PMEG

Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas:

  • Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.[FE.26] Ne estis kremo en la teo.

  • Mi estas malricxa simpla virino sen familio.[FA3.151] = ...virino, kiu ne havas familion.

  • Sxi iras sen celo.[M.98] Sxi iris ne havante celon.

  • Li pasis preter mi sen saluto.[M.158] = ...ne salutante.

  • Li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj.[FA1.58]

  • "Vi tute ne estas gxentila," diris la feino sen kolero.[FE.19]

  • Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?[M.173] Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

  • Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.[M.135] Sen trovigxas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

  • Ne sen kauxzo li tion diris.[FA2.142]

  • Nenia ago farigxas sen pago.[PE.1708]

  • Mi petas vin pri gxi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.[M.179]

  • Tiu virino ne foriru de sxi sen ricevo de konsilo kaj helpo.[M.59] Ne manku konsilo, nek manku helpo. Rimarku, ke oni uzas kaj por ligi du aferojn post sen. Oni tiam ne uzas nek.

Sen tio ke «

Oni uzas sen ankaux antaux ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj gxemus.[Rt.40]

Antaux I-verbo «

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaux I-verbo: Sxi foriris sen diri ecx unu vorton.

Vortfarado «

Senigi = "kauxzi, ke io ne plu havu ion": Mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj.[OV.34] Mi senigis al vi la gxojojn de via juneco.[Rt.43]

Senigxi = "liberigxi je io, forigi ion de si": Li senigxis je sia vesto.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva