tradukoj: be bg ca de el en es fr hu it nl pl ru sk sv

*art/o [1]

*artoTEZ

Tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj: medicino, diplomatio, pedagogio, konstruado estas artoj; laŭ ĉiuj leĝoj de la arto [2]; al la fiŝo ne instruu naĝarton [3]; ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin [4] :
1.
belarto: la arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo; ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj [5].
2.
Homa kreokapablo kontraste al la okazaĵoj de la naturo: tiu haveno estas kreita de naturo kaj aranĝita de arto.
SUB:metio, teĥnikoVD:kapablo, talento

artaTEZ

Koncernanta arton: same kiel pri la poezio, la budapeŝta skolo multon kontribuis al arta maturiĝo de la esperanta romano [6].
1.
belarta: kia brila, arta enhavo [7].
2.
artefarita: girlandoj da artaj rozoj [8]. ĉe la arta lumo; arte daŭrigata juneco; arta lingvo.

artaĵoTEZ

Io farita laŭ la reguloj de iu arto: jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo [9].
1.
belartaĵo: dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj ... kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco [10].
2.
artefaritaĵo: artaĵa hararo.

artismo

BELA Forta kapablo aŭ sento pri la beleco: ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco [11].

artistoTEZ

BELA Tiu, kiu praktikas arton, precipe belarton: artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn [12].

artefaritaTEZ

Farita per homa arto, ne kreita de la naturo: artefarita lago [13].

artefaritaĵoTEZ

Faraĵo aŭ efiko de homa agado: kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l' homaro [14]. SIN:artaĵo 2

belartaTEZ

Konforma al la reguloj de belarto, de ĝi produktita aŭ al ĝi rilata: belartaj konkursoj.

belartoTEZ

BELA Ĉiu el la artoj, kiuj celas belon: arkitekturo, beletro, muziko, skulptarto, pentrarto...: li estas ĝuste nun plene okupita per interesa verko Pri la belartoj [15].

belartaĵoTEZ

Belarta verko. SIN:artaĵo 1

dancartoTEZ

BELAMUZ Korpa belarto de ritma sinmovo, ordinare laŭmuzika: sklavigitaj nigruloj kreis por supervivi originalan dancarton kaj muzikon [16].

desegnartoTEZ

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per strekoj.

dramartoTEZ

BELATEA=teatro la historio de la esperanta dramarto [17].

fotartoTEZ

BELAFOT=fotografarto semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto [18].

juvelartoTEZ

BELA Belarto pri planado kaj farado de juveloj el metalo, gemoj kaj aliaj materialoj.

kantartoTEZ

MUZ Belarto de voĉa muzikado: iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [19].

kinartoTEZ

BELAKIN=kino mi ĉi tie proponis kreadon de dissendo-listo por la kinarto [20].

konstruartoTEZ

ARKI=arkitekturo mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [21].

kuirartoTEZ

KUI Arto prepari manĝaĵojn per kuirado, kaj ankaŭ per aliaj procedoj, tranĉo, spicado kaj ceteraj: instruatas plej diversaj fakoj ...: lingvoj, leĝo, kuirarto, teksado, kudrado [22].

kuracartoTEZ

MED Arto resanigi, praktika parto de medicino: unu el vi ... estas ja lerta pri la kuracarto [23].

memorartoTEZ

Arto helpi kaj plibonigi la memorkapablon.

ornamartoTEZ

BELA Iu el la belartoj, kiuj produktas aŭ ornamas aĵojn por hejmo aŭ ĉiutaga uzo: ceramiko, teksarto, miniaturo...

parolartoTEZ

=retoriko la celo de la Oratora Konkurso de UEA estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton [24].

pentrartoTEZ

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per koloriloj: sur la monumento troviĝas ... ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo [25].

rajdartoTEZ

Arto sursidi ĉevalon aŭ alian rajdobeston kaj ĝin gvidi: por restarigi la tradicion de la araba nacio pri lerto en rajdarto, li aparte fondis rajdartan klubon [26].

skulptartoTEZ

BELA Plastika belarto produktanta bareliefajn, mez-reliefajn aŭ plen-reliefajn verkojn: ŝi elektis iun – sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li \ estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo [27].

sorĉartoTEZ

Praktika parto de magio uzanta sorĉojn, objektojn, ritojn: ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon [28].

videarto, videoartoTEZ

KIN=video1 Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto moviĝas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto [29] la celoj de la festivalo estas ... antaŭenigi kreemon kaj originalecon en la areo de kinearto kaj videarto [30].

tradukoj

anglaj

~o: art; konstru~o: architecture.

belorusaj

~o: мастацтва, майстэрства; ~a 1.: мастацкі; ~a 2.: штучны; ~a: умелы, майстэрскі; ~aĵo 1.: мастацкі твор ; ~isto: мастак, дзеяч культуры; ~efarita: штучны; fot~o: фотамастацтва; konstru~o: архітэктура; memor~o: мнэмоніка, мнэматэхніка; parol~o: рыторыка.

bulgaraj

~o: изкуство.

francaj

~o: art, technique, savoir-faire; ~a 1.: artistique; ~a 2.: artificiel; ~aĵo 1.: œuvre d'art; ~aĵo: œuvre; ~ismo: sens artistique; ~isto: artiste; ~efarita: artificiel; ~efaritaĵo: artefact; bel~a: artistique; bel~o: beaux-arts; bel~aĵo: œuvre d'art; danc~o: danse (art); desegn~o: dessin (art); dram~o: art dramatique, théâtre (art dramatique) ; fot~o: photographie; juvel~o: joaillerie; kant~o: art du chant; kin~o: cinéma; konstru~o: architecture; kuir~o: cuisine (discipline); kurac~o: thérapeutique (subst.); memor~o: mnémotechnie; ornam~o: arts décoratifs; parol~o: réthorique; pentr~o: peinture (art); rajd~o: équitation; skulpt~o: sculpture (art); sorĉ~o: sorcellerie; vide~o, : art vidéo. laŭ ĉiuj leĝoj de la ~o: dans les règles de l'art; al la fiŝo ne instruu naĝ~on: on n'apprend pas à un vieux singe à faire les grimaces.

germanaj

~o: Kunst; ~a 1.: kunstvoll; ~a 2.: künstlich; ~a: Kunst-; ~aĵo 1.: Kunstwerk; ~aĵo: Kunstwerk; ~ismo: Kunstsinn; ~isto: Künstler; ~efarita: künstlich; bel~a: kunstvoll; bel~aĵo: Kunstwerk; danc~o: Tanzkunst; desegn~o: Zeichnen; fot~o: Fotografie, Photographie; konstru~o: Architektur; memor~o: Mnemonik, Mnemotechnik; parol~o: Rhetorik, Redekunst; sorĉ~o: Zauberkunst.

grekaj

~o: τέχνη.

hispanaj

~o: arte; ~a 1.: artístico; konstru~o: arquitectura.

hungaraj

~o: művészet; ~a 1.: művészi; ~a 2.: mű-; ~a: művészeti; ~aĵo 1.: művészi dolog; ~aĵo: műalkotás; ~ismo: műérzék; ~isto: művész; ~efarita: mesterséges; bel~o: szépművészet; bel~aĵo: műtárgy; danc~o: táncművészet; desegn~o: rajzművészet, grafika; fot~o: fényképészet, fotógráfia; juvel~o: ékszerészet; kin~o: filmművészet; konstru~o: építőművészet, architektúra; ornam~o: díszítőművészet; parol~o: ékesszólás, szónoklattan, retorika; pentr~o: festészet; skulpt~o: szobrászat, szobrászművészet.

italaj

~o: arte; ~a 1.: artistico; ~a 2.: artificiale; ~ismo: senso artistico; ~isto: artista; ~efarita: artificiale, artefatto (agg.); ~efaritaĵo: artefatto; bel~a: artistico; bel~o: belle arti; danc~o: danca (arte); desegn~o: disegno (arte); dram~o: arte drammatica; fot~o: arte fotografica; juvel~o: gioielleria; kant~o: bel canto (arte); kin~o: cinematografia; konstru~o: architettura; kuir~o: arte culinaria; kurac~o: arte terapeutica; memor~o: memotecnica; ornam~o: arte decorativa; parol~o: oratoria, retorica; pentr~o: pittura (arte); rajd~o: equitazione; skulpt~o: scultura (arte); sorĉ~o: magia (arte magica), arte magica; vide~o, : video arte.

katalunaj

~o: art; ~a 1.: artístic; ~aĵo 1.: obra d'art; ~isto: artista; ~efarita: artificial; bel~a: artístic; bel~o: belles arts; bel~aĵo: obra d'art; danc~o: dansa; desegn~o: dibuix; juvel~o: joieria; kin~o: cinema, setè art; ornam~o: arts decoratives; pentr~o: pintura; skulpt~o: escultura.

nederlandaj

fot~o: fotografie; memor~o: geheugenkunst, mnemotechniek; ornam~o: decoratiekunst; parol~o: retoriek; pentr~o: schilderkunst.

polaj

~o 1.: sztuka; ~o 2.: sztuka, kunszt; ~a 1.: artystyczny; ~a 2.: sztuczny; ~ismo: artyzm; ~isto: artysta; ~efarita: sztuczny; ~efaritaĵo: artefakt; bel~a: artystyczny; bel~o: sztuka piękna; danc~o: taniec artystyczny; desegn~o: grafika; dram~o: sztuka dramatyczna, dramat, teatr dramatyczny; fot~o: fotografika, fotografia artystyczna; kant~o: śpiew, sztuka oratoryjna; kin~o: film, sztuka filmowa, kinematografia; konstru~o: architektura; kuir~o: sztuka kulinarna; memor~o: mnemonika, mnemotechnika; ornam~o: sztuka zdobnicza; parol~o: retoryka, sztuka krasomówstwa, krasomówstwo; krasomówstwopentr~o: malarstwo; skulpt~o: rzeźbiarstwo; sorĉ~o: magia, sztuka magiczna.

rusaj

~o: искусство; ~a 1.: художественны й; ~a 2.: искусственный ; ~a: искусный; ~aĵo 1.: произведение искусства ; ~aĵo: произведение; ~ismo: художественно е чутьё, художественны й вкус, понимание искус ства; ~isto: деятель искус ства, художник (в широком смысле слова) ; ~efarita: искусственный; ~efaritaĵo: артефакт, искусственно созданный предмет; bel~a: художественны й; bel~o: искусство, изящное искусство; bel~aĵo: произведение искусства; danc~o: искусство танца, хореография; desegn~o: графика; dram~o: драматическое искусство, театр (искусство) ; fot~o: фотография, фотоискусство; juvel~o: ювелирное искусство; kant~o: искусство пени я; kin~o: кинематография; konstru~o: архитектура; kurac~o: терапия; memor~o: мнемоника, мнемотехника; ornam~o: прикладное искусство, декоративное искусство; parol~o: риторика, искусство красноречия; pentr~o: живопись; skulpt~o: ваяние, скульптура (искусство) ; sorĉ~o: колдовство, чародейство.

slovakaj

~o: umenie; ~a 1.: umelecký; ~a 2.: umelý; ~aĵo 1.: umelecké dielo; ~isto: umelec; ~efarita: umelý; ~efaritaĵo: artefakt; memor~o: mnemotechnika.

svedaj

~o: konst; ~aĵo: konstverk; ~isto: artist, konstnär; ~efarita: konstgjord; konstru~o: arkitektur; sorĉ~o: trollkonst.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. La Nova Testamento, La agoj 19:19
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, 2
6. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
7. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „ĉio sur sian ĝustan lokon!“
11. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
13. V. Varankin: Metropoliteno
14. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, se Lenin estus esperantisto
15. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
16. C. Orsinger: La afrikaj dancoj..., SAT Kulturo, [vidita en 2007-12]
17. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, dramoj en esperanto
18. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, 3
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
20. B. Soroushian: E-Bibliotekoj por Ĉiuj (Projekto), soc.culture.esperanto, 2002-04-12
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
22. R. Pyhälä: La finnlanda eduksistemo, Internacia pedagogia revuo, 1995, numero 4a
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a, Lemuel kaj Adaha
24. -: Oratora Konkurso de UEA, regularo..., soc.culture.esperanto, 2002-05-06
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
26. -: Saudi-arabia nova reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz, Ĉina Radio Internacia, 2005-08-02
27. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, tria preĝo de Pygmalion
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
29. -: Ĉiam Bizara Lando, Informletero de Vinilkosmo, 2008-03 (22)
30. Vikipedio, Erevana Internacia Filmfestivalo, 2010-10-23

[^Revo] [art.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.40 2012/02/05 14:10:08 ]