"Plantfamilio". Uzata en botaniko post la "tipa" membro de la familio: rozo → rozacoj = "la familio de rozosimilaj floroj", ulmo → ulmacoj = "la familio de ulmosimilaj arboj". Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AL, E, ED, EN kaj OID.