PMEG

Rolvortajxoj

Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aux N-finajxo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo. Ofte povas ecx sxajni, kvazaux la E-vorto mem estus rolmontrilo. Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortajxoj. Cxi tie aperos nur kelkaj ekzemploj, cxar la rolvortajxoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn. La signifo de rolvortajxo cxiam estas komprenebla el gxiaj partoj.

Rolvortajxoj kun de «

Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de:

  • Dekstre de estas kvazaux loka rolvorteto, = "cxe la dekstra flanko de": Sxi staris dekstre de la pordo. Similaj estas: maldekstre de, sube de, supre de, ene de, interne de, ekstere de, norde de, sude de, okcidente de, oriente de, meze de, komence de, fine de k.t.p.

  • Kauxze de estas alternativo al pro = "el la kauxzo de": Ni ofte farigxas furioj kauxze de nia dezirego de amo.[M.2] Simila estas sekve de.

  • Escepte de estas alternativo al escepta krom = "kun la escepto de": Mi sxatas cxiujn el ili escepte de Karlo. Eblus ankaux escepte + N-finajxo, vidu cxi-poste.

  • Inkluzive de = "kun la enkalkulado de": Ili pagis cxion inkluzive de logxado kaj mangxado. La malo estas ekskluzive de.

Aliaj ekzemploj estas (mal)supre de, ambauxflanke de, okaze de, fare de k.t.p.

Rolvortajxoj kun al «

Multaj rolvortajxoj konsistas el E-vorto + al:

  • Fronte al estas alternativo al unu signifo de kontraux = "kun la fronto (antauxa flanko) direktita al": La domo staras fronte al la stacidomo. Simila estas vidalvide al.

  • Konforme al estas alternativo al laux = "en maniero, kiu konformas al": Cxio farigxas nur konforme al la sagxa arangxo de Dio![FA3.144]

  • Responde al = "kiel respondo al": Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedauxrinde ne povas partopreni en la kongreso.

  • Rilate al estas alternativo al simpla al, kiam temas pri agmaniero, kiu direktigxas al io: Ili cxiuj kondutis tre serveme rilate al sxi.[FA1.23] Pli ofte oni uzas rilate + N-finajxon (vidu cxi-poste).

  • Spite al estas simila al malgraux, sed montras intencan kontrauxstaron = "kiel spitado al": Tion cxi mi devas, spite al la diablo![Rt.40] En la komenco spite estis fakte vera rolvorteto (kun E-finajxo!): Spite miaj malamikoj liberigu min.[PsZ.69] (En la Fundamento la radiko SPIT estas tradukita kiel rolvorteto.) Sed tiu stranga uzo jam delonge malaperis. Oni diru spite al miaj malamikoj aux spite miajn malamikojn. Nur antaux ke-frazo spite ankoraux povas sxajni kiel rolvorteto. Spite ke tre similas al kvankam kaj malgraux (tio) ke.

Legu ankaux pri (mal)proksime al/de, pri dank' al kaj pri vic' al.

Rolvortajxoj kun kun «

Kelkaj rolvortajxoj konsistas el E-vorto + kun:

  • Kompare kun = "en komparo kun": Vi cxiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj![FA3.15]

  • Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti severe netusxebla ecx kune kun siaj eraroj.[FAnt]

Rolvortajxoj kun N-finajxo «

Rolvortajxoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-finajxo. Ankaux en rolvortajxoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni uzas N-finajxon, kiu tiam anstatauxas al:

  • Koncerne ...N estas alternativo al pri = "kiam la afero koncernas ...N": Gxi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon.[FA2.61]

  • Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan bildkarton esperante, ke gxi placxos al vi.

  • Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.[Sm1.18] La malo estas ekskluzive ...N.

  • Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al vi adiaux kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.[M.59]

  • Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la lastan cxapitron mi tre sxatis la libron.

Novaj rolvortetoj? «

Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortajxojn en verajn rolvortetojn: flanke de la domo *flank la domo*, rilate al tio *rilat tio*. La kialo estas la sxajna simileco kun: apud la domo apude de la domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortajxon el rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rolvortetojn el ordinaraj radikoj. Krome levigxas la demando, cxu elparoli *rIlat* laux la baza akcentoregulo aux *rilAt* kvazaux estus apostrofita O-vorto.

Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto far, kiu fakte estas farita tiel.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva