PMEG

Antaux (kaj malantaux)

Antaux montras pozicion cxe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aux cxe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la cxefa. La antauxa flanko de homo aux besto estas la flanko de la vizagxo kaj okuloj. La preciza senco de antaux do dependas de la perspektivo de la parolanto:

  • Antaux la domo staras arbo.[FE.8] = Cxe la antauxa flanko de la domo...

  • Vespere antaux la pordo haltis veturilo.[FA2.148]

  • Ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.[FE.33]

  • Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.[FE.38]

  • Oni metis antaux mi mangxilaron.[FE.34]

Pozicio en sinsekvo «

Antaux povas ankaux montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte cxeestas tiam ankaux pure loka signifo:

  • Mi iras antaux vi.[FA2.64] Mi iras unue, vi sekvos post mi.

  • M estas antaux N en la alfabeto.

Sinsekva antaux estas tre simila al tempa antaux.

Figura uzo «

Antaux ofte montras cxeeston aux influon de io grava:

  • Li tute ne sentis timon antaux sxi.[FA2.55] = ...kiam sxi cxeestis.

  • Mi ne kasxis antaux li ecx la plej malgrandan cirkonstancon.[Rt.21] = ...kasxis, kiam li cxeestis....

  • Ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.[Js.5]

  • Mi estas eldonisto, respondeca antaux la publiko.[M.135]

  • La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo.[OV.34]

Antaux povas montri estontecon, kiu kvazaux staras antaux iu:

  • Ili havis ja antaux si grandan vojagxon.[FA1.135]

Antaux povas montri pozicion pli altan en graveco aux rango:

  • La pliboneco de Esperanto antaux Volapük estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn tuj de la unua rigardo.[FK.284] Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaux Volapük.

  • Esperanto devis esti antaux cxio eksterordinare facila.[L1.245] Facileco estis la plej grava postulo.

  • Li ne atentas la vizagxon de princoj, kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo.[Ij.34]

Antaux + direktaj rolmontriloj «

  • La bona virino metis antaux lin la plej bonajn mangxajxojn, kiujn sxi havis.[FA1.9] = ...al pozicio antaux li...

  • Sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo.[Rgx1.1] = Sxi venis al pozicio antaux la regxo kaj starigxis tie.

  • La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaux iliajn piedojn.[FA1.42]

Cxe antaux oni tamen ofte forlasas direktan N-finajxon:

  • Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaux roko.[FA1.148] = ...al pozicio antaux roko.

  • Marta forprenis la manplaton de antaux la okuloj.[M.159] = ...de pozicio antaux la okuloj.

  • Mi jam gxis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaux miaj okuloj.[M.142]

Plej ofte suficxas simpla de anstataux de antaux.

Tempo «

Antaux ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaux staras antaux esprimo de tempo, okazajxo aux ago. Tempa antaux estas la malo de tempa post:

  • Ili ordonis al mi veni antaux la vesperigxo.[M.8] = ...pli frue ol la vesperigxo.

  • Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon.[FE.20] = Je tri tagoj pli frue ol nun...

  • La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.[FE.25]

  • Cxiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaux la kongreso.[OV.460]

Tempa antaux povas ankaux stari antaux vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazajxon aux agon, sed kiuj tamen en la aktuala frazo reprezentas ion tian:

  • Antaux la lango laboru la cerbo.[PE.107] = Antaux laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antaux estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj antaux la tria k.s.

Antaux ol «

En iuj okazoj oni uzas antaux kune kun ol:

  • Antaux subfrazo. Antaux mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo.
  • Antaux O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.
  • Antaux I-verbo, cxar I-verboj estas kvazaux subfrazoj.
  • Antaux lia alveno ni mangxis. Antaux ol li alvenis, ni mangxis.

  • Mi finos antaux ol vi. = Mi finos antaux ol vi finos.

  • En auxtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur gxi, antaux ol flugi trans la maron.

Malantaux «

Antaux + la prefikso MAL montras pozicion cxe la mala flanko kompare kun la antauxa flanko:

  • Tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon.[M.12] = Tuj cxe sia dorsa flanko sxi...

  • La libristo staris sola malantaux la magazena skribtablo.[M.120] La magazena tablo trovigxis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaux la tablo.

  • Malantaux la pordo oni auxdis la vocxon de la malgranda Jadvinjo.[M.50] La pordo trovigxis inter la auxskultanto kaj la vocxo.

  • Ni lasu la malfelicxon malantaux ni.[Rn.15] Temas pri pasinta okazajxo, kiu kvazaux trovigxas dorsflanke de ni.

  • La luno iris returne malantaux la nubojn.[FA2.119] = ...al pozicio malantaux la nuboj.

  • Sxi prenis ankoraux el malantaux la forno faskon da lignetoj.[M.8] = ...el pozicio malantaux la forno...

Malantaux neniam havas tempan signifon. Anstatauxe oni uzas post. Ankaux kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finajxon N malantaux tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kasxita, cxar vorto estus skribita sur gxi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado «

Antauxe = "en pozicio antaux io, pli frue": La juna knabino [...] iris antauxe.[M.7] Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.[Ps.68] Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron.[FE.24] Ilia vizagxo estis direktita antauxen.[FA1.98]

Malantauxe = "en loko malantaux io": Gxi estis la lasta en la vico, kaj baldaux gxi restis je granda distanco malantauxe.[FA2.6] Sxi falis malantauxen.[FA3.45]

Antauxa = "trovigxanta antauxe, pli frua": La cxevalo levis siajn antauxajn krurojn. / Li reiris sur sian antauxan lokon.[M.122] Mi faros en Gxenevo nenion sen antauxa konsiligxo kun vi.[L1.281]

Malantauxa = "trovigxanta malantauxe": La nigra hundeto [...] levigxas supren sur la malantauxaj piedoj.[FA2.59]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva