PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ED

"Bestofamilio". Uzata en zoologio post la "tipa" membro de la familio: cervo cervedoj = "la familio de cervosimilaj bestoj", mustelo musteledoj. Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la Latina sufikso "idae". Komparu kun AC, AL, E, EN kaj OID.