tradukoj:
be de el en es fa fr hu nl pt ru
*veget/i
*vegeti
(ntr)
- 1.
-
Plenumi la funkciojn, el kiuj konsistas la vivo de vegetaĵo:
ĉio, kio vegetas en la naturo;
la normala vegetado de la arboj.
- 2.
- (figure) (pri homo)
Vivi senemocian, inertan vivon, kiel vegetaĵo:
en Parizo oni vivas, en provinco oni vegetas.
vegetaĵoZ
-
Vivaĵo (organismo), havanta la
funkciojn de sinnutrado kaj reproduktado; malkiel la animaloj, pliparto da vegetaĵoj ne
povas sin transporti, sed kapablas sintezi organikajn
substancojn:
ĉambra vegetaĵo
(kiun oni tenas en ĉambro kiel ornamon);
kultura vegetaĵo (greno ktp);
sovaĝa vegetaĵo;
ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,
kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas
[1];
PIV informas, ke nomenklaturo estas terminaro de iu
scienco aŭ arto, en zoologio kaj botaniko speciale la
nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj
[2].
ni parolu pri la vegetaĵoj ― ĉu vi vidis viton?
[3];
por vegetaĵo aŭ ŝtono, esti natura ne estas malfacile
[4];
(figure)
vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en
oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj
kaj fulmotondroj!
[5].
kreskaĵo 2,
planto 2
vegetaĵa
-
Rilata al vegetaĵoj:
la vegetaĵa regno;
(figure)
eĉ la pereo en la batalo estas pli agrabla ol tiu velka,
dormema
kaj vegeta vivo en peza enfermita aero.
vegetaĵaro
-
Tuto de la vegetaĵoj de la mondo aŭ regiono:
la parko troviĝas je 12 km for de Ushuaia kaj havas
vegetaĵaron, kiu integras la sektoron pli sudan ol
la magalhana distrikto
[6]
tradukoj
anglaj
~i:
vegetate;
~aĵo:
plant;
~aĵa:
vegetable;
~aĵaro:
vegetation, flora.
belorusaj
~i 1.:
расьці, вырастаць;
~i 2.:
гібець, марнець;
~aĵo:
расьліна;
~aĵa:
расьлінны;
~aĵaro:
расьліннасьць, флёра.
francaj
~i 2.:
végéter;
~aĵo:
végétal (un);
~aĵa:
végétal (adj.), végétatif;
~aĵaro:
végétation.
ĉambra ~aĵo:
plante d'intérieur.
germanaj
~i 2.:
vegetieren;
~aĵo :
Gewächs, Pflanze.
grekaj
~i 1.:
φυτρώνω;
~i 2.:
φυτοζωώ;
~aĵo:
φυτό;
~aĵa:
φυτικός.
hispanaj
~i:
vegetar;
~aĵo :
vegetal.
hungaraj
~i 1.:
növekszik, tenyészik;
~i 2.:
tengődik, vegetál;
~aĵo:
növény;
~aĵa:
növényi;
~aĵaro:
vegetáció, flóra.
ĉambra ~aĵo:
szobanövény;
kultura ~aĵo:
kultúrnövény;
sovaĝa ~aĵo:
dudva.
nederlandaj
~i:
vegeteren, een plantenleven leiden;
~aĵo:
plant;
~aĵa:
plantaardig;
~aĵaro:
vegetatie, flora.
persaj
~i 1.:
روییدن;
~i 2.:
گیاهوار زیستن، خوردن و خوابیدن;
~aĵo:
گیاه، رستنی، نبات;
~aĵa:
گیاهی، نباتی;
~aĵaro:
گیاهان، نباتات.
portugalaj
~i:
vegetar;
~aĵo:
vegetal;
~aĵa:
vegetal;
~aĵaro:
flora.
rusaj
~i 1.:
произрастать;
~i 2.:
прозябать;
~aĵo:
растение;
~aĵa:
растительный;
~aĵaro:
растительность, флора.
ĉambra ~aĵo:
комнатное растение;
kultura ~aĵo:
культурное растение;
sovaĝa ~aĵo:
дикое растение.
[^Revo]
[veget.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2010/06/12 16:30:43 ]