Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Gxi estas parto de la SI-sistemo, "Sistemo Internacia de Unuoj", prizorgata de "Bureau International des Poids et Mesures" ("Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj"). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn signifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaux mezurunuoj kiel metro, gramo, jxulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.
Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:
Prefikso | Valoro | Simbolo | Ekzemplo |
---|---|---|---|
JOTA | kvadriliono | Y | jotateslo, YT, kvadriliono da tesloj |
ZETA | mil trilionoj | Z | zetavebero, ZWb, mil trilionoj da veberoj |
EKSA | triliono | E | eksajxulo, EJ, triliono da jxuloj |
PETA | mil bilionoj | P | petavolto, PV, mil bilionoj da voltoj |
TERA | biliono | T | terajxulo, TJ, biliono da jxuloj |
GIGA | miliardo | G | gigavato, GW, miliardo da vatoj |
MEGA | miliono | M | megaherco, MHz, miliono da hercoj |
KILO | mil | k | kilometro, km, mil metroj |
HEKTO | cent | h | hektogramo, hg, cent gramoj |
DEKA | dek | da | dekalumeno, dalm, dek lumenoj |
DECI | dekono | d | decimetro, dm, dekona metro |
CENTI | centono | c | centimetro, cm, centona metro |
MILI | milono | m | miligramo, mg, milona gramo |
MIKRO | milion-ono | µ | mikrometro, µm, milion-ona metro |
NANO | miliard-ono | n | nanohenro, nH, miliard-ona henro |
PIKO | bilion-ono | p | pikofarado, pF, bilion-ona farado |
FEMTO | mil-bilion-ono | f | femtometro, fm, mil-bilion-ona metro |
ATO | trilion-ono | a | atosekundo, as, trilion-ona sekundo |
ZEPTO | mil-trilion-ono | z | zeptojxulo, zJ, mil-trilion-ona jxulo |
JOKTO | kvadrilion-ono | y | joktogramo, yg, kvadrilion-ona gramo |
Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaux nur en faka lingvajxo.
Cxi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu strikte laux la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.
Plej multaj vortoj faritaj per tiuj cxi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, decigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetajxo: bitoko (oko da bitoj, bajto) → kilobitoko (milo da bitokoj aux 1024 bitokoj, kilobajto).
En unu okazo la kunmeto estas neregula: hektaro anstataux *hektoaro*.
Iam ekzistis ankaux la prefikso MIRIA (dek mil). Per gxi oni kreis interalie la vorton miriametro = "dek mil metroj", kiu ecx farigxis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.
La simbolo µ estas Greka litero, kiu nomigxas mu aux muo, sed kiam gxi estas mezurunua prefikso, oni elparolas gxin kiel mikro... La vorto mikrometro estas ankaux nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mezurunuo mikrometro ekzistas la alternativaj vortoj mikrono kaj muo.
Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj cxi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj bazigxas sur la duuma nombrosistemo uzata en komputiloj: KILO = "2 je la deka potenco", MEGA = "2 je la dudeka potenco", GIGA = "2 je la trideka potenco". Ekz.: kilobito = "mil bitoj" aux "1024 bitoj", megabitoko = "miliono da bitokoj" aux "1 048 576 bitokoj", gigabitoko = "miliardo da bitokoj" aux "1 073 741 824 bitokoj". Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC ("International Electrotechnical Commission", "Internacia Elektroteknika Komisiono") ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraux estas tre malmulte uzataj: KIBI° = "2 je la deka potenco", MEBI° = "2 je la dudeka potenco", GIBI° = "2 je la trideka potenco", TEBI° = "2 je la kvardeka potenco", PEBI° = "2 je la kvindeka potenco", EKSBI° = "2 je la sesdeka potenco". Ekz.: kibibito = "1024 bitoj", mebibitoko = "1.048.576 bitokoj", gibibitoko = "1.073.741.824 bitokoj".
Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj kombinajxoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj specialajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, "International Union of Pure and Applied Chemistry" ("Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio"). Esperanto transprenu la elementojn kaj vortojn de tiu sistemo laux la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esperanto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.
Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aux neoficiala Esperanta afikso (ekz. AN, AT, ID, IN, IT, ON, OL kaj META), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al kemiaj faklibroj, sed bedauxrinde ankoraux ne ekzistas unueca maniero Esperantigi kemiajn vortojn.