PMEG

N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finajxon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.

Tempa mezuro «

N-finajxo cxe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodauxro aux ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.[FE.29] = ...dum du tagoj kaj unu nokto.

  • Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26] = ...dum tuta horo.

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.[FE.40]

  • Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas ecx unu minuton.[OV.531]

  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.[FE.31]

  • Volu sidigxi kaj atendi momenton, gxis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj.[M.20]

  • La edzigxa festo dauxris ok tagojn.[FA1.7]

  • Tio dauxris nur malgrandan momenton.[FA1.88]

  • Sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno.[Jgx.14] La festeno dauxris sep tagojn.

  • Tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko.[FE.13] Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finajxon. Oni povus uzi je, sed tio estas malofta: Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux: la lastan fojon).[FE.29]

  • Sxi agxis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Sxi havis agxon de tridek jaroj.

  • La horlogxo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankaux esti priskribo de A-vorto aux E-vorto:

  • Li estis dudek du jarojn agxa. = ...je dudek du jaroj agxa.

  • La parolado estis du horojn longa.

  • Tiu cxi vojo estas milojn da kilometroj longa.

  • La horlogxo estas kvin minutojn malfrua.

  • Unu momenton poste sxi malaperis malantaux ili.[FA1.125] Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

  • Unu tagon antauxe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.[Rt.62] Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado gxis tiu tempo, kiun montras antauxe (= antaux tiam).

Tempomezura N-frazparto povas ankaux esti priskribo de E-vorteca vorteto:

  • Sxi estas du jarojn kaj tri monatojn pli agxa ol mi. Rimarku, ke N-priskribo de pli aux malpli montras diferencon: Dek jarojn agxa montras agxon. Dek jarojn (mal)pli agxa montras agxodiferencon.

  • Mi tre bedauxras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue.[L1.322]

  • Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaux kunlabori kun tempa post-komplemento aux tempa antaux-komplemento por kune montri tempon. Tia N-frazparto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun gxia rolmontrilo):

  • Du tagojn post tio sxi forveturis Norvegujon.[FA4.186] Pasis du tagoj post "tio".

  • Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.[Js.23]

  • Cxiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaux la kongreso.[OV.460]

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste aux antauxe: Du tagojn poste sxi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita tri monatojn antauxe.

Oni uzas N-finajxon ankaux por montri tempopunkton.

Diversaj mezuroj «

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, largxeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:

  • Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn.[FE.14] Naux frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

  • Li [...] sxanceligxis kelkajn pasxojn returne.[BV.61] = ...per/je kelkaj pasxoj...

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.[FA2.71]

  • Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon.[FA1.148]

  • La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.[NM.35]

  • La vojo largxis dudek metrojn aux iom pli.

  • La maljuna pasxtisto ne pezis ecx duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko.[FA1.15]

  • Monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

  • Sxi kondukis Elizon kelkan distancon pluen gxis deklivo.[FA1.105]

  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

  • La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

  • Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.[Gn.7] Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, cxar gxi priskribas la vorton pli.

  • Sxia pakajxo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraux dek kilogramojn pli peza.

  • Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.[OV.102]

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.[M.192] Duonon (da spesmilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe.

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finajxon, sed cxiam je: Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for "de la aktuala loko"... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for "de la aktuala loko".

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-frazparto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun gxia rolmontrilo):

  • Kelkajn pasxojn malantaux Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn pasxojn precizigas la lokan komplementon malantaux Eva montrante la distancon inter Eva kaj la viro.

  • Unu metron sub la akvosurfaco nagxis sxarko.

  • La tegmento elstaris almenaux tri metrojn trans la rando de la verando.

  • Elizabeto parkis la auxton unu metron de la trotuaro.

  • Nur unu klafton sub la akvo staris la sxiprompitajxo.[FA4.111] 1 klafto ≈ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto «

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de: agxo de dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaux uzi A-vorton: dumetra longo.

Mezuro sen rolmontrilo «

Mezuro povas ankaux aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Dek jaroj estas tre longa tempo. Dek jaroj estas cxi tie subjekto.

  • Pasis du tagoj. Du tagoj rolas kiel subjekto.

  • La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj.[Er.26] La mezuroj estas perverbaj priskriboj de la subjektoj la longo kaj la largxo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva