Strio da tero tuŝanta etendaĵon da akvo:
sur la bordo de la maro staris amaso da homoj
[1];
bordo de riveroZ;
(figure)
la registaro troviĝis ĉe la bordo de l'
senfundaĵo
[2](esti preskaŭ ruinigita);
(figure)
sur la bordo (tute proksime de,
sojle de)
de la morto vi donas savon al la fremduloZ;
(figure)
malriĉa en senbordan (senliman,
senhelpan) solecon ĵetita virinoZ.
plaŭdejo,
rando
albordiĝi
(ntr)
Atingi bordon, naĝante aŭ ŝipante:
albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn
[3].
albordiĝejo
Loko aranĝita aŭ taŭga por la
albordiĝo de ŝipoj:
Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, ĉe
albordiĝejo de ŝipoj
[4].
elŝipejo
ĉirkaŭbordo
(malofte)
Bordo, kiu ĉirkaŭas lokon:
[insuletoj,] kies ĉirkaŭbordo longas
je proksimume unu duonleŭgo
[5].
debordiĝi
(ntr)
Malproksimiĝi de la bordo, forlasi la bordon,
naĝante aŭ ŝipante:
la vaporŝipo malrapide debordiĝas
[6].
marbordo
Bordo, kiu randas maron:
ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo
[7].
superbordiĝi
(ntr)
Elverŝiĝi super la bordo, superakvi la bordon:
(figure)
superbordiĝis en ilia koro la intencoj
[8].
inundi
surbordiĝi
(ntr)
Ekiri sur bordon, ekzemple elŝipiĝinte:
kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro,
havanta
demonojn
[9].
~o:
brzeg, wybrzeże, nadbrzeże; al~iĝi:
dobijać do brzegu, przybijać do brzegu, przybijać do nadbrzeża, lądować na brzegu; al~iĝejo:
przystań, keja; de~iĝi:
odbijać od brzegu; mar~o:
brzeg morski, brzeg morza; super~iĝi:
występować z brzegów, przelewać się przez brzeg; sur~iĝi:
schodzić na brzeg, schodzić na ląd.
~o:
берег, край (f); al~iĝi:
причалить, пристать (к
берегу); al~iĝejo:
пристань, причал; de~iĝi:
отчалить, отплыть от
берега (о
корабле); mar~o:
морской
берег; super~iĝi:
выйти из
берегов; sur~iĝi:
высадиться
на берег, сойти на
берег.
La nuntempa difino de tiu vorto ne kongruas kun ĉiuj ekzemploj
donitaj, nek kun la derivaĵo bord.super0igxi. Estas inde
pliprecizigi ĝiajn subsencojn.
[HJ]