tradukoj: cs de en es fr hu it ku nl pl pt ru

*ĵet/i [1]

*ĵeti

(tr)
1.
Rapide formovi de si ion tra la aero en alian lokon: ĵeti akvon sur straton; ĵeti ludkubetojn, sagojn al iu; ĵeti iun en riveron; ĵeti leteron en paperkorbon; ĵeti ŝalon sur siajn ŝultrojn; trafi du celojn per unu ĵeto; la ĵeto (loto) estas farita [2]; (figure) ĵeti la kulpon sur iunZ.
2.
Rapide direkti parton de sia korpo al iu flanko: ĵeti la brakojn antaŭen; kun la kapo ĵetita postenB; ĵeti la okulojn sur ion.
3.
Rapide direkti ian agon, efikon al io: ĵeti la rigardon ĉirkaŭenZ; ĵeti flugan rigardon sur iunZ; pasante ĵeti vorton al iuB; la suno ĵetis oblikve siajn radiojn; la montoj ĵetis (etendis) longajn ombrojn sur la ebenaĵonB; tiu fakto ĵetas plenan lumon sur la aferon; ĵeti ofendon al iu en la vizaĝonZ; ĵeti kalumniojnB, miskrediton sur iun.
4.
Rapide estigi ian senton ĉe iu: ĵeti timon en iun, teruron sur la landon...
5.
Malmilde, vivege puŝi: ĵeti iun kontraŭ muro; la ŝipo estis ĵetita de la ventego sur la rokojn; tiu sciigo ĵetis sangon al ŝiaj vangoj; (figure) ĵeti teruran krionB; ĵeti iun teren; sin ĵeti al la speguloB; sin ĵeti vizaĝaltereZ; sin ĵeti sur iunZ (por ataki lin); sin ĵeti sur la liton, lacigita; ĵeti sin tien kaj reen en la seĝoZ; ame sin ĵeti al la koloZ, sur la kolonZ, en la brakojn de iu; ĵeti iun en la ĝojon, en la mizeronZ; (figure) tiu morto ĵetas nin en funebron; (figure) ĵeti la loĝantaron en grandan timonB; (figure) febre sin ĵeti al la laboroB; (figure) sin ĵeti en la diboĉon; (figure) li ĵetis siajn regatojn al la konkero je Hindujo; ĵetfermi pordonZ..

ĵetoZ

1.
La ago ĵeti.
2.
MAT[3]=bildigo.
Rim.: Tiu formo nature sekvas el la legmaniero „f ĵetas x al y“. Krome ĝi ebligas krei skemisman serion surĵeto, disĵeto, dissurĵeto (por kiuj la naturalismaj sinonimoj estas formitaj per la vortero „-jekcio“). Tamen estas malfacile trovi la celitan sencon de la kunmetaĵoj per nura analizo.

ĵetegiZ

Fortege ĵeti.

ĵetiĝi

Sin ĵeti, iĝi ĵetita: li ĵetiĝis surgenuen; ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kaponZ; (figure) tio ĵetiĝas en la okulojn, al la okuloj (estas tute evidenta).

ĵetiĝadi

Sin malmilde kaj ripete movi, turni: ĵetiĝadi sur la plankonZ; li ĵetiĝadis en sia lito pro febro; pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, nun estis vekitaj kaj furioze ĵetiĝadisZ.

deĵeti

(tr)
Faligi de si, lasi fali de si.

disĵeti

(tr)
Ĵeti disen: disĵeti monerojn al buboj; la domoj kuŝas disĵetite en la valoZ; apartaj disĵetitaj ekzemplojZ; la disĵetiteco de la laboroZ kaŭzis prokraston. VD:dissemi.

disĵeto

MAT[4]
=enjekcio.

disĵeta

MAT
=enjekcia.

dissurĵeto

MAT[5]
=bijekcio.

dissurĵeta

MAT
=bijekcia.

ekĵeti

(tr)
Subite ĵeti.

elĵeti

(tr)
Ĵeti eligante: elĵeti kraĉon, fajron; (figure) elĵeti la koleronZ; (figure) socia elĵetuloZ (pario); (figure) vi ne devas elĵeti (elspezi malŝpare kaj senutile) tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filinoZ. VD:elsputi, elvomi, elkraĉi, ŝprucigi.

elĵetaĵo, forĵetaĵo, forĵetindaĵo

Senutila senvaloraĵo: pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj Z; (figure) elĵetaĵo de la homaroZ VD:balaaĵo, elkraĉaĵo, fajlaĵo, feĉo, malŝatindaĵo, rekremento, rubo, vomaĵo

enĵeto

MAT
=enjekcio.
Rim.: Koncerne la uzon de prefikso „en“ vd rimarkon sub enjekcio.

enĵeta

MAT[6]
=enjekcia.

forĵeti

(tr)
Ĵeti por forigi: forĵeti malpuraĵon, malbonan pomon; forĵeti konsilonZ, instruonZ, la malĝojonZ, la preĝon de iuZ; (figure) mi forĵetis (rezignis) mian unuan projekton Z, (figure) ĉiujn utopiojnZ.

surĵeto

MAT[7]
=surjekcio.

Rim.: Por pravigi ĉi tiun terminon necesas akcepti neordinaran metaforan sencon de prepozicio „sur“: la ĵeto kvazaŭ kovras la tutan celo-aron. Tian sencon la prepozicio ne havas en ĵeti pilkon sur tablon surmeti ĉapelon . La prefiksa uzo de „pri“ eble pli taŭgus, sed la ĥaoso jam sufiĉe vastas...

surĵeta

MAT[8]
=surjekcia.

ĵetkubo

Kubo uzata en iuj hazardludoj.

ĵetlanco

Armilo, simila je lanco, kiun oni ĵetas de malproksime.

ŝtonĵetilo

Aparato por ĵeti malproksimen ŝtonetojn. Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi. [9]; SIN:katapulto, snc.2

tradukoj

anglaj

~i: throw, pitch, toss; ~o 1.: throw, pitch, toss; ~o 2.: mapping; ~egi : hurl; ~iĝi : get thrown; ~iĝadi : pace, roll; de~i: throw off; dis~i : (broad)cast; dis~o: injection; dis~a: injective; dissur~o: bijection, biunique correspondence, one-to-one mapping; dissur~a: bijective, one-to-one; el~i : spew, spit out; el~aĵo, , : garbage, trash, refuse, waste, refuse; for~i : throw away; sur~o: surjection, onto function; sur~a: surjective; ~kubo : die (1 die, 2 dice); ~lanco : spear; ŝton~ilo : sling-shot.

ĉeĥaj

~i: hodit.

francaj

~i: jeter, lancer; ~o 1.: jet; ~o 2.: application; ~iĝi : se jeter; ~iĝadi : s'agiter ; de~i: ôter, laisser choir; dis~i : jeter, éparpiller; dis~o: injection, application injective; dis~a: injectif; dissur~o: bijection, application bijective; dissur~a: bijectif, biunivoque; el~i : déverser, jeter par la fenêtre, rejeter; el~aĵo, , : rebut; for~i : rejeter, écarter; sur~o: surjection, application surjective; sur~a: surjectif; ~lanco : javelot; ŝton~ilo : lance-pierres. sin ~i: se jeter; ~fermi: claquer ; tio ~iĝas en la okulojn: cela saute aux yeux.

germanaj

~i: werfen; ~o 1.: Wurf; ~o 2.: Abbildung; dis~o: Injektion; dis~a: injektiv; dissur~o: Bijektion; dissur~a: bijektiv, eineindeutig; sur~o: Surjektion; sur~a: surjektiv; ~kubo : Würfel, Spielwürfel.

hispanaj

~i: lanzar.

hungaraj

~i: dob, vet, hajít, szór; ~o 1.: dobás, vetés, hajítás, szórás; ~o 2.: leképezés; ~egi : odavág; ~iĝi : dobádik, vetédik, hányódik, szóródik; ~iĝadi : vergődik, hánykolódik; de~i: eldob magától, ledob; dis~i : szétdob, széthány, széthajígál, szétszór; dis~o: injekció; dis~a: injektív; dissur~o: bijekció; dissur~a: bijektív, egy-egyértelmű; ek~i: eldob, elhajít; el~i : kidob , kihajít, kiszór, kivet; el~aĵo, , : hulladék, szemét; en~o: injekció; en~a: injektív; for~i : eldob, elvet, elszór, elhajít; sur~o: ráképezés, szürjekció; sur~a: ráképező, szürjektív; ~kubo : dobókocka; ~lanco : lándzsa, hajítódárda. sin ~i: ráveti magát; ~fermi: becsap ; tio ~iĝas en la okulojn: szembe tűnik.

italaj

~i: gettare, lanciare; ~o 1.: (il) gettare, (il) lanciare; ~egi : scagliare, scaraventare; ~iĝi : gettarsi, lanciarsi; de~i: sbalzare; dis~i : sperperare, disperdere; el~i : mandar fuori, proiettare, eiettare, eruttare; el~aĵo, , : scarto; for~i : buttare via, proiettare, scartare; ~kubo : dado (da gioco); ~lanco : giavellotto; ŝton~ilo : fionda.

kurdaj

~i: avêtin.

nederlandaj

~i: werpen, gooien; ~o 1.: worp; ~o 2.: afbeelding; ~egi : smijten; ~iĝi : zich werpen; ~iĝadi : woelen; de~i: wegwerpen; dis~i : rondstrooien; ek~i: plots werpen; el~i : spuwen; el~aĵo, , : rommel, afval; for~i : wegwerpen; ~kubo : dobbelsteen; ~lanco : speer; ŝton~ilo : katapult.

polaj

~i 1.: rzucać, miotać; ~i 2.: rzucać, miotać się; ~i 3.: rzucać; ~i 5.: rzucać, miotać; ~o 1.: rzut, miot; ~o 2.: odwzorowanie, funkcja; ~egi : cisnąć (rzucić); ~iĝi : rzucić się; ~iĝadi : rzucać się, ciskać się, miotać się; de~i: zrzucać; dis~i : rozrzucać; dis~o: funkcja różnowartościowa, injekcja; dis~a: różnowartościowy, injektywny; dissur~o: funkcja odwracalna, funkcja wzajemnie jednoznaczna, bijekcja; dissur~a: bijektywny, odwracalny, wzajemnie jednoznaczny; el~i : wyrzucać; el~aĵo, , : śmieci (nieczystości), odrzut (np. z produkcji), śmieć (człowiek), wyrzutek (człowiek); for~i : wyrzucać; sur~o: surjekcja, funkcja surjektywna; sur~a: surjektywny; ~kubo : kostka do gry; ~lanco : oszczep, włócznia; ŝton~ilo : proca.

portugalaj

~i: arremessar, atirar, jogar, lançar; ~iĝi : arremesar-se, atirar-se; ~iĝadi : agitar-se; dis~i : dispersar, espalhar; el~i : expelir; el~aĵo, , : lixo, refugo; en~a: injetora; for~i : jogar fora; sur~o: sobrejeção; sur~a: sobrejetora; ŝton~ilo : catapulta, funda.

rusaj

~i: бросать, бросить, кидать, кинуть, метать, метнуть; ~o 1.: бросок; ~o 2.: отображение; ~egi : швырнуть; ~iĝi : броситься, бросаться (к чему-л., во что-л.), кинуться, кидаться (к чему-л., во что-л.); ~iĝadi : метаться; de~i: отбросить; dis~i : разбросать, разбрасывать ; dis~o: вложение, инъекция; dis~a: инъективный; dissur~o: взаимно однозначное соответствие, биекция; dissur~a: биективный, взаимно однозначный ; el~i : выбросить; el~aĵo, , : отброс; for~i : отбросить; sur~o: отображение „на“, сюръекция; sur~a: сюръективный ; ~kubo : игральная кость ; ~lanco : копьё; ŝton~ilo : праща. sin ~i: броситься, кинуться (к чему-л.).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT
4. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §120
7. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, TTT
8. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §421
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 41:28

[^Revo] [jxet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.45 2010/09/02 16:30:34 ]