tradukoj:
be de en fr hu pl pt ru tr
tatar/o [1]
tataro
- 1.

Ano de mezepoka tribo aŭ hordo, laŭ iuj tjurka,
laŭ aliaj mongoleda, kiu popolo, venkite de
Ĉingisĥano, konsistigis gravan parton de lia
militistaro.
Rim.:
Sekve, en la historiaj fontoj de la venkitaj kaj najbaraj
popoloj la vortoj „mongolo
“ kaj tataro estis uzataj kiel sinonimoj.
- 2.

Ano de iu el diversaj mezepokaj etnoj tjurkaj,
plejparte kipĉakaj, kiuj formis la nacian bazon de la
Ora hordo.
- 3.

-
Ano de tjurka popolo,
la dua plej multenombra en
Rusujo.
krimea tataro
Ano de oguza
popolo tjurka, kiu estis ĉefgento en la Krimea ĥanujo,
estiĝinta post la disfalo de la granda
Tatarujo2:
ĉi tie loĝas krimeaj tataroj kaj aliaj etnaj
grupoj[2].
Tatarujo
- 1.
Mezepoke, nomo per kiu diversaj fremdaj popoloj nomis la
tutan Mongolan imperion.
- 2.

La tjurka imperio devenanta el la regno de
Batuo, kaj disfalinta en la 15a jc
en la Kazanan, Astraĥanan, Krimean kaj Siberian
ĥanujojn, kiuj ĉiuj nomis sin tataraj.
Ora hordo- 3.


Subŝtato en la orienta parto de la eŭropa Rusujo,
kies ĉefurbo estas Kazano.
Volga-Kama
Bulgarujo
[^Revo]
[tatar.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2011/02/17 17:10:31 ]