tradukoj:
be br cs de el en es fr he hu nl pt ru
*vojaĝ/i
*vojaĝi
(ntr)
-
Iri, veturi por atingi malproksiman urbon aŭ landon:
mi vojaĝas en Hispanujo
[1];
mi vojaĝas en Hispanujon
[2];
vojaĝi eksterlanden;
neniam travojaĝita landoZ.
ekskursi,
migri
vojaĝo
-
Iom longa irado de iu loko al alia:
plezura, turisma, eksterlanda vojaĝo;
„Vojaĝo al Kazohinio“
(romano de Szathmári Sándor)
[3];
kion spertas afrikano post vojaĝo en eksterlandon
[4];
vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon
...
[5];
li senprokraste komencis prepari sin al vojaĝo en Moskvon
[6].
Rim.:
Kiel kutime ĉe la direkta akuzativo, eblas diri kaj
li multe vojaĝis en la Oriento,
kaj
li multe vojaĝis en la Orienton;
tamen la senco estas ne tute sama: en la unua ekzemplo temas
pri multaj vojaĝoj ene de la Oriento (supozeble, sen reveni en
sian hejmon en Eŭropo); do, „la Oriento“ tiam estas
loka cirkonstanco. En la dua okazo temas pri multaj vojaĝoj el
ekster „la Oriento“, do tiam „la Oriento“
estas cela cirkonstanco.
esplorvojaĝi
Vojaĝi en
antaŭe
nekonata lando por ekkoni ĝian naturan kaj homan aspekton:
la grandaj esplorvojaĝoj, kiuj konigos al Eŭropo la
Amerikojn
[7].
kunvojaĝi
-
Kune, grupe, interhelpe vojaĝi:
de tiam li iĝis mia kunvojaĝanto
[8].
akompani 1
rondvojaĝi
-
Vizite vojaĝi,
haltante en
pluraj lokoj kaj revenonte al la deirejo:
Laŭ ŝanĝiĝo de la sezonoj diversaj fiŝoj
rondvojaĝas la insularon
[9].
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 262.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 263.
Szathmári Sándor: Vojaĝo al Kazohinio. ― Parizo: SAT,
19584.
Wolfram ROHLOFF: Ĉu vi rimarkos komunajn trajtojn?Monato5.
Henri Vallienne: Kastelo de
Prelongo, Inko Tyresö, 20026.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a7.
Donald Broadribb: La Purgatorio vidita de dektriajarcentulo (Dante
Alighieri,
Purgatorio), Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 27a8.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2a, p. 19a9.
Hori Yasuo: La manĝota fiŝo estas
ankoraŭ en
la ... bazaro, Monato, jaro 2002a,
numero
10a, p. 17a
[^Revo]
[vojagx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2009/08/13 16:30:31 ]