PMEG

Neoficialaj vortetoj

Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankaux neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novajxoj, kiujn oni nepre evitu.

Diversaj neoficialaj vortetoj «

  • Ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.

  • Oni proponis kaj ankaux iomete ekuzis sepen kaj sis° anstataux la nombraj vortetoj sep kaj ses.

  • Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj strikte evitendaj.

  • Por distingi unu specialan signifon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Gxi apenaux estas uzata.

  • Anstataux la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel trovigxas kasxe en la vorteto almenaux, sed *men* ne enuzigxis. Ankaux aperis diversaj proponoj por anstatauxi malplej, kiuj cxiuj same malsukcesis. Oni restu cxe la klaraj malpli kaj malplej.

  • El la rolvorteto malgraux oni plurfoje proponis krei la vorteton *graux*° = "mal-malgraux" (kvazaux malgraux havus la prefikson MAL). *Graux*° povus signifi ekz. "dank' al", sed gxi ne estas praktike uzata.

  • Anstataux supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili apenaux iam uzigxis, sed *sor* trovis uzon kiel ordinara radiko: sori = "suprenflugi".

  • Anstataux la esprimo kaj/aux estas proponita la vorteto *kaux*°. Gxi ne farigxis gxenerale uzata.

  • La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.

Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaux industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuzigxas. Ne gravas kiel ajn bonaj la novaj vortetoj estas teorie.

Ne-Esperantigitaj nomoj «

Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene Esperantigitaj, kaj citajxoj estas principe neoficialaj O-vortecaj vortetoj, cxar ili povas roli O-vortece sen O-finajxo.

Nomoj de fremdaj literoj «

Por unuj fremdaj literoj oni cxiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.

Grekaj literoj «

La Grekaj literoj nomigxas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taux, upsilon°, fi, hxi, psi, omega (ankaux aliaj variantoj ekzistas). Ankaux eblas ilin plene Esperantigi kun O-finajxoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, tauxo°, upsilono°, fio°, hxio°, psio°, omego.

Hebreaj literoj «

La Hebreaj literoj nomigxas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, hxet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, samehx°, ain°, pe°, cadi°, kof°, resx°, sxin°, tav°.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

Tononomoj «

Tiel nomataj solfegxaj tononomoj estas senfinajxaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto cxefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, cxar gxi estas pli facile lernebla. La solfegxaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataux B (kaj B anstataux B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankaux specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As°, Ais°, Bes°, Bis°, Ces°, Cis°, Des°, Dis°, Es°, Eis°, Fes°, Fis°, Ges°, Gis°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be, B di k.t.p.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva