O-vorta frazparto povas havi difinilon antaux si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas aux malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:
la nomo | tia nomo | tiu nomo | ties nomo | cxiu nomo | iu nomo |
la nomoj | tiaj nomoj | tiuj nomoj | ties nomoj | cxiuj nomoj | iuj nomoj |
la nomon | tian nomon | tiun nomon | ties nomon | cxiun nomon | iun nomon |
la nomojn | tiajn nomojn | tiujn nomojn | ties nomojn | cxiujn nomojn | iujn nomojn |
Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn, kiuj montras, pri kiom da aferoj temas:
Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn. Se la O-vorto havas iun el la finajxoj J kaj N, ankaux la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finajxojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaux la O-vorto:
Oni povas ankaux uzi postmetitajn A-vortojn. Foje oni postmetas A-vorton por emfazi gxin:
Oni ankaux povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia priskriba frazparto staras cxiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas cxiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finajxon:
Rimarku, ke ne eblas uzi antauxmetitan O-vorton sen rolmontrilo. Tiaj priskriboj eblas en iuj lingvoj, ekz. la Angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aux postmetitan O-vorton kun rolvorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Berlino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton: Esperanto-kongreso, lingvoinstruisto.
Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo ne havu N-finajxon aux alian rolmontrilon:
O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon, precipe se la O-vorto havas agan signifon:
Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo. Tia priskribo staras cxiam post la O-vorto:
En cxi tiaj esprimoj oni ne uzu kia. Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*.
Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon. La subfrazo cxiam staras post la O-vorto:
Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu trovigxas, kiu okazas, estanta, trovigxanta, okazanta aux similan esprimon. Ankaux lokaj kaj direktaj E-vortecaj vortetoj povas tiel aperi:
La floroj supre sur la tero odoras.[FA1.52] = La floroj, kiuj trovigxas supre...
El la pregxejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno.[FA3.63] = El la pregxejo, kiu estis tute apude... El la tute apuda pregxejo...
La pordo kontrauxe estis ankaux malfermata vespere.[FA2.134] = La pordo, kiu trovigxis kontrauxe [en la kontrauxa domo]... La kontrauxa pordo...
La vesperon antauxe la tuta urbo estis iluminita.[FA1.130] = La vesperon, kiu estis antauxe... La antauxan vesperon...
Sur mizera lito tie kusxis la patrino de la infano.[FA3.93] = Sur mizera lito, kiu trovigxis tie... Sur tiea mizera lito...
Alie la malfelicxa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen.[FA3.123] = ...la vojon, kiu kondukas hejmen.
La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antauxen.[OV.123] = ...iradon, kiu direktigxas antauxen.
La vojagxo cxi tien estis tre agrabla. = La vojagxo, kiu iris cxi tien...
Ofte oni ankaux povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan aux tempan priskribon de O-vorto: la pregxejo tute apuda, la pordo kontrauxa, la vesperon antauxan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.
Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari cxu antaux, cxu post la O-vorto, dum tia cxi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antauxan vesperon, la vesperon antauxan, la vesperon antauxe, sed nepre ne *la antauxe vesperon*.
Postmetita loka, direkta aux tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas precizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili trovigxas sude de Parizo), la vesperon antauxe de la geedzigxo (la geedzigxo okazos en la posta tago). Se oni uzus A-vorton, oni povus iafoje pensi, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto: la regionoj sudaj de Parizo = la sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antauxan de la geedzigxo = la antauxan vesperon de la geedzigxo (la geedzigxo okazas en tiu vespero).
En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj sekvas la jenan ordon:
Difinilo — Kvantaj priskriboj — Antauxpriskriboj — Cxefvorto — Postpriskriboj
Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaux, unu.
Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaux domoj.
La difinilo tia foje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. Difinila tia foje ecx trovigxas en postpriskriba pozicio, precipe kiam gxi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.[FA3.114] Tia estas difinilo de arbo. La subfrazo kian ni... priskribas tia. Gxi estis komercejo tia sama, kiaj estas cxiuj aliaj komercejoj.[M.20] Ankaux kiam tia staras en tiaj pozicioj, gxi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun gxi.
Kvantaj priskriboj estas cxefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj: la tridek rugxaj domoj, la dek tri rugxaj domoj, la unua domo, mia tria rugxa domo.
Ankaux iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaux)lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta sxtona domo (ne *la sxtona tuta domo*), la alia sxtona domo (ne *la sxtona alia domo*), la sama sxtona domo (ne *la sxtona sama domo*).
Se oni uzas du aux pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jaroj aux la dek lastaj jaroj, la aliaj du knaboj aux la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombrovorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.
Antauxpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la rugxa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antauxmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj Hindaj cxemizoj. Oni tiam normale metas gxeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn pli poste (Hindaj).
Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis cxe la patrino du miaj pli junaj fratoj.[M.101] Oni povus ankaux diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.
Antauxmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte farigxas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaux gxi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta Brazila ligno de tre alta kvalito.
Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, frazparto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aux tempa E-vorto, loka vorteto.
Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la reciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaux la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi acxetis. Cxu mi acxetis la domon aux la lignon? Por klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Gxi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi acxetis, domo el tiu ligno kiun mi acxetis.
Iafoje oni deflankigxas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio eblas, kiam la diversaj finajxoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:
Cxevalojn ili tie cxi havas tre bonajn.[Rz.67] = Ili tie cxi havas tre bonajn cxevalojn. La N-finajxo cxe bonajn klare montras, ke gxi estas rekta priskribo de cxevalojn malgraux la nekutima vortordo.
Pli da mono sxi ne havis, kaj laborenspezon sxi havis nenian.[M.178] = ...kaj nenian laborenspezon sxi havis.
Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia cxi vortordo trovigxas en la Esperanta himno "La Espero": Ne al glavo sangon soifanta gxi la homan tiras familion.[FK.298] = ...gxi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingvajxo.