tradukoj: be bg cs de el en es fr he hu ku nl os pt ru sk tp vo zh

*viv/i [1]

*vivi

(ntr)
1.
Posedi la kapablojn sin nutri kaj reprodukti (pp vegetaĵoj), kaj ankaŭ sin movi (pp bestoj): mineraloj ne vivas; oni devas manĝi por vivi. SUB:vegeti1
2.
Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto: vivi longe, longajn jarojn; vivu li! (krio por deziresprimi al iu longan vivon); vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu [2]; li ne vivos pli, ol unu tagon [3]; (frazaĵo) kiu vivos, tiu vidos (tion oni scios nur post kelka tempo) [4].
3.
Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: mi vivas kun li en granda amikeco [5]; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj ..., ke oni ne povis vivi kun ili [6]; vivi sola, kun neleĝa edzino, en urbo, en kamparo, sub reĝo, pensie, emerite, pie; vivi en ĝojo kaj plezuroZ, en ĝuo kaj bruoZ; gajvivantoZ, bonvivantoZ VD:konduti
4.
Havigi al si la rimedojn por sin nutri: la bestoj, kiuj vivas de rabaĵo; vivi de sia laboro; vivi laŭtageZ, per sistemo de el mano al buŝoZ; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj [7]; fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe (fasto ne taŭgas por tiuj, kiuj ofte malsatas); (figure) la lando vivas precipe el la terkulturo.
5.
(figure) Daŭre resti en homa memoro: lia gloro eterne vivos; tiu okazaĵo ankoraŭ freŝe vivas en mia memoro.

vivo

1.
Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: vegeta, animala vivo; perdi la vivon; esti inter vivo kaj morto; (figure) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; la intelekta, morala vivo; dramo plena je vivo kaj movo; vivplena stratoB.
2.
Sinsekvo de la agoj, per kiuj evidentiĝas tiu aktiveco: ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [8]; vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas [9]; (frazaĵo) homo lernas la tutan vivon [10]; la estanta, estonta vivo.
3.
Uzado de tiu aktiveco laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: serioza, aktiva, diboĉa vivo; vivi puran vivon; vivo de artisto.

viva

1.
vivanta: mi englutos ilin vivajZ; miloj da homoj estis bruligitaj vivaj de Inkvizicio; pentri, desegni laŭ viva modelo.
2.
(figure) Karakterizata per rapida kaj arda vivo: la dancoj iris jam en pli viva taktoZ; plej viva simpatioZ; viva knabo, disputoB; ŝi lin vive interrompisB; ŝi prezentis al si tute vive lian vizaĝonZ. SIN:vigla2.
3.
MUZTEA(pri artaĵo, spektaĵo...) Okazanta kun ĉeestaj homoj, sen perado per telekomuniko aŭ registraĵo: viva muziko (farata de surlokaj muzikistoj) [11]; viva intervjuo (kun rekta renkontiĝo de intervjuanto kaj intervjuato).

vivaĵo

Io vivanta, viva organismo, kontraste al la senvivaĵoj: fenologio (estas) scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj [12]; el ĉiuj vivaĵoj [...] enkonduku po unu paro [...] en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [13].

vivecoZ

Rapidageco, rapidmoveco, vivardeco: ĝi ĉiam ekzistis – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna [14].

vivema

1.
Konservanta daŭran kaj fortan vivon: vivema vegetaĵo; (figure) vivema malamo, antaŭjuĝo.
2.
Kiu ĝuas vivi, vivama: meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino [15].

vivigi

(tr)
Doni vivon aŭ vivecon al: multaj foiranoj vivigis la ordinaran senhoman landvojonZ; viviga printempa blovoB; (figure) lia vizaĝo viviĝis.

vivipova

Sufiĉe forta ĉe la naskiĝo por vivi plue: vivipova infano; (figure) la vivipoveco de nia lingvoZ VD:enradikiĝinta

vivuoZ, vivukrio

Krio por deziresprimi al iu longan vivon: diri vivuon pri iu; vivui faman oratoron.

vivulo

Vivaĵo, precipe animalo: sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj [16].

ĝisvivi

(tr)
Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: la patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filoB; ni ne ĝisvivos tiun momentonZ; ĝisvivi la feliĉon, la amonB.

kunvivanto

1.
Tiu, kiu vivas kutime kaj daŭre kun alia. VD:kamarado, kolego, kunulo
2.
(evitinde) samtempulo

*malviva

Ne posedanta la vivon: malviva substanco; malvive naskita infano; la afero [...] montriĝis malvive naskita [17]; malviva litero [18] (senefika preskribo); lia filo mortis kaj estas nun malviva [19]; la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro [20]; Malviva MaroK; malviva sezono (kiam la turisma vivo malestas); la malviva naturo (kontraste al la organika mondo de biologiaj estaĵoj); „La malvivaj animoj“ (romano de Gogol); Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj (senesprimaj, en kiun ne videblis vivo) kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton [21].

malvivulo

Mortinto aŭ senviva estaĵo perceptata kvazaŭ ulo (kiel Golem aŭ Terminator): Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? [22].

malvivo

La stato de ĉio kio ne estas viva ― ĉu mortinta, ĉu neniam vivinta: la morto estas transiro el la vivo en la malvivon; Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. || Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo? [23].

porvivaĵo, porvivo

Rimedoj por sin nutri, vivpano: ili ekstermadis la produktojn de la tero kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la IzraelidojZ; la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon [24]. VD:vivteni

postvivi

(tr)
1.
Vivi ankoraŭ post ies morto: postvivi sian filon; (figure) postvivi sin mem (ankoraŭ vivi perdinte siajn intelektajn fortojn).
2.
Vivi ankoraŭ post ia grava okazaĵo: la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio: tion mi ne povas postvivi [25].
3.
(io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto, post la fino de io: tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon [26].
SIN:supervivi, transvivi

revivigi

Fari, ke iu jam mortinta vivu denove: revivigi droninton; Jesuo revivigis Lazaron; jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis [27]; Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. [28].

reviviĝi

Reveni en la vivon, ekvivi denove: ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos [29]; kredi je la reviviĝo de la mortintoj; (figure) ĉi tiu sceno reviviĝis en lia memoro; SIN:releviĝi

senviva

Perdinta la vivon: senviva korpo; senvivaĵoZ; estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝinZ; en tiu tago senviviĝos la koro de la reĝoZ SIN:malviva, mortinta

senvivaĵo

Objekto senviva, kontraste al la vivaĵoj: eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? [30]; la vorto „ĝi“ (uzata speciale por „bestoj“ aŭ „senvivaĵoj“) enhavas en si ion malaltigan [31].

supervivi

(tr)
=postvivi li ne supervivos tiun funebran sciigon; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian mortonZ.

travivi

(tr)
1.
Pasigi vivante: (frazaĵo) vivon travivi estas art' malfacila [32]; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejoB; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
2.
Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivisB; dum tiuj travivaĵoj.
3.
Ne morti (dum): Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion; Se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta; Malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon.

transvivi

(tr)
=postvivi transvivu minZ; patrino lia amas lin varmege kaj certe ne transvivus lian punonZ; inter tiuj, kies verko transvivis ilian morton, necesus citi Engels; (figure) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj).

tradukoj

anglaj

mal~a: dead; re~iĝi: return to life.

belorusaj

~i: жыць; ~o: жыцьцё; ~a 1.: жывы; ~a 2.: жвавы, рухавы, дзейны; ~eco: жвавасьць, рухавасьць; ~ema 1.: жывучы; ~ema 2.: жыцьцёлюбівы; ~igi: ажывіць; ~ipova: жыцьцяздольны; ~uo, : здравіца, няхай жыве; ~ulo: жывая істота; ĝis~i: дажыць; kun~anto 1.: сужыцель; kun~anto 2.: сучасьнік; mal~a: мёртвы; mal~ulo: нябозчык, мёртвы (наз), мярцьвяк; por~aĵo, : харчы, прадукты; post~i: перажыць; re~igi: ажывіць; sen~a: безжыцьцёвы, зьмярцьвелы; super~i: перажыць; tra~i 1.: пражыць; tra~i 2.: перажыць; trans~i: перажыць.

bulgaraj

~o: живот.

ĉeĥaj

~i: žít; ~o: život.

ĉinaj

~i: 活 [huó], 生 [shēng]; ~o: 生活 [shēnghuó], 生命 [shēngmìng].

francaj

~i: vivre; ~o: vie; ~a 1.: vivant; ~a 2.: vif; ~a 3.: live (en présence); ~eco: vivacité; ~igi: animer; ~uo, : acclamation, vivat; ~ulo: être vivant; ĝis~i: vivre assez pour; kun~anto 1.: commensal, compagnon; mal~a: mort; mal~ulo: mort, mort-vivant; por~aĵo, : vivres, nécessaire; post~i: survivre; re~igi: réanimer, ressusciter; sen~a: inanimé; super~i: survivre; tra~i 2.: faire l'expérience de, vivre (un évènement); trans~i: survivre.

germanaj

~i: leben; ~o: Leben; ~a 1.: lebendig, lebend; ~a 2.: lebendig; ~a: lebendig; ~aĵo: Lebewesen, Geschöpf, Kreatur; ~igi: beleben; ~ipova: überlebensfähig; ĝis~i: erleben; kun~anto 1.: Mitbewohner, Lebensgefährte; kun~anto 2.: Zeitgenosse; mal~a: tot; mal~ulo: Toter; por~aĵo, : Lebensnotwendiges, Lebensunterhalt; post~i: überleben; tra~i 2.: erleben; trans~i: überleben.

grekaj

~i: ζω; ~o: ζωή; ~a: ζωντανός; ~aĵo: έμβιο ον; ~eco: ζωντάνια; ~ulo: έμβιο ον; mal~a: πεθαμένος; post~i: επιζώ; re~igi: ανασταίνω; sen~a: πεθαμένος; super~i: επιζώ; trans~i: επιζώ.

hebreaj

~i: לחיות; ~o: חיים; ~eco: חיות; ~igi: להחיות; ~uo, : תרועה; kun~anto 1.: שותף לחיים; re~igi: להקים לתחיה; sen~a: נטול חיים.

hispanaj

~i: vivir; ~o: vida; ~a 1.: viva; ~a 2.: vivaz, animada; ~eco: vivacidad.

hungaraj

~i: él; ~o: élet; ~a 1.: élő; ~a 2.: élénk; ~aĵo: élőlény; ~eco: élénkség; ~ema 1.: hosszú élettartamú; ~ema 2.: életigenlő; ~igi: éltet, élénkít; ~ipova: életerős; ~uo, : éljen, vivát; ~ulo: élőlény; ĝis~i: megél; kun~anto 1.: élettárs; mal~a: holt, élettelen; mal~ulo: élettelen lény, holt; mal~o: élettelenség; por~aĵo, : életszükséglet, megélhetés; post~i: túlél; re~igi: újraéleszt, feltámaszt; sen~a: élettelen; sen~aĵo: élettelen dolog; super~i: túlél; tra~i 1.: végigél; tra~i 2.: átél; trans~i: túlél. ~u, progresu, sed lerni ne ĉesu: a jó pap holtig tanul; kiu ~os, tiu vidos: majd meglátjuk; perdi la ~on: életét veszti; ~plena: mozgalmas; Mal~a Maro: Holt-tenger; mal~a sezono: holtidény, holtszezon.

kurdaj

~i: jîn, jiyîn.

nederlandaj

~i: leven; ~o: leven; ~a 1.: levend; ~a 2.: levendig; ~eco: levendigheid; ~igi: verlevendigen; ~ipova: levensvatbaar; ~uo, : hoerageroep; ~ulo: levend wezen; ĝis~i: beleven; mal~a: levenloos; mal~ulo: overledene; por~aĵo, : levensonderhoud; post~i: overleven; re~igi: opwekken; sen~a: levenloos; super~i: overleven; tra~i: beleven; trans~i: overleven.

osetaj

~o: цард.

portugalaj

~i: viver; ~o: vida; ~a: vivo; ~aĵo: ser vivo; ~eco: vivacidade; ~ulo: ser vivo; mal~a: morto; post~i: sobreviver; re~igi: ressuscitar; sen~a: morto; super~i: sobreviver; trans~i: sobreviver.

rusaj

~i: жить; ~o: жизнь; ~a: живой; ~aĵo: живое существо; ~eco: живость; ~ema 1.: живучий; ~ema 2.: жизнелюбивый, жизнерадостный; ~igi: оживить; ~ipova: жизнеспособный; ~uo, : здравица, виват; ~ulo: живое существо; ĝis~i: дожить; kun~anto 1.: сожитель; mal~a: мёртвый; mal~ulo: мертвец, мертвяк; mal~o: безжизненность, небытие, смерть (как состояние); por~aĵo, : продовольствие; post~i: пережить; re~igi: оживить, воскресить; re~iĝi: ожить, воскреснуть; sen~a: безжизненный; sen~aĵo: вещь, неодушевлённый предмет; super~i: пережить; tra~i 1.: прожить; tra~i 2.: пережить; trans~i: пережить. kiu ~os, tiu vidos: поживём ― увидим; ...lernas la tutan ~on: век живи ― век учись; mal~a litero: мёртвая буква; mal~a sezono: мёртвый сезон; ~on tra~i...: жизнь прожить ― не поле перейти.

slovakaj

~i: žiť; ~o: život; ~a: živý; ~ema: živý; ~ipova: životaschopný; mal~a: mŕtvy; tra~i: prežiť.

tokiponaj

~o: ale, ali.

volapukaj

~i: lifön; ~o: lif; ~a: lifik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Listo de eventoj..., Viki-Retpaĝaro, 2005
12. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:19
14. Aleksandr Puŝkin, trad. Antoni Grabowski: La neĝa blovado
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malnova domo
16. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 29
17. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Parto Sesa
18. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
21. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2, p. 30
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 88:10
23. W. Auld: Bonan matenon, Majstro, Nova Esperanta Krestomatio, 1991. p. 438
24. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, paŝtistino kaj kamentubisto
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 8:5
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:14
30. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
31. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 23a, La Revuo, 1907, aŭgusto
32. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

administraj notoj

pri kun~anto 2.:
          Ĉu la vorto efektive havas tiun sencon? Por mi tio
          ŝajnas
          stranga, kaj en PIV mi ĝin ne trovis.
          [Sergio]
        

[^Revo] [viv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.61 2010/10/11 16:30:25 ]