Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la "i" mankas): Pakistano, Hindustano, Dagestano, Turkestano.
"Lando". Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano → Afganistano, Kirgizo → Kirgizistano, Uzbeko → Uzbekistano. Estas pli bone rigardi ankaux tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Cxiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun "(i)stan". Tradicie oni uzas UJ aux I en cxi tiuj nomoj: Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.