tradukoj: be bg de en es fr grc hu pl pt ru

Religia organizaĵo posedanta
dogmaron,
kulton kaj hierarkion (ofte kun disdivido en
klerikaron
kaj laikojn):
lamaisma, romkatolika, evangelia eklezio.
La tuta kristanaro estanta en mistika unuiĝo kun Dio:
la eklezio estas la korpo de Kristo,
la fianĉino de Kristo;
Kristo estas kapo de la eklezio
[1];
la eklezio militanta
(sur la tero);
la eklezio triumfanta
(en la ĉielo);
jam komence de la 2a jarcento sankta Ignaco de Antioĥio
deklaris ke ne gravas la aritmetika plimulto, sed ke
„kie estas Kristo, tie estas la katolika eklezio“.
klerikaro
kleriko
la plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo
[2].
Ano de eklezio,
kleriko aŭ
laiko
aŭ monaĥo:
la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la
eklezianoj
[3];
eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj kaj
superstiĉoj
[4].