tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru

*rand/o [1]

*rando

1.
Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ la longo: rando de tablo, litoZ, kadroZ, vestoZ, telero, glasoB; akra rando de tranĉilo; rando de boatoZ, ĝardenoZ, akvoZ; la randoj de iliaj tegmentoj estas turnitaj suprenB; ĉe la rando de la vojo, ĉieloZ, arbaroZ; al vi venos nacioj de la randoj (plej malproksimaj ekstremaĵoj) de la teroZ; la domo pleniĝis de rando ĝis randoZ; (figure) troviĝi ĉe la rando (tute proksime. sojlo) de senfundaĵo (ruino, pereo), de la morto; (figure) sidi ĉe la rando de eksiĝo (preskaŭ devi eksiĝi); (figure) ruĝrandaj palpebroj; (figure) taso ĝisrande plenaZ; (figure) randorefalde kudri (orli); (figure) draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉiu trablovoZ. VD:bordo, limo.
2.
MAT
a)
[2] (de geometria figuro) La kunaĵo de ĉiuj punktoj (se paroli pri linio), de ĉiuj linioj (se paroli pri surfaco) aŭ de ĉiuj surfacoj (se paroli pri solido), kiuj ĝin randas: la du randoj de segmento; la rando de sfero estas sfera surfaco; ebeno ne havas randon; la rando de plurlatero (resp. pluredro) konsistas el ĝiaj lateroj (resp. edroj).
Rim.: La „difino“ ne pretendas esti rigora, ĝi nur resendas al la intuicio. Sed, krom tio, paroli pri la rando de linio aŭ de solido povas ŝoki la intuician senton de tiuj, kiuj perceptas randon kiel nepre linian (kiel sugestas la nefaka senco). Pluraj lingvoj preferas uzi metaforon de la tipo „ekstremo“ aŭ „fin(punkt)o“ por paroli pri la randoj de segmento. Ni tamen preferis terminologion pli unuecan, same en la geometria kampo, kiel ankaŭ por la metafore derivitaj subsencoj.
b)
(de intervalo) La du reeloj, kiuj ĝin difinas.
Rim.: Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „finpunkto“, ekz-e en [3] kaj „fino“ en [4].
c)
(de grafea eĝo) Ĉiu el la du verticoj, kiuj ĝin difinas: komenca rando, fina rando de eĝo de orientita grafeo (respektive la unua kaj la dua termo de la duopo).
Rim.: Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „ekstremo“, ekz-e en [5], kaj „finpunkto“ en [6].
d)
[7] (de difinita integralo) Ĉiu el la randoj 2.b de la intervalo, sur kiu oni prenas la integralon.
e)
[8](evitinde) =baro.
f)
[9] (de subaro A en topologia spaco) Aro de la punktoj en A, kiuj apartenas nek al ĝia malfermaĵo, nek al la malfermaĵo de ĝia komplemento; simb. A: el la difino sekvas, ke la rando estas la komunaĵo de la fermaĵo de A kaj de tiu de ĝia komplemento; la ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto en la rando de A enhavas kaj punktojn de A, kaj punktojn de ĝia komplemento.
Rim.: Supozeblas, ke ĝuste kun tiu senco Bricard celis uzi la vorton en [10], sed la frazo estas malklara.

randa

1.
Situanta ĉe la rando de io: Saul estis en la randa parto de Gibea [11].
2.
MAT[12] (p.p. punkto x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĝi apartenas al la rando de A: randa punkto estas interna punkto nek de A, nek de ĝia komplemento.

randi

(tr)
1.
Situi ĉe la rando, esti la rando de io.
2.
MAT[13] (geometrian figuron) Esti ĝia rando: kubon randas ses kvadratoj.
Rim.: Oni ofte uzas la verbon „limi“ ĉi-sence, ekz-e en [14]. Oni tamen evitu „limigi“ kiel en [15].

klinrando

TEK=bevelo klinrando de spegulo, de ĉizilo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: edge; ~o a: boundary, end, end-point; ~o b: end; ~o c: end-point; ~o d: limit; ~o f: frontier, boundary; ~a 2.: frontier (point), boundary (point); klin~o: beveled egde. komenca ~o: initial vertex, origin; fina ~o: terminal vertex.

francaj

~o 1.: bord, contour, lisière, pourtour; ~o a: bord, frontière, extrémité; ~o b: extrémité; ~o c: extrémité; ~o d: borne; ~o f: frontière; ~a 2.: (point) frontière; ~i 2.: borner, limiter; klin~o: biseau. komenca ~o: origine, extrémité initiale; fina ~o: extrémité, extrémité terminale.

germanaj

~o 1.: Rand; ~o a: Rand, Endpunkt; ~o b: Endpunkt, Intervallgrenze; ~o c: Endpunkt; ~o d: Integrationsgrenze; ~o f: Begrenzung, Rand; ~a 2.: Begrenzungs-(punkt), Rand-(punkt); klin~o: schräge Kante. komenca ~o: Startpunkt, Anfangsknotenpunkt; fina ~o: Endpunkt, Endknoten.

hispanaj

~o 1.: borde, orilla.

hungaraj

~o 1.: szél, perem; ~o a: határ; ~o b: végpont; ~o d: határ; ~o f: határ; ~a 1.: szélső, határ-; ~a 2.: határ-, vég-; ~i 2.: szélén van, határán van; klin~o: ferde szél, fazetta. komenca ~o: kezdőcsúcs; fina ~o: végpont.

nederlandaj

~o 1.: rand, kant; klin~o: schuine rand.

polaj

~o a: brzeg, koniec; ~o b: koniec; ~o c: koniec; ~o d: granica; ~o f: brzeg; ~a 2.: brzegowy. komenca ~o: początek; fina ~o: koniec.

portugalaj

~o 1.: borda, beira, margem, extremidade, aba.

rusaj

~o 1.: край, кромка; ~o a: граница, край; ~o b: крайняя точка; ~o c: граничная точка; ~o d: предел; ~o f: граница; ~a 1.: крайний; ~a 2.: граничная (точка); ~i 1.: находиться на краю, быть крайним; klin~o: скошенный край. komenca ~o: начальная вершина, начало; fina ~o: конечная вершина, конец .

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26 (de segmento)
3. Plena Ilustrita Vortaro, intervalo
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, incida
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
9. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 46
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 40
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:2
12. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
14. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, edro
15. Plena Ilustrita Vortaro, edro

[^Revo] [rand.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2008/11/14 17:30:43 ]