tradukoj: be cs de en es fr hu it nl ru sv

*sat/a [1]

*sata

1.
Kies manĝobezono estas plene kvietigita: sata malsatan ne povas kompreni [2]; ĝissate manĝi, trinki [3]; havi sate (sufiĉe) da panoZ.
2.
(figure) Kies deziro estas plene kontentigita: li mortis profundaĝa kaj sata de vivoZ; satdormi; li estas sata je vulupto, per plezuroj

sat-

Prefikso de verboj, indikanta plenumon de la ago ĝis plena kontento, satureco ktp: satdormi, satmanĝi, satparoli, satplori, sattrinki.

satigi

(tr)
1.
Kontentigi la manĝobezonon sufiĉe nutrante: kuiriston vaporo satigas [4]; promeso ne satigas [5].
2.
Kontentigi la deziron: satigi siajn bezonojnB, instinktojnB, sian revantan animon, sian ambicion; vi ekscitas sed ne satigas nian scivolemon; liaj okuloj ne povis satiĝi je la vidaĵo; satiĝinta de la vivoZ; nesatigebla sciavido.

ĝissate

Ĝis atingo de sateco, laŭdezire, laŭvole: vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate [6]; ; (figure) vi kaj mi ĝissate konversacios [7].

malsata

KUI Sentanta manĝobezonon: malsata kiel lupoB; ĉe stomako malsata ne kapricas palato [8]; en malsata familio mankas harmonio [9]; malsate morti.

malsati

(ntr)
Senti la bezonon manĝi: tuta jam sata, sed okulo malsatas (avidas) [10]. VD:fasti

supersateco, trosatiĝo

Stato de tiu, kiu estas pli ol sata: oni diras ke per [malsato] la spirito lertiĝas kaj male per la trosatiĝo [11].

tradukoj

anglaj

~a: satisfied; mal~a: hungry.

belorusaj

~a: сыты; ~igi: насычаць, насыціць; mal~a: галодны; mal~i: галадаць, галадаваць, быць галодным; super~eco, : перасычанасьць.

ĉeĥaj

~a: sytý.

francaj

~a: comblé (satisfait), repus, satisfait; ~-: ... son content (jusqu'à pleine satisfaction); ~igi: satisfaire; ĝis~e: à satiété, jusqu'à plus soif; mal~a: affamé; mal~i: être affamé, avoir faim; super~eco, : replétion, satiété.

germanaj

~a: satt; mal~a: hungrig.

hispanaj

~a: satisfecho; mal~a: hambriento; mal~i: tener hambre, estar hambriento.

hungaraj

~a 1.: jóllakott; ~a 2.: elege van vmiből; ~igi 1.: jóllakat; ~igi 2.: kielégít; mal~a: éhes; mal~i: éhes, éhezik; super~eco, : eltelt, túllakott. ~dormi: kialussza magát; : éhenhal.

italaj

~a: sazio; ~igi: saziare; mal~a: affamato; mal~i: essere affamato; super~eco, : satollo, rimpinzato.

nederlandaj

~a: verzadigd, voldaan; ~igi: verzadigen, bevredigen; mal~a: hongerig; mal~i: honger hebben; super~eco, : oververzadigdheid. ~dormi: uitslapen.

rusaj

~a: сытый; ~-: на...ся; ~igi: насытить; mal~a: голодный; mal~i: голодать, быть голодным; super~eco, : пресыщенность.

svedaj

~a: mätt; ~igi: mätta; mal~a: hungrig; mal~i: hungra; super~eco, : övermätt, däst.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Millidge
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:24
7. I. Efremov, trad. J. Finkel: Tais el Ateno, 2008
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973

[^Revo] [sat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2010/09/07 16:30:25 ]