PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

E

1. "Plantotribo" (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la "tipa" membro de la tribo: asklepiado asklepiadeoj = "la tribo de asklepiadosimilaj plantoj". Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.

2. "Koloro". Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo *rozea* = "rozkolora, roze ruĝa", neĝo *neĝea* = "neĝkolora, neĝe blanka", polvo *polvea* = "polvokolora, polvogriza". Oni uzu kunmetojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozoruĝa, neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn (roze ruĝa. blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso EC povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.