tradukoj: be bg br de en es fi fr hu it la nl pl pt ru sv


Ĥemia elemento kun
atomnumero 7, atompezo 14,0067, simbolo N.
En scienco pli ofte uzata estas nomo
nitrogeno:
azoto estas grava parto de la proteinoj kaj nukleacidoj
(16–17%), tamen el la tuta seka maso de biologiaj
organismoj ĝi konsistigas nur 1–3%;
salpetro entenas azoton.

Simpla substanco el azoto1
(N2), ĉe la ordinaraj kondiĉoj
―
senkolora, senodora, sengusta gaso, el kiu konsistas 78%
de la aero; ĝi ne brulas kaj ebligas nek
bruladon nek spiradon:
mi scias, ke la aero konsistas el azoto, oksigeno
[1];
likva azoto estas uzata en diversaj
malvarmegigiloj.


nitrata acido
akvaforto.