PMEG

Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

  • La antauxa esprimo devas montri kvanton.
  • La posta esprimo devas esti nelimigita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankaux ekz. el kaj je povas uzigxi, depende de la kunteksto.

Kiuj vortoj montras kvanton? «

Vorto montras kvanton, se gxi povas respondi la demandon "kiom?".

Iuj esprimoj havas cxiam kvantan signifon: multe da homoj, iom da akvo, tiom da problemoj, kelke da moneroj, granda kvanto da terpomoj.

Aliaj esprimoj havas jen kvantan signifon, jen ne, laux la intencoj de la parolanto: grupo da homojgrupo de homoj, aro da bovinojaro de bovinoj, bukedo da florojbukedo de floroj.

Multaj esprimoj neniam povas havi kvantan signifon. Post ili oni do neniam uzu da: speco de akvo, tipo de homo, manko de akvo, perdo de akvo, plena de/je akvo. Ne eblas per tiaj vortoj respondi al kiom-demando: Kiom vi volas?*Mi volas specon.* *Mi volas tipon.* *Mi volas mankon.* *Mi volas perdon.* *Mi volas plenan.*

ON-vortoj ordinare montras ne kvanton, sed parton: duono de centimetro, kvarono de horo.

Kion signifas "limigita"? «

  • Esprimo estas limigita, se gxi montras unu individuan aferon: parto de horo, parto de regiono, parto de centimetro, parto de jaro. Horo, regiono, centimetro kaj jaro estas individuajxoj, ili havas limojn.
  • Personaj pronomoj estas normale limigitaj, cxar ili montras difinitajn individuo(j)n: iom de gxi, iom de ili. (Nur maloftege persona pronomo estas uzata por io nelimigita kaj povas uzigxi kun da.)
  • Esprimo estas limigita, se gxi havas antaux si nombran vorteton, cxar tiam temas normale pri individua signifo: iom de tri vinoj, iom de unu vino (vino montras cxi tie individuajn vinspecojn).
  • Esprimo normale estas limigita, se gxi estas difinita per la, tiu(j), cxiu(j) aux poseda pronomo: iom de la Franca vino, iom de la sukero de mia onklino, iom de tiuj vinoj, iom de cxiu vino, iom de via vino. (Nur maloftege tia frazparto monstras specon, kaj povas uzigxi kun da.)

Multaj vortoj montras cxiam ion individuan en unu-nombro, sed povas montri ion nelimigitan en multe-nombro: iom de horoiom da horoj, iom de metroiom da metroj. La vorto horo cxiam montras unu aferon, sed la vorto horoj povas egali pli-malpli al tempo — io nelimigita. Same metro estas nepre unu afero, dum metroj povas esti simila al longo — nelimigita afero. (Vortoj, kiuj montras ion substancecan jam en unu-nombro, estas malofte uzataj en multe-nombro: iom da akvo, iom da tempo, iom da metalo.)

Grupo povas esti komprenata kiel nelimigita amaso, se oni ne montras la nombron de individuoj: grupo da soldatojgrupo de dek soldatoj, bukedo da florojbukedo de kvin floroj.

La intencoj de la parolanto «

La uzo de da dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi. Se temas pri kiom-demando, da farigxas pli aktuala:

  • Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj!
  • Kia grupo gxi estas? — Gxi estas grupo de soldatoj.
  • Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj!
  • Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, cxu la posta vorto estas pli grava ( da), aux la antauxa vorto ( de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

Ekzemploj de da kaj de «

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32] Glaso jen montras individuajxon, jen kvanton.

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).[FE.32] Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.[FE.34] Aroj cxi tie montras kvanton.

  • Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.[FE.38] Granda serio cxi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.[FE.14] Ses estas preciza limigita nombro.

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.[FE.14] Jaro montras limigitan tempon.

  • Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La sxtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan sxtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.[Lv.4] La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaux uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj cxi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.[Lv.7] Gxi montras individuajxon.

  • Tie malsupre kusxas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.[FA3.55] Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco cxi tie montras aux individuajxon aux kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da cxielo videblan tra la malgranda fenestro.[M.133] Cxi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elsxprucis trans la glacion kiel fontano.[FA1.117] Radio normale ne montras kvanton, sed pro da gxi ricevas tian signifon tie cxi.

  • En ilia profundo [= en sxiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.[M.35] Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.

  • Cxiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie.[FA3.114] Speco neniam povas montri kvanton. Neniam diru *speco da*.

  • Li havis nun tutan pusxcxaron plenan de mono.[FA1.11] Plena neniam povas respondi la demandon kiom?. Neniam diru *plena da*, sed plena de aux plena je.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva