PMEG

Sxangxoj kaj novajxoj en PMEG 12

PMEG 12.1 «

En PMEG 12.1 (de la 4a de Julio 2003) okazis aro da korektoj, sxangxoj kaj plibonigoj pro alvenintaj komentoj de legantoj. Mi volas danki precipe al HOSOMI Kazuyuki. Interalie mi reverkis la klarigojn pri Pasivigeblaj frazoj.

PMEG 12.01 «

En PMEG 12.01 (de la 27a de Februaro 2003) estis faritaj nur kelkaj malgrandaj korektoj de detalaj fusxetoj en versio 12.0, ekz. en la fonetikaj indikoj per IFA en la klarigoj pri elparolo.

PMEG 12 «

Versio 12.0 de PMEG estas plene tralaborita kaj versio kun multaj sxangxoj, korektoj, reverkoj, aldonoj kaj ankaux forigoj. La sxangxoj estas pli grandaj ol iam antauxe dum la publika ekzisto de PMEG, kiu ekzistas en la TTT de 1995. Jen listo de kelkaj el la atentindaj sxangxoj:

  • Mi prilaboris kaj poluris la tutan sistemon de hiperligaj referencoj ene de PMEG. Multaj hiperligoj estas nun pli precizaj.

  • Mi plibonigis la cxiupagxajn menuajn hiperligojn al la Enhavo kaj al la Detala enhavo, tiel ke oni alvenas al tiu preciza enhavtabela loko, kiu respondas al la pagxo, de kiu oni venas.

  • Mi aldonis kape de plej multaj pagxoj novan menuon, kiu montras klare, kie en la strukturo de PMEG la aktuala pagxo sin trovas, kaj kiu ebligas facile iri supren al cxiu ajn nivelo de la pagxohierarkio.

  • Mi aldonis post cxiu subtitolo de cxiu pagxo specialan legosignan hiperligon, kun la signo "«", kiu ebligas akiri precizan adreson al gxuste tiu loko en la pagxo (por fari legosignon, por publikigi adreson, k.s.). Kiam oni legas la pagxon kun aktiva stilfolio, tiu "«" povas aperi en la dekstra margxeno de la pagxo. Cxu tio efektive okazas, iom dependas de la TTT-legilo uzata.

  • Mi kompletigis la sistemon de hiperligoj nomataj "Antauxa" kaj "Sekva" (per kiuj eblas iri al tiuj pagxoj, kiuj logike antauxas aux sekvas la aktualan pagxon), tiel ke nun eblas per tiuj du hiperligoj foliumi tra la tuta PMEG, de la enira cxefpagxo gxis la lasta pagxo de la indekso. Notindas, ke en pluraj TTT-legiloj (sed ne cxiuj) eblas aktivigi tiujn hiperligojn per specialaj klavopremoj, ekz. Alt-A kaj Alt-S (en iuj legiloj oni devas uzi alian specialklavon ol Alt). Ankaux aliaj hiperligiloj en tiu sama menuo estas simile aktivigeblaj per specialaj klavopremoj: Alt-E por la Enhavo, Alt-D por la Detala enhavo, Alt-I por la Indekso, Alt-M por la Menuo kaj Alt-R por la Sercxilo.

  • Mi aldonis sercxilon, per kiu oni povas sercxi aperojn de vortoj en PMEG. La sercxilo ekzistas nur en la Reta PMEG, ne en la elsxutebla PMEG. La sercxilo ne estas plene testita, kaj eventuale iuj aferoj ne jam bone funkcias.

  • Mi forigis la sekcion "Landoj de la mondo". Anstatauxe oni povas legi la ne-PMEG-an pagxaron Landoj kaj lingvoj de la mondo (en kiu ankaux okazis gravaj sxangxoj).

  • Mi gxisdatigis plurajn referencojn laux la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (= NPIV). Temas precipe pri la listo de novaj vortoj en PMEG.

  • Mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston.

  • Mi gxisdatigis cxiujn citajxojn el la Lingvaj Respondoj de Zamenhof laux ties 6a eldono (anstataux la 2a eldono).

  • Mi ekuzis iom pli vastan repertuaron de specialaj signoj, ekz. "→" (anstataux la sago-surogato "->") kaj "≈" (anstataux la surogato "~=", "proksimume egala al"). Tio povas eventuale signifi, ke iuj legantoj ne povos legi tiujn signojn gxuste. Plendu al mi.

  • Mi iom reverkis la sekcion "Perverba priskribo de objekto", nome ties subsekcion pri E-vorto, korektante unu Zamenhofan ekzemplon el la Lingvaj Respondoj (kaj aldonante du aliajn).

  • Mi aldonis la teknikajn prefiksojn KIBI, MEBI, GIBI, TEBI, PEBI kaj EKSBI.

  • Mi prilaboris la sekcion pri elparolo, kaj aldonis fonetikajn simbolojn laux IFA.

  • Mi elsarkis multajn el la Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Mi referencas anstatauxe al NPIV.

  • Mi iom poluris la tekston pri Grekaj liternomoj, kaj tiam sxangxis "roo" al "roto" (konforme al la Komputada Leksikono).

  • Mi donis novan apartan aspekton al listoj de ekzemploj, tiel ke eblas pli facile tuj vidi la diferencon inter klarigaj tekstoj kaj listoj de ekzemploj.

  • Mi aldonis plurloke novajn ekzemplojn.

  • Mi reverkis multajn klarigojn, ie kaj tie forigante superfluajn deflankigxojn.

Pro la multeco de la sxangxoj versxajne aperis ankaux iom da eraroj kaj nekonsekvencajxoj. Mi petas cxion tian raporti al mi.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  |   |