tradukoj: be bg br cs de en es fr he hu it ku nl pl pt ru sk sv tp tr vo

*brak/o [1]

*brakoTEZ

1.TEZ
ANA La supera membro ĉe la homo: grandan paperujon mi portas sub la brako [2]; brako en brako ili iris [3]; ŝi paŝis ĉe (sub)Z la brako de sia edzo.
2.
ANA Parto de tiu membro ekde ŝultro ĝis kubuto.
3.TEZ
(figure) Parto de objekto, kiu etendiĝas, flanke de ĝi kiel brako: brako de cirkelo, de argano, de kandelabroZ, de lustro, de helico, de levilo, de rivero; la mano, kuŝanta sur brako de la seĝo, tremetis [4]. VD:alo, branĉo

brakenbrake

Brakon intermetitan kun brako de apudulo: oni ameme gvidas lin, brakenbrake, laŭ la stratetoj de la provinca urbo [5].

brakumiTEZ

(tr)
=ĉirkaŭbraki ŝi tre vigliĝis [kaj] sin premis al mi brakumante min je la kolo [6]; mi vin kisis, kisis sur kanap', mi vin alpremis en brakumo muta [7].

antaŭbrako

ANA Parto de la supera membro, de kubuto ĝis mano: la tria knabino dormas kun kapo apogita sur la antaŭbrakoj [8].

ĉirkaŭbrakiTEZ

(tr)
Ĉirkaŭigi per ambaŭ brakoj, plejofte kun samtempa amema premo al la ĉirkaŭigata objekto aŭ persono: estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado [9]; preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris [...] [10]; mi ricevis sufiĉegan dankon, dolĉan kison kaj ĉirkaŭbrakon [11]. SIN:brakumi
Rim.: Estas strange, ke ambaŭ PIV-oj tute ignoras ĉi tiun vorton.

enbrakigiTEZ

(tr)
1.
Levi, surpreni sur siajn brakojn: Marta [...] genuiĝinte volis enbrakigi la filineton [12].
2.TEZ
=ĉirkaŭbraki kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino kaj enbrakigi ne apartenantan al vi? [13].

subbrakoTEZ

=akselo

brakringoTEZ

Braceleto portata ĉe la brako.

brakseĝoTEZ

Komforta seĝo kun dors- kaj brakapogilo: malalta brakseĝo sur balancarkoj [14]. SIN:fotelo

tradukoj

anglaj

~o 2.: upper arm; ~o: arm; ~umi: hug; antaŭ~o: forearm; ĉirkaŭ~i: hug; en~igi: hug; sub~o: armpit, underarm; ~ringo: bracelet; ~seĝo: armchair.

belorusaj

~o 1.: рука (цалкам); ~o 2.: рука (ад пляча да кісьці); ~o 3.: ручка, дзяржальна, плячо(рычага), рукаў (ракі); ~umi: абдымаць, абняць; antaŭ~o: перадплечча; ĉirkaŭ~i: абдымаць, абняць; sub~o: падпаха; ~ringo: бранзалет; ~seĝo: крэсла, фатэль.

bretonaj

~o: brec'h; ~umi: briata; antaŭ~o: arvrec'h; ĉirkaŭ~i: briata; en~igi 1.: kemer en e zivrec'h; sub~o: kazel; ~ringo: tro-vrec'h; ~seĝo: kador-vrec'h.

bulgaraj

~o 1.: ръка; ~ringo: гривна.

ĉeĥaj

~o: paže, rameno.

francaj

~o: bras; ~en~e: bras-dessus bras-dessous; ~umi: embrasser, enlacer, étreindre; antaŭ~o: avant-bras; ĉirkaŭ~i: embrasser, enlacer, étreindre; en~igi 1.: prendre sur ses bras; sub~o: aisselle; ~ringo: bracelet; ~seĝo: fauteuil. ~umo: accolade, embrassement, enlacement, étreinte; ĉirkaŭ~o: accolade, embrassement, enlacement, étreinte.

germanaj

~o 1.: Arm; ~o 2.: Oberarm; ~o 3.: Arm; ~umi: umarmen; antaŭ~o: Unterarm; ĉirkaŭ~i: umarmen; sub~o: Achsel; ~ringo: Armreif; ~seĝo: Sessel.

hebreaj

~o: זרוע; ~umi: לחבק; antaŭ~o: בית השחי; ĉirkaŭ~i: לחבק; ~ringo: צמיד; ~seĝo: כורסה.

hispanaj

~o: brazo; ~umi: abrazar; antaŭ~o: antebrazo; ĉirkaŭ~i: abrazar; sub~o: sobaco; ~ringo: pulsera, brazalete.

hungaraj

~o 1.: kar; ~o 2.: felkar; ~o 3.: kar; ~umi: megölel, átölel; antaŭ~o: alkar; ĉirkaŭ~i: megölel, átölel; sub~o: hónalj; ~ringo: karperec; ~seĝo: karosszék.

italaj

~o: braccio; ~umi: abbracciare; antaŭ~o: avanbraccio; ĉirkaŭ~i: abbracciare; en~igi 1.: inbracciare, prendere in braccio; sub~o: ascella; ~ringo: bracciale, braccialetto; ~seĝo: sedia con braccioli.

kurdaj

~o: bask, mil, nig.

nederlandaj

~o 1.: arm; ~o 2.: bovenarm; ~o 3.: arm; ~umi: omarmen; antaŭ~o: onderarm; ĉirkaŭ~i: omarmen, omhelzen; en~igi: omhelzen. ĉirkaŭ~o: omhelzing.

polaj

~o 1.: ręka; ~o 2.: ramię; ~o 3.: ramię; ~umi: obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać; antaŭ~o: przedramię; ĉirkaŭ~i: obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać; en~igi 1.: brać na ręce; en~igi 2.: obejmować (ramionami), brać w ramiona, uściskać; sub~o: pacha; ~ringo: bransoleta; ~seĝo: fotel.

portugalaj

~o 1.: braço; ~seĝo: poltrona.

rusaj

~o 1.: рука (вся); ~o 2.: рука (от плеча до кисти); ~o 3.: ручка, рукоятка, плечо (рычага), рукав (реки); ~umi: обнимать, заключать в объятия; antaŭ~o: предплечье; ĉirkaŭ~i: обнимать, заключать в объятия; sub~o: подмышка; ~ringo: браслет; ~seĝo: кресло.

slovakaj

~o 1.: paža; ~o 2.: rameno; ~umi: objať; antaŭ~o: predlaktie; ĉirkaŭ~i: objať; ~ringo: náramok; ~seĝo: kreslo.

svedaj

~o 1.: arm; ~o 2.: överarm; ~umi: krama, omfamna; antaŭ~o: underarm; ĉirkaŭ~i: krama, omfamna; en~igi 2.: krama, omfamna; sub~o: armhåla; ~seĝo: fåtölj, länstol.

tokiponaj

~o: luka.

turkaj

~o: kol; ĉirkaŭ~i: kucaklamak, sarılmak; sub~o: koltuk altı; ~ringo: bilezik; ~seĝo: koltuk. ~umo: kucaklaşma, sarılma.

volapukaj

~o: lam.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a, la krizo
5. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13
7. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XLVII
8. S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:5
10. La Nova Testamento, S. Marko 9:36
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5
12. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:20
14. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

administraj notoj

pri en~igi:
    Interesa estas ankaŭ la ekzemplo el Sentencoj
    "se vi [la saĝon] enbrakigos", kun la ŝajna senco
    "alpreni", "akcepti kiel gvidregulon"... (kiel la
    franca "embrasser (une opinion)"), sed eble ankaŭ
    "protekti".
    [MB]
  

[^Revo] [brak.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2011/05/11 10:10:11 ]