tradukoj:
be cs de en es nl pl ru
*taŭg/i
*taŭgi
(ntr)
- 1.
-
Esti laŭcela, uzebla por io:
ne ĉiuj fruktoj taŭgas por manĝadoB;
la rozoj taŭgas nur por rigardi kaj flari ilinZ;
kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
[1];
tiu artikolo ne taŭgos por nia gazeto;
unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj
[2];
neniom taŭgiZ
(esti senvalora);
la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas
Z;
la sperto pruvis, ke Esperanto tute taŭgas praktike;
de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas
[3].
- 2.
-
Esti kapabla por io:
li taŭgas nek por studo nek por ludo
[4];
li ne taŭgas por negoco.
valori,
servi,
utili.
Rim.:
Taŭgeco estas ideo pli vasta ol
konveneco.
Konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al
ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al
ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon,
sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo,
mezurilo.
Servi kaj utili montras prefere la bezonon, kiun
oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio
servas por ia celo, plej ofte taŭgu por ĝi,
sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta
infano, sed ne taŭgas por tia uzo:
kio servas por ĉio, taŭgas por nenio
[5].
taŭga
-
Taŭganta:
Esperanto montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj
rilatojZ;
mi opinias la tempon ne taŭga por tio;
semotaŭga teroZ.
taŭge
-
Laŭ maniero ebliganta atingi la celon; ĝuste,
kontentige.
sentaŭgulo
-
Homo, kiu taŭgas por nenio.
tradukoj
anglaj
~i:
suitable.
belorusaj
~i:
гадзіцца, быць
прыгодным, быць
прыдатным, быць
здатным;
~a:
прыгодны, прыдатны, здатны;
sen~ulo:
нягоднік, лайдак, гультай.
ĉeĥaj
~i:
hodit se, být způsobilý.
germanaj
~i:
taugen, geeignet sein;
~a:
tauglich, geeignet, passend;
sen~ulo:
Taugenichts, Nichtsnutz.
hispanaj
~i:
ser adecuado, servir (ser útil
para).
nederlandaj
~i:
deugen, geschikt zijn, voldoen;
~a:
passend, geschikt, bruikbaar;
sen~ulo:
nietsnut, deugniet.
polaj
~i:
nadawać się, przydawać się, być zdatnym, być użytecznym;
~a:
zdatny, nadający się, przydatny;
~e:
zdatnie, przydatnie;
sen~ulo:
fajtłapa, niedorajda, zawalidroga, nicpoń.
rusaj
~i:
годиться, быть
пригодным;
~a:
годный, пригодный;
sen~ulo:
никудышный
человек, бездельник, негодник.
[^Revo]
[tauxg.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2010/05/17 16:30:41 ]