tradukoj: be cs de en fr hu ku nl pl ru sk vo

*tio

*tio

Montra pronomo signifanta „io, kion mi nun vidas antaŭ mi aŭ pri kio mi nun parolas; tiu afero, tiu aĵo, tiu objekto, tiu ideo“: tio estas tre facila; tio ĉi; de kiu tio venas?Z kion tio signifas? ekzistas personoj, kiuj tion ne komprenasZ; tio ĉi estas la ĉefa celo de niaj kongresojZ; li ne similas al tio, kio li antaŭe estisZ; tio, kion vi diras, estas tre grava; ŝi rakontis tion, kio okazis al ŝiZ; tio ĉi estis feinoZ; ĉu tio estas vi, Ivan?Z tio estas tute mia opinio; tio estas hundoj, kiuj bojas; tio estas ili, kiuj parolis al faraonoZ; tio estas tiuj fremduloj, kiujn ni atendis; tio estis la vortoj, per kiuj li finis; (tio ĉi) estis la unua fojoZ; kion ni promesis, tion plenumuZ; mi volis atentigi vin pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstantecoZ; la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistuZ; la danĝero de ilia atako konsistis en tio ke ĝi estis kaŝite preparitaZ; la dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni estas malbonaj patriotojZ; ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaroZ; ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon; konforme al tio kiel mi ordonis al viZ. SIN:kio 3, ĝi. VD:esti 3.

tradukoj

anglaj

~: that. ~ ĉi: this.

belorusaj

~: тое. ~ ĉi: гэтае.

ĉeĥaj

~: to.

francaj

~: ça, ce , cela. ~ ĉi: ceci.

germanaj

~: das. ~ ĉi: das hier.

hungaraj

~: az. ~ ĉi: ez.

kurdaj

~ ĉi: ew.

nederlandaj

~: dat. ~ ĉi: dit.

polaj

~: tamto. ~ ĉi: to.

rusaj

~: то, это. ~ ĉi: это.

slovakaj

~: to. ~ ĉi: toto.

volapukaj

~: osat, atos.

[^Revo] [tio.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2009/08/27 16:32:23 ]