(komune) Vortero uzata kutime
metante ĝin post aliaj vorteroj por formi kunmetitan vorton:
-aĉ, -ad, -aĵ, -an, -ar, -ĉj, -ebl, -ec, -eg, -ej,
-em, -end, -er, -estr, -et, -id, -ig, -iĝ, -il, -in, -ind,
-ing, -ism, -ist, -nj, -obl, -on, -op, -uj, -ul, -um
estas oficiale konsiderataj esperantaj sufiksoj;
-at, -it, -ot, -ant, -int, -ont estas participaj sufiksoj;
la sufikso „in“ signifas la virinan sekson
(„patro“ père – „patrino“ mère)
[2];
la sufikso „il“ signifas ilon
(„tranĉi“ trancher – „tranĉilo“
couteau)
[3];
ĝi ne metas senpripense la sufikson „in“ post iu
ajn radiko
[4].
derivifinaĵoprefikso Rim. 1:
La plej multaj e-aj sufiksoj estas uzataj ankaŭ kiel
ordinaraj radikoj kaj kondutas en kunmetado same kiel
ordinaraj radikoj. Tial oni nomas ilin ankaŭ sufiksoidoj,
esceptante nur la verajn sufiksojn -aĉ, -ĉj, -eg, -et, -in,
-nj kaj -um. La koncepto de e-a sufikso do ne egalas al la
lingvoscienca koncepto, sed la e-aj sufiksoj transprenas
ordinare la rolon de sufiksoj de la naciaj lingvoj:
„Loch“ truo – „Loch'er“
tru'ilo.
Rim. 2:
La aserton ke la esperanta sufiksado estas simpla
vortkunmeto mi opinias propaganda mito. Iuj sufiksoj
efektive tiel kondutas (piedingo = ingo por piedo), sed la
aserto ke „patrino“ estas egala al
„patrovirino“, aŭ ke „patrujo“ estas
„patroujo“, apenaŭ bezonas refuton.
[Sergio Pokrovskij]
2.
Afikso, kiu metite post
aliaj vorteroj ŝanĝas ties sencon;
postafisko.
sufiksado
Apliko de sufikso,
vortofarado per
sufiksoj:
la reguleco de la sufiksado malhavigas al Esperanto
grandan nombron da internaciaj vortoj
[5].