O-vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aux komplemento, sed ili ankaux povas roli kiel priskribo de alia vorto.
O-vortaj frazpartoj kiel subjekto «
- La bona virino trankviligis sian soifon.[FE.15]
- Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.[FE.33]
Legu pli pri subjekto.
O-vortaj frazpartoj kiel objekto «
- Mi prenis broson kaj purigis la veston.[FE.39]
- Mi vidas leonon.[FE.7]
Legu pli pri objekto.
O-vortaj frazpartoj kiel alvoko «
- Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8]
- Vi parolas sensencajxon, mia amiko.[FE.35]
Legu pli pri alvoko.
O-vortaj frazpartoj kiel komplemento «
- Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.[FE.6]
- Li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26]
- Mi veturas al Londono.[LR.103]
- Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.[FE.35]
Legu pli cxe la diversaj rolmontriloj.
O-vortaj frazpartoj kiel priskribo «
- La dentoj de leono estas akraj.[FE.7]
- Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.[FK.254]
- Glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32]
- Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.[M.112]
- Auxgusto estas mia plej amata filo.[FE.22]
Legu pli cxe la diversaj rolmontriloj. Legu ankaux pri perverba priskribo.