tradukoj:
be br de en es fr hu it la nl pt ru sk
*altar/o
*altaro
- 1.
-
Rita tablo, sur kiu estas farataj religiaj
oferoj:
kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn
kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al
la Eternulo
[1];
la pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj
komencis preĝi
[2].
- 2.
-
Rita tablo, sur kiu okazas
eŭĥaristio.
Rim.:
En la ortodoksaj altarejoj estas du tabloj, sur unu el kiuj
estas preparata „la ofero“ (oni povus nomi ĝin
prepartablo), kaj la dua, sur kiu okazas la
eŭĥaristio. Ĝuste tiu dua respondas al la okcidenta
interpreto de altaro.
[Sergio Pokrovskij]
- 3.
- (figure)
Kirko aŭ
eklezio:
alianco de la Trono kun la Altaro;
li ŝtelas de najbaro por doni al altaro
[3];
bela paro por altaro
(geedziĝo) [4];
ricevi grizan haron ne vidinte altaron
(maljuniĝi fraŭle)
[5].
Altaro
(Ara)
-
Stelfiguro de la suda duonsfero (Ara).
altarejo
-
Tiu parto de kirko
kie situas altaro2:
antaŭ sia plilarĝigo dum la 18-a jarcento ...
ĝi estis ununava baziliko kun altarejo en gotika stilo
[6];
en ortodoksa kirko la ĉefa altarejo okupas ties orientan
parton kaj estas apartigita disde la
ĥorejo
per ikonostazo.
Rim.:
La PIV-oj malhavas trafan nomon por tiu nocio; en la
artikolo pri „ikonostazo“ PIV2 provas nomi ĝin
„sanktejo“, tamen en Esperanto estas forta tradicio
uzi tiun vorton por tutaj temploj (kaj tion prave prezentas
PIV2 difinante „sanktejo“n mem).
[Sergio Pokrovskij]
kromaltarejo
-
Parto de kirkego
entenanta kroman altaron kaj ceterajn partojn necesajn por
servi liturgion:
la kromaltarejoj ebligas samtage okazigi plurajn
eŭĥaristiojn en unu sama kirkego, evitante la tradician
malpermeson servi liturgion pli ol solfoje dum la tago sur
unu sama altaro.
tradukoj
anglaj
~o:
altar;
A~o:
Ara;
~ejo:
chancel, presbyterium, sanctuary;
krom~ejo :
side-chapel, sacrarium, aisle.
belorusaj
~o 1.:
алтар, ахвярнік;
~o 2.:
алтар, прастол;
~o 3.:
алтар;
~ejo:
алтар;
krom~ejo :
прыдзел.
bretonaj
~o:
aoter.
francaj
~o:
autel.
germanaj
~o:
Altar;
A~o:
Altar;
~ejo:
Chor (Altarraum), Presbyterium, Altarraum.
hispanaj
~o:
altar;
A~o:
Altar.
hungaraj
~o:
oltár;
A~o:
Oltár;
~ejo:
szentély;
krom~ejo :
oldalkápolna.
bela paro por ~o:
az Isten is egymásnak teremtette
őket;
ricevi grizan haron ne vidinte ~on:
pártában marad.
italaj
~o:
altare.
latina/sciencaj
A~o :
Ara.
nederlandaj
~o 1.:
offeraltaar;
~o 2.:
altaar;
~o 3.:
altaar;
A~o:
Altaar;
~ejo:
presbyterium, koor;
krom~ejo :
zijaltaar.
portugalaj
~o:
altar.
rusaj
~o 1.:
жертвенник;
~o 2.:
престол
(в алтаре);
~o 3.:
алтарь;
A~o:
Жертвенник;
~ejo:
алтарь;
krom~ejo :
придел, параекклесия.
slovakaj
~o:
oltár.
[^Revo]
[altar.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2009/08/18 19:18:58 ]