Internacia gastiga servo

Kiumaniere vi ferias?

Se vi ŝatas:

  • pagi multekostajn hotelojn
  • ferii kun via najbaro (aŭ iu alia kiun vi vidas tutjare)
  • viziti la landon nur per la fotoj kiujn vi faris
  • plendi ke la lokaj homoj ne komprenas kion vi diras
  • "fari Eŭropon" en unu semajno

tiukaze ĉi-paĝo certe ne estas por vi. Ne plulegu! Bonvolu foriri.

Sed se vi ŝatas:

  • pagi malmulte aŭ nenion por loĝado
  • renkonti novajn kaj interesajn homojn, kiuj akceptos vin en siaj hejmoj
  • viziti la lokojn kiujn nur la lokaj homoj scias
  • eviti lingvajn problemojn
  • dediĉi tempon al konatiĝo kun la lando kaj la homoj

tiukaze eble Pasporta Servo estas por vi. Plulegu.

Kio estas Pasporta Servo?

Pasporta Servo estas gastiga reto, kiu nun konsistas el proksimume 1350 gastigantoj en pli ol 85 landoj ĉirkaŭ la globo. Por aliĝi kiel gasto, sufiĉas aĉeti la liston, kiu estas jare aktualigata. Ekde tiam vi povas uzi la servon. Ĉiu gastiganto indikis kelkajn kondiĉojn, kiel ekzemple la nombron da gastoj aŭ tagoj, aŭ antaŭa sciigo. Gastigantoj ne petos monon, multaj eĉ proponos al vi matenmanĝon aŭ bongustan vespermanĝon, sed se vi venas tutan semajnon kvarope, vi komprenos kelkaj petos malgrandan kontribuon. La prezo de la listo kovras niajn administrajn kostojn.

Ne eblas. Kion vi kaŝis?

Nu, bone, ekzistas grava kondiĉo. Vi devos lerni Esperanton. La aliĝilo estas en Esperanto, la adresaro estas en Esperanto, kaj ĉiuj gastigantoj parolas Esperanton. Ne, atendu! Ne estas tiom malbone kiom ŝajnas esti. Esperanto estas facila lingvo. Facila gramatiko, neniuj esceptoj, rekoneblaj vortoj, ĉion kion vi dezirus pri lingvo. Vi povas lerni ĝin en ses monatoj. Se vi estas brila lingvostudento, unu monato povas sufiĉi por baza konversacia nivelo.

www.pasportaservo.org