tradukoj: be ca cs de en es fr he hu nl pt ru

*sufiĉ/a [1]

*sufiĉaTEZ

Estanta en tia kvanto, kia estas bezona: unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvonZ.

sufiĉeTEZ

Tiom, kiom estas bezone: estas sufiĉe da lakto por vin nutriZ; mi pensas, ke estos sufiĉe dek metrojK; ni havas nesufiĉe energian policestronZ; sufiĉe pri tioZ; estos sufiĉe, se ni diros la jenonZ; vi havas sufiĉe da tempo por. VD:sate
Rim.: Ne uzu sufiĉe kun la senco de iom, ete, meze.

sufiĉi

(ntr)
Esti sufiĉa: tio sufiĉos por ni; tiu sumo ne sufiĉas; sufiĉas, ke vi promesis.

sufiĉegaTEZ

Abunda, pli ol sufiĉa.

memsufiĉo

EKON Kontentigo de siaj bezonoj per propra agado, ebliganta sendependecon; aŭtarcio: tiu agrikultura aktiveco ... preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 50 loĝantoj [2].

ne sufiĉe, nesufiĉe, malsufiĉeTEZ

Tro malmulte, tro malabunde, tro malintense, maltro: ne sufiĉe kuirita viando; ankoraŭ ne sufiĉe bone posedi la lingvonZ; la lanternoj en la tute nelumigita urbo malsufiĉe heligis la vojon [3].

tradukoj

anglaj

~a: enough, sufficient, adequate; ~e: enough, sufficiently; ~i: suffice; ~ega: ample.

belorusaj

~a: дастатковы; ~e: дастаткова, даволі, досыць; ~i: быць дастатковым, хапаць.

ĉeĥaj

~e: dost; ~i: stačit.

francaj

~a: suffisant; ~e: suffisamment, assez; ~i: suffire; ~ega: grandement suffisant; mem~o : autarcie, autosuffisance; ne ~e, , : insuffisamment, pas assez.

germanaj

~a: ausreichend, genügend, hinreichend, hinlänglich; ~e: genug, genügend, zur Genüge, ausreichend; ~i: ausreichen, genügen, langen.

hebreaj

~a: מספיק; ~e: מספיק; ~i: להספיק.

hispanaj

~a: suficiente; ~e: suficientemente; ~i: ser suficiente.

hungaraj

~a: elég, elégséges, elegendő; ~e: elég, eleget, eléggé; ~i: elegendő, elégséges; ~ega: bőven elegendő, kiadós.

katalunaj

~a: suficient, adequat; ~e: suficientment, prou; ~i: bastar; ~ega: més que suficient; ne ~e, , : insuficientment, exiguament.

nederlandaj

~a: genoeg, voldoende; ~e: voldoende, genoeg; ~i: voldoende zijn, genoeg zijn; ~ega: rijkelijk, overvloedig.

portugalaj

~a: suficiente.

rusaj

~a: достаточный; ~e: достаточно, довольно, хватит; ~i: хватать, быть достаточным.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Esperanto.be: Bona Espero, 2006
3. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933

[^Revo] [suficx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2012/05/31 09:10:14 ]