UL = "persono kun ia karakterizo". Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaux UL, cxiam montras tion, kio karakterizas la personon.
Plej ofte oni uzas UL cxe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
Oni povas uzi UL ankaux cxe aga aux alispeca vorto:
Oni preferas fari kunmetojn kun UL anstataux ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero ecx estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *sxercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.
Oni ankaux regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaux nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaux personojn:
Ankaux IST estas iafoje uzata en simila maniero.
Cxe vortoj, kiuj per si mem montras ian personon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finajxo. Tia participo cxiam montras personon, kaj aldono de UL normale estus eraro. Ne diru *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo "konato" fakte jam farigxis tiel kutima, ke oni tamen devas gxin toleri kiel idiomajxon.)
Se oni tamen ja aldonas UL al participo kun O-finajxo aux al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Konatulo principe estu "persono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "persono konata de iu". Instruitulo[OV.32] estas "homo karakterizata de sia instruiteco" = klerulo, sciencisto. Cxe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataux konato.
Laux la cxi-antauxaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon "persono". Tio estas sekse neuxtra signifo. Persono estas aux virino aux viro sendistinge. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neuxtra: sagxuloj = "sagxaj personoj, cxu viraj, cxu inaj", junulargastejo = "gastejo por junaj homoj, ankaux junulinoj", malrapiduloj = "malrapidaj homoj". Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas "vira persono". Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel sxi estas belulo. Multaj ecx opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas cxi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neuxtra vorto momente kvazaux ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas gxin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = "juna viro kaj juna virino". En tia kunteksto UL farigxas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortsxpara esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neuxtra laux PMEG. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, gxi montru viron. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.
Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed cxe tiuj radikoj sxajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neuxtraj, ne viraj, kvankam eble ne cxiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.