tradukoj:
be br cs de en fr it nl pl pt ru
*membr/o
*membro
- 1.
-
Ĉiu el la moveblaj pecoj de la
korpo
― krom kapo ― kunigitaj kun la trunko per artiko:
la superaj (brakoj) kaj malsuperaj (kruroj) membroj de
homo.
- 2.
- (figure)
Ano de societo, partio,
familio kc.
- 3.
- (figure)
Aparta difinita ero de tutaĵo:
membro de frazo.
- 4.
- [1]
(de egalaĵo,
neegalaĵo aŭ
ekvacio)
Ĉiu el la du esprimoj,
situantaj ambaŭflanke de la signo de egaleco aŭ neegaleco:
ŝovu la konstantan termon de la unua membro de la ekvacio
al la dua, ŝanĝinte ties signon;
dividi ambaŭ membrojn de la neegalaĵo per la nekonato.
Rim.:
Kvankam tiu tre fakeca termino troviĝas ankaŭ en
modernaj fontoj kiel
[2], ne estus
absurde preferi la pli ordinaran kaj klaran
flankon.
dismembrigi
-
Dividi laŭ difinitaj partoj:
dismembrigi beston, frazon, vorton;
mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn
vortojnZ;
mi alkonformigis la dismembriĝon de la lingvo al la
spirito de la lingvoj EŭropajZ.
[^Revo]
[membr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2010/12/02 17:30:57 ]