lando, kiu troviĝas ĝuste kontraŭdirekte al nordo.

suda

Situanta en sudo aŭ de tie vena: kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel fariĝas [2].

sudano

Homo naskita aŭ loĝanta en la sudo2: kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav [3].

sude deTEZ

(prepoziciaĵo)
1.TEZ
En la suda parto de: la fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio [4].
2.TEZ
Ekster, pli sude ol: 180 km sude de Kopenhago [5].
Rim.: Gramatike pli konsekvenca estus distingigi ĉi tiun sencon per la direkta formo de la adverbo, kiel faras la lingvoj disingantaj ĉi tiun nuancon (ekz-e la rusa: dek kilometrojn suden, supren, dekstren de io). Sed en Esperanto tio ial ne enradikiĝis. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o: south.

belorusaj

~o: поўдзень.

ĉinaj

~o: 南 [nán], 南方 [nánfāng].

francaj

~o: sud; ~a: austral, du sud; ~e de: au sud de.

germanaj

~o: Süden; ~a: Süd-, südlich; ~ano: Südländer; ~e de: südlich von.

hispanaj

~o: sur.

hungaraj

~o 1.: dél; ~o 2.: déli rész; ~a: déli; ~ano: déli; ~e de 1.: (vmi) déli részén; ~e de 2.: (vmitől) délre.

italaj

~o: sud; ~a: del sud, medidionale; ~ano: meridionale (sost.); ~e de: a sud di.

katalunaj

~o 1.: sud; ~o 2.: migdia, migjorn; ~o: sud; ~a: austral, meridional; ~ano: meridional (subst.); ~e de: al sud de.

kroataj

~o: jug.

nederlandaj

~o: zuiden.

rusaj

~o: юг; ~a: южный; ~ano: южанин; ~e de 1.: на юге (+ род. пад.); ~e de 2.: на юг от.

volapukaj

~o: sulüd.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, S. Luko 12:55
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:19
4. J. Ducloyer: Bretonio, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 18a
5. -: J. S. Larsen, Monato, jaro 2002a, numero 11a, p. 6a

[^Revo] [sud.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/12/04 11:10:15 ]