Vorton kun la finajxo E oni nomas E-vorto. E-vortoj montras manieron, lokon, tempon, kvanton k.s.:
La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kunteksto.
Cxe lokaj E-vortoj povas aperi la finajxo N por direkto: urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finajxon.
Legu ankaux pri E-vortaj frazpartoj.
E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:
Ili mangxas rapide. Rapide estas komplemento de mangxas, kaj montras la manieron de mangxado.
Urbe trovigxas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de trovigxas, kaj montras la lokon de la trovigxado.
E-vorta komplemento povas ankaux rilati al tuta frazo:
Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Gxi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.
E-vorto povas ankaux roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:
Gxi estas suficxe granda. Suficxe estas rekta priskribo de granda.
Li mangxas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.
Ili revenos treege baldaux. Treege estas rekta priskribo de baldaux.
E-vorto povas ankaux esti perverba priskribo de I-verbo aux de subfrazo:
Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.
Multe macxi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe macxi.
Estis gxojige, ke ili sukcesis. Gxojige perverbe priskribas la ke-frazon.
A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, cxu oni uzu A-vorton aux E-vorton.
Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci gxian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn gxi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:
Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.[FA3.19] La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.
Li estis tute en malespero.[FA1.78] Ne restis ecx iomete da espero.
Li mangxas multajn diversajn aferojn, sed cxefe legomojn. La plej gravaj el liaj mangxajxoj estas legomoj.
La najbaroj disigxis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolcxe.[FA3.58] Ankaux aliaj ploris maldolcxe, sed la infanoj tion faris pli multe.
Gxuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.[FA2.132] La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu jxus anstataux gxuste en cxi tiaj frazoj.
Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, cxar alie Vi atingos gxuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi![L2.6] Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.
La numero videble estis gxuste tiu, kiun sxi havis en sia memoro.[M.18] Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.
Lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata.[FA1.55] Ne iom antauxe aux poste, sed vere en tiu momento mem.
La tuta gxojo de la tero flugis for, kaj restis sole gxemo![Rt.75] = ...restis nenio alia ol gxemo. ...restis nur gxemo. Cxi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.
Li eljxetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la posxojn kaj la tornistron sole per argxento.[FA1.2] Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estigxi konfuzo inter tiu cxi nuanca signifo de sole kaj gxia ordinara signifo "sen akompano". Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por "sen akompano": Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.
E-vortecaj vortetoj kiel ankaux, ecx, almenaux, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.
Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaux ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.[FE.32]