tradukoj:
be bg ca cs de en es fr hu it nl pl pt ru
*flu/i [1]
*flui
(ntr)
- 1.
-
Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (p.p. likvoj):
la rivero rapide fluas;
akvo fluas en riveron, tra truo de bareloB;
sango fluas en la korpo, el vundo;
liaj larmoj torente, rivere fluis;
fandita bronzo fluas en la modelilon.
- 2.
-
Amase, seninterrompe direktiĝi ien:
mono fluas al riĉulo, batoj al
malriĉulo[2];
ŝiaj abundaj haroj fluis en grandaj bukloj super la
ŝultroj;
el [tiu nebulo] rivere fluis nehomaj kriegoj
[3];
en la landon alfluis pli kaj pli multnombre fremdaj
elementoj
[4];
alfluas fremdaj friponojZ;
rigardi la preterfluantan homamason.
- 3.
- (figure)
Facile kaj glate trapasi de iu loko aŭ momento al alia:
la vivo en la urbeto fluis unutoneB,
trankvile;
lia parolo fluas dolĉe kaj agrable
[5];
la tempo fluis gaje
[6];
en la aero fluis odoro de violoj
[7];
el ŝiaj haroj fluis ebriiga odoro;
benoj fluis sur la landonZ;
ondo da malvarmeta vento fluis (enblovis) en
la
ĉambronZ.
flugi,
kuri,
ruliĝi,
verŝiĝi
fluo
- 1.
-
Movo de tio, kio fluas:
la fluo de la rivero estas rapida;
naĝi kontraŭ la fluo;
senflua akvo;
la fluo de la tempo, de la okazoj, de l' rememoroj.
- 2.
-
Io, kio amase kaj seninterrompe samdirektiĝas:
fluo da homoj rapidas al la festo;
tiu regiono tre altiras la fluon de la turistoj;
diversaj fluoj da opinioj;
mi ne povas kontraŭstari al la fluoZ;
[li] sin lasis kapti de l' ĝenerala fluo
[8];
nova fluo da pensoj regis linZ;
elektra fluo (kurento).
ondo,
rivero,
torento
flua
- 1.
-
Fluanta:
flua akvo
.
- 2.
- (figure)
Facilmova, facila, senhezita, rapida:
flua stilo;
flue paroliZ;
feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue
flue[9].
fluaĵo
- 1.
-
Fluema substanco, kiu facile ŝanĝas sian formon (kontraste
al la solidoj) ‐ do
likvo,
gaso aŭ plasmo:
akvo kaj aero estas fluaĵoj;
la konduton de fluaĵoj priskribas la ekvacio de
Navier-Stokes.
- 2.
- (arkaismo) likvofluidaĵo
fluaĵa, flueca
-
De unu el la tri statoj de materio, inter la solida kaj
la gasa, karakterizanta substancon, kiu pro granda movebleco
de la
molekuloj prenas la formon de la ujo entenanta ĝin, sed kies
volumenon kunpremado povas apenaŭ ŝanĝi.
likva
fluejo
-
Kavaĵo pli malpli profunda, en kiu fluas rivero.
fluema
-
Facile fluanta, kies molekuloj malmulte alteniĝas inter si
kaj facile glitas unu sur alia, kiel okazas pri likvoj kaj
gasoj.
fluemo
-
Kapablo de substanco ŝanĝi sian formon ĉe apliko de ekstera
forto:
ĉe la fluaĵo la fluemo manifestiĝas en ĉiaj
kondiĉoj, ĉe la solidoj ĝi aperas kiam la forto superas
certan sojlon.
malfluemo
-
Interna froto, kapablo de fluaĵo
rezisti moviĝojn unuj ĝiaj partoj rilate al aliaj
granda malfluemo de la ŝmiroleoj estas ŝuldata al la
cikla strukturo de iliaj molekuloj.
alflui
(ntr)
-
Flui al iu loko:
alfluas al tiu lago pluraj riveroj
[10];
(figure)
per lerta admono alfluas la mono
[11]
alfluo de la tajdo;
(figure)
alfluo da importitaj varoj
[12].
alfluo
tajdoalfluo kaj forfluo
tajdoĉirkaŭflui
(tr)
-
Flui ĉe la ĉirkaŭo de:
[ili] ploras super la riveroj de Babilono,
ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita
bonstato
[13];
(figure)
abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron
[14].
deflui
(ntr)
-
Malproksimiĝi de io fluante:
mi ĵetis ĝian polvon en la torenton,
kiu defluas de la monto
[15].
defluilo
-
Kanaleto servanta por forfluigi la pluvon, la malpurajn
akvojn:
tegmenta, strata defluiloZ.
disflui
(ntr)
- 1.
-
Flui ĉiudirekten.
- 2.
- (figure)
Disiĝi, disvastiĝi:
sonoj de flutoj disfluis en la silento;
en la urbo disfluas paroloj alarmaj;
la tuta popolo disfluis sur la placoj kaj stratoj
[16];
en la mallumo disfluis (malaperis) la suproj
de la
kolonojB;
la koloroj kaj formoj disfluas en
neestoB;
mi disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro
[17].
disflugi,
disiri,
perdiĝi.
elflui
(ntr)
- 1.
-
Flui el io:
fonto elfluas el la monto.
- 2.
- (figure)
Eliĝi el io:
el tiuj du faktoj jam per si mem elfluas la
konkludo, ke...Z;
elfluos multaj profitoj el tiu fontoZ.
enfluejo
-
Loko, kie rivero fluas en alian riveron, en lagon aŭ en
maron.
interfluo
-
Reciproka interhoma rilatado per komerco, kulturaĵoj...:
en la pasinta duona jarcento, vi aktive akcelis kulturan
interfluon inter la du landoj kaj ludis specialan rolon
al
interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj
[18].
kontraŭflue
-
En direkto kontraŭa al fluo, kontraŭa al la natura,
ĝenerala irado:
ni iru kontraŭflue, restante en la akvo
[19].
laŭflue
kunflui, kunfluiĝi
- 1.
-
Kuniĝi intermiksante siajn akvojn:
Rejno kaj Mozelo kunfluiĝas.
- 2.
- (figure)
Kuniĝi:
ĉio kunfluis en unu melodion
[20];
espereble fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj
en unu ĉiuhoman popolonZ.
kunfluejo
-
Loko, kie du riveroj kunfluiĝas.
laŭflue
-
Irante laŭ la direkto de fluo, laŭ la natura,
ĝenerala irado:
la boato ... rapide ekglitis laŭflue de la
rivero [21].
(figure)
ŝi ne volis lasi la aferojn flosi laŭflue
[22].
kontraŭflue
sangalfluo
- kongesto
superflua
- (figure)
Superanta la bezonon, superabunda:
spesmilo superflua poŝon ne
ŝiras[23];
tiamaniere grandega
nombro da vortoj fariĝas superflua por la
lernadoZ;
de superfluo malboniĝas la
ĝuo[24];
pri tio mi trovas superflue tie ĉi detale
paroliZ.
malmanka,
sufiĉega,
troa
ŝprucfluo
-
Forta vento en la supro de la atmosfero, kiu signife influas
la
veteron:
Dissendis la islanda ŝtata televido filmon pri la
meteologia fenomeno nomata ŝprucfluo, t.e. rapida
ventega fluo, kiu ok kilometrojn super la tero
ĉirkaŭas la mondon
[25];
Se la amplitudo estas malgranda, la fluo en la supraj
okcidentaj ventoj
estas latituda, orienten, same kiel la akso de la
ŝprucfluo, kiu gvidas frontajn ciklonojn
[26].
traflueti
(ntr)
-
Traguteti:
pluvo trafluetis tra fendo de la tegmento.
liki
tradukoj
anglaj
~i:
flow;
~emo :
fluidity;
mal~emo:
viscosity;
al~o:
ebb;
al~o kaj for~o:
flow;
en~ejo:
mouth ;
sangal~o:
congestion;
ŝpruc~o:
jet stream.
belorusaj
~i:
цячы;
~o:
цячэньне, паток;
~a 1.:
цякучы;
~a 2.:
беглы, нязмушаны;
~aĵo 2.:
вадкасьць;
~aĵa, :
вадкі;
~ejo:
рэчышча, ложа ;
al~i:
прыцякаць, прыліваць;
al~o:
прыліў;
al~o kaj for~o:
адліў;
de~ilo:
сьцёк;
dis~i:
расьцякацца;
el~i 1.:
выцякаць;
el~i 2.:
выцякаць, вынікаць;
en~ejo:
вусьце (ракі);
kun~i, :
сьцякацца, зьлівацца;
kun~ejo:
зьліцьцё;
super~a:
залішні, празьмерны;
tra~eti:
працякаць
.
bulgaraj
~i:
тека;
~o:
течение.
ĉeĥaj
~i:
téci;
~o:
tok.
francaj
~i:
couler, s'écouler, courir;
~o:
flux, cours, courant;
~a 1.:
courant;
~a 2.:
fluide;
~aĵo 1.:
fluide;
~aĵo 2.:
liquide;
~aĵa, :
liquide;
~ejo:
cours, lit;
~ema:
fluide;
al~i:
affluer;
al~o:
flux;
al~o kaj for~o:
reflux;
ĉirkaŭ~i:
couler, entourer;
de~i:
couler;
de~ilo:
caniveau, gouttière, canal d'évacuation, déversoir;
dis~i:
se déverser, se répandre, se disséminer;
el~i 2.:
découler;
el~i:
jaillir, sortir, sourdre, surgir;
en~ejo:
embouchure;
inter~o:
échanges;
kontraŭ~e:
à contre-courant;
kun~i, :
confluer;
kun~ejo:
confluent;
laŭ~e:
au fil de l'eau;
sangal~o:
congestion;
super~a:
superflu;
ŝpruc~o:
courant d'altitude, courant-jet;
tra~eti:
fuire.
sen~a:
dormant;
al~o:
afflux, flot.
germanaj
~i:
fließen;
~o:
(das) Fließen, Strom, Fluss;
~a 1.:
fließend;
~a:
flüssig;
~aĵo 2.:
Flüssigkeit;
~aĵo:
Flüssigkeit;
~aĵa, :
flüssig;
~ejo:
Flussbett;
~ema:
flüssig;
~emo:
Fließbarkeit;
al~i:
zuströmen, zufließen;
al~o:
Ebbe;
al~o kaj for~o:
Flut;
ĉirkaŭ~i:
umfließen;
de~i:
wegfließen;
de~ilo:
Rinne, Abfluss;
dis~i:
zerfließen, sich ergießen;
el~i 1.:
herausfließen;
el~i 2.:
herausspringen;
en~ejo:
Mündung;
kun~i, :
zusammenfließen;
kun~ejo:
Zusammenfluss;
sangal~o:
Blutandrang, Kongestion;
super~a:
überflüssig;
ŝpruc~o:
Strahlstrom.
al~o:
Zustrom, Zufluss.
hispanaj
~i:
fluir;
~o:
flujo;
~aĵo:
fluido;
sangal~o:
congestión.
hungaraj
~i:
folyik, áramlik;
~o:
folyás, áramlás;
~a 1.:
folyó;
~a 2.:
folyékony;
~aĵo:
folyadék;
~aĵa, :
folyékony, cseppfolyós;
~ejo:
meder, folyóágy;
al~i:
beömlik, beönözlik;
al~o:
árapály;
al~o kaj for~o:
árapály;
ĉirkaŭ~i:
körbefolyik, körbeáramlik;
de~i:
elfolyik, lefolyik;
de~ilo:
lefolyó(csatorna);
dis~i:
széfolyik, szétömlik, szétáramlik;
el~i:
kifolyik, kiömlik, kiáramlik;
en~ejo:
folyótorkolat;
kun~i, :
egybefolyik, összefolyik;
kun~ejo:
összefolyás;
sangal~o:
vértolulás;
super~a:
felesleges;
ŝpruc~o:
sugáráramlás, futóáramlás;
tra~eti:
átfolyik, átömlik, végigfolyik.
sen~a:
álló-;
feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue:
a boldogság cseppenként jön,
folyamként a bánat;
al~o:
dagály;
de super~o malboniĝas la
ĝuo:
a jóból is megárt a sok.
italaj
en~ejo:
foce.
katalunaj
sangal~o:
congestió.
nederlandaj
~i:
vloeien;
~o:
stroom;
~a 1.:
stromend;
~a 2.:
vloeiend;
~aĵo:
vloeistof;
~aĵa, :
vloeibaar;
~ejo:
bedding;
al~i:
toevloeien;
al~o:
eb;
al~o kaj for~o:
vloed;
ĉirkaŭ~i:
rondvloeien;
de~i:
wegvloeien;
de~ilo:
goot, dakgoot;
dis~i:
wegvloeien;
el~i:
ontspringen;
en~ejo:
monding;
kun~i, :
samenvloeien;
kun~ejo:
samenvloeiing;
sangal~o:
bloedaandrang;
super~a:
overbodig, overtollig;
ŝpruc~o:
straalstroom;
tra~eti:
lekken.
sen~a:
stil.
polaj
~i 1.:
płynąć, spływać, sciekać;
~i 2.:
płynąć;
~i 3.:
płynąć, przepływać;
~o 1.:
prąd, nurt, spływ, przepływ, ciek;
~o 2.:
przepływ, napływ, nurt, rzeka;
~a 1.:
płynący, bieżący, cieknący;
~a 2.:
płynny;
~aĵo:
płyn, ciecz;
~aĵa, :
ciekły, płynny;
~ejo:
koryto rzeki, potoku;
al~i:
dopływać, napływać, przypływać;
al~o:
przypływ;
al~o kaj for~o:
odpływ;
ĉirkaŭ~i:
opływać;
de~i:
odpływać;
de~ilo:
odpływ, spływ, odprowadzenie wody, ścieków, przykanalik;
dis~i 1.:
rozpływać się;
dis~i 2.:
rozpływać się, rozmywać się, rozpuszczać się;
el~i 1.:
wypływać, wyciekać;
el~i 2.:
wypływać, wynikać;
en~ejo:
ujście;
kontraŭ~e:
pod prąd;
kun~i, :
zbiegać się;
kun~ejo:
zbieg, dopływ;
laŭ~e:
z prądem, z nurtem;
sangal~o:
przekrwienie;
super~a:
nadmiarowy, zbyteczny, zbędny;
ŝpruc~o:
prąd strumieniowy;
tra~eti:
przeciekać.
sen~a:
stojąca;
~a akvo:
płynąca, bieżąca;
al~o:
przypływ.
portugalaj
~i:
fluir, correr (líquido).
rusaj
~i:
течь;
~o:
течение, поток;
~a 1.:
текучий;
~a 2.:
беглый, непринуждённый;
~aĵo 1.:
текучая среда;
~aĵo 2.:
жидкость;
~aĵa, :
жидкий;
~ejo:
русло;
~ema:
текучий;
~emo:
текучесть;
mal~emo:
вязкость;
al~i:
притекать, приливать;
al~o:
отлив;
al~o kaj for~o:
отлив;
ĉirkaŭ~i:
обтекать;
de~i:
стекать, утекать;
de~ilo:
сток;
dis~i:
растекаться;
el~i:
вытекать;
en~ejo:
устье;
inter~o:
взаимовлияние;
kun~i, :
сливаться, стекаться;
kun~ejo:
слияние;
laŭ~e:
по течению;
sangal~o:
прилив крови;
super~a:
лишний, излишний, чрезмерный;
ŝpruc~o:
струйное течение;
tra~eti:
протекать.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20a4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 316.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a9.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
Plena Ilustrita Vortaro11.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta12.
Plena Ilustrita Vortaro13.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta14.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:2116.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro18.
Ĉina Radio Internacia:
De baleta interfluo al tablotenisa
diplomatio, 2008-05-0919.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 5a20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la
paradizo21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino22.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a, Zalmuna batalas kontraŭ la
ĉefpastroj23.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta24.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta25.
G. MacAoidh: Per flugiloj de malfacila
vento, Monato, jaro 2003a, numero 11a, p.
14a26.
Denis Riley: Lewis Spolton: Vetero kaj klimato de la mondo
[^Revo]
[flu.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.45 2012/03/25 01:00:08 ]