tradukoj: be cs de en es fr nl ru sk

*anonc/i [1]

*anonciTEZ

(tr)
1.TEZ
Antaŭsciigi: mi anoncos al vi mian alvenon; la kongresanoj devos sin anonci plej baldaŭ. VD:antaŭdiri, avizi
2.TEZ
Publike sciigi: anonci per gazetoj. VD:disfamigi, distrumpeti, heroldi, publikigi
3.
Komuniki al la dommastro la nomon de vizitanto.

anoncoTEZ

Paroloj aŭ skriboj por anonci: edziĝanonco; komerca anonco.

anoncistoTEZ

Homo, kiu profesie voĉe anoncas.
a)
Homo kiu promenas tra urbo kaj anoncas oficialajn avizojn al la loĝantoj: mi konatiĝis kun iu ruĝvestita viro, la urb-anoncisto [2].
b)
TEL=parolisto antaŭ nelonge, iu fama ĉina televida anoncisto menciis sian filinon, kiu nun lernas en alilanda mezlernejo [3].

antaŭanonci

(tr)
Anticipe anonci: tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj [4].

tradukoj

anglaj

~i 2.: announcement; ~i: announce.

belorusaj

~i: аб'яўляць, паведамляць; ~o: аб'ява, паведамленьне.

ĉeĥaj

~i: oznámit; ~o: oznámení, inzerát.

francaj

~i: annoncer; ~o: annonce; ~isto: crieur public, présentateur; antaŭ~i: annoncer à l'avance.

germanaj

~i 1.: anzeigen, ankündigen; ~i 2.: anzeigen, veröffentlichen, annoncierenen; ~i 3.: ankündigen, anmelden; ~o: Anzeige, Zeitungsanzeige, Annonce.

hispanaj

~i: anunciar; ~o: anuncio.

nederlandaj

~i 1.: aankondigen; ~i 2.: adverteren; ~i 3.: aanmelden; ~o: aankondiging, advertentie.

rusaj

~i: объявлять, объявить; ~o: объявление.

slovakaj

~i 3.: ohlásiť; ~i: oznámiť; ~o: oznam.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. [J. Audenaert]: Kongreso, [vidita en 2011]
3. Xiang Hong: Kiam lerneja studo fariĝis suferiga, [vidita en 2011]
4. La Nova Testamento, La agoj 3:18

[^Revo] [anonc.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/05/06 20:10:11 ]