tradukoj: be br cs de en es fr he hu nl pl pt ru tr

*17valor/i

valori

(x)
1.
Esti juĝata kiel havanta ian kvaliton aŭ meriton: ĉu tiu lernanto valoras? via hieraŭa parolado ne multe valoris; la elpensitaj historioj neniom valorasZ; valoras ne la vesto, valoras la enesto [1].
2.
Esti juĝata kompare kun iu aŭ io: Vergilio ne valoras Homeron; unu pasero alian valoras [2]; la sukceso ne ĉiam (egal)valoras la laboron; pli valoras oro ol arĝento, kontenteco ol profito; pli valoras io ol nenioZ.
3.
Esti juĝata kiel inda, merita je io: ne valoras paroli pri tio; ĝi estis ŝerco, kiun ne valoras aŭskultiZ; vi konsolis min [...], kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj [3]; la profito ne valoras la penojn; via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al miB; la ludo ne valoras la kandelonZ; la felo tanadon ne valorosZ; la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidiZ.
4.
EKON Esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro kvankam ĝi kostas duoble; kio multe kostas, multe valoras [4].
5.
Esti konsiderata kiel egala je ia kvanto: unu metro valoras 100 centimetrojn; unu germana marko valoris proksimume 6 francajn frankojn.

*valoro

1.
Grado de ŝatebleco; grado, je kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj kaj tiamaniere neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon [5] kia estas via laboro tia estas via valoro [6]; se iu trovis kapablan edzinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj [7]; scienculo de alta valoro; esploradi la komparan valoron de ĉiuj religiojZ; ambaŭ floroj de samaj valoroj [8]; tiu argumento nenion perdis el sia valoro; koni la valoron de la vortoj.
2.
Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas neniun valoron en la dezertoB; la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj; la prezo de tiu maŝino estas de 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500.
3.
Io iel valoranta: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro [9]; ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo; valorpapero.
4.
MATKOMP Individua elemento de studata aro aŭ datumtipo, indikita per variablo, konstanto aŭ esprimo (formulo, ekvacio): determini la valoron de nekonato.

valora

1.
Havanta ian konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: la malgranda „Plena vortaro de esperanto“, kune kun sia „Suplemento“ [...] estas tre valora normiga vortaro [10]; por skribi fantaziaĵojn la tempo estas tro mallonga kaj tro valora; mezvalora lernanto; la ideo de evoluo estas valora ankaŭ en la astronomio.
2.
=grandvalora la korespondado forrabas valoran tempon.

valoraĵo

Valoro 3: la valoraĵoj de la Borso; Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo [11].

altvalora

=grandvalora ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj [12];

grandvalora

Havanta grandan valoron: grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis [13]. VD:kara 3, perlo, trezoro 2

interŝanĝvaloro

EKON Interŝanĝrilato de laŭdezire reprodukteblaj varoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo, en ili entenata: interŝanĝvaloro ekzistas nur en varojn produktanta socio.

multvalora, multevalora

=grandvalora trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin [14].

samvalora

Havanta saman valoron kiel: samvaloraj esprimoj.

senvalora

Havanta neniun valoron: literature senvaloraj romanoj [15]; ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon [16]; senvalorigi argumenton per lerta kritiko (vanta); senvaloraĵo. VD:bagatelo, banalaĵo, elĵetaĵo, feĉo, forbalaaĵo, rekremento, sensignifaĵo, skorio, ventumaĵo

plivaloro

1.
EKON Diferenco inter la fakta vendvaloro kaj la valoro rezultanta el la fiksado sur merkato.
2.
Atingita prezdiferenco en vendado inter reala valoro kaj vendoprezo.

plusvaloro

EKON Laboro, kiun kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo „laborforto“.

uzvaloro

Utilo de iu objekto.

vervaloro

MAT
(de propozicio) La valoro „vera“ aŭ „falsa“, al ĝi asociita: la vervaloro de propozicio oni ofte signas per simbolo VF (alternative: 10).

absoluta valoro

MAT[17]
(de reelo x) La pli granda el la nombroj x kaj -x: la absoluta valoro de -5 estas 5; la absolutan valoron de x oni signas per |x| (legu: ikso absoluta). VD:modulo de komplekso.

tradukoj

anglaj

~i: worth; ~o: value; ver~o: truth value; absoluta ~o: absolute value.

belorusaj

~i 1.: быць вартым, быць каштоўным, мець значэньне; ~i 2.: быць вартым, каштаваць; ~i 3.: быць вартым ; ~i 4.: каштаваць, быць вартым, мець вартасьць; ~i 5.: раўняцца (чамусьці) ; ~o 1.: каштоўнасьць, вартасьць; ~o 2.: цана, кошт, вартасьць; ~o 3.: каштоўнасьць; ~o 4.: значэньне, велічыня; ~a: каштоўны, значны; ~aĵo: каштоўнасьць; alt~a: каштоўны; grand~a: каштоўны; interŝanĝ~o: абменная вартасьць ; mult~a, multe~a: каштоўны; sam~a: раўнацэнны, раўназначны; sen~a: няварты, некаштоўны, нікчэмны; pli~o: маржа; plus~o: даданая вартасьць ; uz~o: спажывецкая вартасьць; absoluta ~o: абсалютная велічыня, абсалютнае значэньне. ~papero: каштоўная папера.

bretonaj

~i: talvezout, talvout; ~o 1.: talvoudegezh; ~o 2.: gwerzh, talvoud; ~o 4.: talvoud; ~a: talvoudek, talvoudus; alt~a: a dalvoudegezh vras; grand~a: a dalvoudegezh vras; interŝanĝ~o: talvoud eskemm; mult~a, multe~a: talvoudus-bras; sam~a: kendalvoud, kenkoulz; sen~a: didalvez; absoluta ~o: talvoud absolut.

ĉeĥaj

~o: hodnota, cena; ~a: hodnotný.

francaj

~i: valoir; ~o: valeur; ~a: couteux, de valeur; ~aĵo: bien (objet de valeur); alt~a: précieux; grand~a: précieux; interŝanĝ~o: valeur d'échange; mult~a, multe~a: précieux; sam~a: équivalent; sen~a: sans valeur; pli~o: plus-value; plus~o: plus-value; uz~o: valeur d'usage; ver~o: valeur de vérité; absoluta ~o: valeur absolue. sen~ulo: vaurien, rien-du-tout; sen~igi: dévaloriser, détruire; sen~aĵo: broutille, rien, saleté.

germanaj

~i 1.: wert sein, gelten; ~i 2.: für wert halten, schätzen; ~i 3.: wert sein, lohnen, rentieren; ~i 4.: wert sein; ~i 5.: entsprechen, sein, wert sein; ~o: Wert; ~a 2.: wertvoll; ~aĵo: Wertgegenstand; alt~a: wertvoll; grand~a: wertvoll; interŝanĝ~o: Tauschwert; mult~a, multe~a: wertvoll; sam~a: gleichwertig; sen~a: wertlos; pli~o: Mehrwert, Marge; plus~o: Mehrwert; uz~o: Gebrauchswert; ver~o: Wahrheitswert; absoluta ~o: Absolutwert. sen~igi: entwerten.

hebreaj

~i 1.: להיות בעל ערך; ~i 2.: להיות שווה ערך ל-; ~i 3.: להיות כדאי, להצדיק; ~i 4.: להיות שווה; ~i 5.: להיות שווה; ~o 1.: שווי; ~o: ערך; ~a: בעל ערך, מוערך; alt~a: רב ערך, יקר ערך; grand~a: רב ערך, יקר ערך; mult~a, multe~a: רב ערך, יקר ערך; sam~a: שווה ערך; sen~a: חסר ערך; pli~o: מרווח, מתח רווחים; absoluta ~o: ערך מוחלט.

hispanaj

~i 1.: valer; ~i 2.: valorar; ~i 3.: merecer la pena; ~i 4.: valer; ~i 5.: valer; ~o: valor; ~a: valioso; ~aĵo: valor; alt~a: valioso; grand~a: valioso; mult~a, multe~a: valioso; sam~a: equivalente; sen~a: sin valor; pli~o: plusvalía.

hungaraj

~i 1.: ér ; ~i 2.: felér , megér ; ~i 3.: érdemes ; ~i 4.: megér ; ~i 5.: megfelel ; ~o: érték; ~a: értékes; ~aĵo: értéktárgy; alt~a: nagy értékű; grand~a: nagy értékű; interŝanĝ~o: csereérték; mult~a, multe~a: nagy értékű; sam~a: egyenértékű; sen~a: értéktelen; pli~o: értéktöbblet; plus~o: értéktöbblet; uz~o: használati érték; ver~o: igazságérték; absoluta ~o: abszolút érték. ~as ne la vesto, ~as la enesto: nem a ruha teszi az embert; unu pasero alian ~as: az egyik tizenkilenc, a másik egy híján húsz; ~papero: értékpapír; sen~ulo: senkiházi; sen~igi: elértéktelenít, devalvál; sen~aĵo: kacat, értéktelen holmi.

nederlandaj

~i: waard zijn; ~o: waarde; ~a: waardevol; ~aĵo: waarde; alt~a: waardevol; grand~a: waardevol; interŝanĝ~o: ruilwaarde; mult~a, multe~a: waardevol; sam~a: gelijkwaardig; sen~a: waardeloos; pli~o: overwaarde; plus~o: meerwaarde; uz~o: gebruikswaarde; absoluta ~o: absolute waarde.

polaj

~o 4.: wartość; ver~o: wartość logiczna; absoluta ~o: wartość absolutna, wartość bezwględna, moduł.

portugalaj

~i 1.: ter valor; ~i 2.: valer; ~i 3.: valer; ~i 4.: valer; ~i 5.: valer; ~o: valor; ~a: valioso; ~aĵo: objeto precioso; alt~a: valioso, precioso; grand~a: valioso, precioso; interŝanĝ~o: valor de troca; mult~a, multe~a: valioso, precioso; sam~a: equivalente; sen~a: nulo, sem valor; pli~o: ágio; plus~o: mais-valia; uz~o: valor de uso; absoluta ~o: valor absoluto, módulo.

rusaj

~i 1.: иметь ценность, иметь значение, стоить; ~i 2.: стоить; ~i 3.: стоить; ~i 4.: стоить; ~i 5.: равняться (чему-л.); ~o 1.: ценность, значение; ~o 2.: ценность, цена; ~o 3.: ценность; ~o 4.: значение; ~a: ценный, значительный; ~aĵo: ценность; alt~a: ценный; grand~a: ценный; interŝanĝ~o: меновая стоимость; mult~a, multe~a: ценный; sam~a: равноценный; sen~a: нестоящий, не имеющий никакой ценности; plus~o: прибавочная стоимость; uz~o: потребительская стоимость; ver~o: значение истинности; absoluta ~o: абсолютная величина. ~papero: ценная бумага.

turkaj

~i: değmek(değer); ~o: değer; ~a: değerli(eşya); alt~a: çok değerli; sam~a: eşdeğer; sen~a: değersiz.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:10
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kelkaj specialaj verkoj
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:12
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
14. La Nova Testamento, S. Mateo 13:46
15. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, la esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
16. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
17. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7

administraj notoj

pri ~aĵo:
    PIV1 ne samopinias. [MB]
  

[^Revo] [valor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.37 2009/08/26 16:32:11 ]