tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru tr

1inform/i

informiTEZ

(x)
Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo [1]; mi devos unue informi la aŭtoritatojn [2]; mi devas informi vin pri io... malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga [3]; ni havas la honoron informi vin (aŭ: al vi), ke ni malplialtigas niajn prezojn; informu lin, ke la libro estas elĉerpita; senprokraste informi iun pri la akcidenta morto de lia filo; informi kandidaton pri la programo; bonvolu informi min, ĉu vi akurate ricevis la jarlibron; iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin dirante, ke mi foriris [4]; li ne konas min pli bone, ol liaj informintoj [5]; bone informita homo, gazeto; nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi [6]; nur miskompreno kaj nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi [7]. VD:sciigi, konigi, indiki, avizi, anonci.

informoTEZ

1.TEZ
Io, pri kio oni informas: elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn [8]; doni, liveri al iu informojn pri io; preni informonZ; vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu [9]; ĉu vi havas informojn pri Ana ? [10]; (arkaismo) Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj (informan oficejon) [11]; tiu tuketo finfine rezultigis ion, ĝi ja estis informporta [12].
2.TEZ
KOMP Senca enhavo de datumo: multe da seninformaj datumoj; kiun informon portas tiu datumo?

informa

Donanta informojn, rilata al informo: informa bulteno; [sur la pordo] brilis kupra plato kun la surskribo : informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj [13]; informaj gazetoj (kontraste al la politikaj gazetoj); ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton [14]; informa enhavo de iu frazo.

informado

Ago informi.

informejo

Informa oficejo, kontoro, giĉeto ks: mia butiko ne estas informejo [15].

informiĝiTEZ

Esti informita, ricevi informojn aŭ serĉi, peti informojn, fari la neceson, por esti informata pri io: iru kaj informiĝu pri tio, kio okazis en la urbo; mi venos ĉi tien mem por informiĝiZ; se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos [16]; mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj [17]; ĵurnalista informiĝado. VD:enketi, esplori, studi.

informiloTEZ

Skribaĵo, bulteno, per kiu oni povas informiĝi.

informisto

Persono profesie serĉanta kaj liveranta informojn por gazeto (gazetinformisto) aŭ polico (polica informisto).

Rim.: Indiki signifas: „doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon, numeron de domo ktp“. Informi signifas: „doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ktp“. Oni indikigas al si ion, pri kies ekzisto oni estas certa, sed kion oni ne povas per si mem trovi. Oni informiĝas pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia afero. Oni petas kaj ricevas indikojn pri io, pri kies ekzisto aŭ realeco oni scias, sed pri kies precizaj cirkonstancoj oni ne povas mem serĉi sciigojn; oni petas kaj ricevas informojn pri ĉio, kio povas okazi aŭ ekzisti sed pri kies okaziĝo aŭ ekzisto oni ne scias. Plie, la indikoj estas ĝenerale konkretaj apartaj sciigoj (nomo, numero, horo, strato, ktp), dum la informoj koncernas pli ampleksajn kaj malsimplajn aferojn aŭ okazaĵojn.

tradukoj

anglaj

~i: inform; ~o 2.: information.

belorusaj

~i: паведамляць, інфармаваць; ~o 1.: паведамленьне, вестка, абвестка, даведка; ~o 2.: інфармацыя; ~a: інфармацыйны, інфарматыўны; ~ado : інфармаваньне; ~ejo: інфармацыйнае бюро, даведачнае бюро; ~iĝi: даведацца, атрымаць інфармацыю; ~ilo: весьнік, інфармацыйны бюлетэнь; ~isto: паведамляльнік, інфарматар.

ĉeĥaj

~o 1.: zpráva.

francaj

~i: informer, avertir, aviser, faire savoir, instruire, mettre au courant, mettre au fait, renseigner; ~o 1.: information, renseignement; ~o 2.: information; ~a: d'information, informatif, informationnel; ~ado : information; ~ejo: point d'information; ~iĝi : s'informer, se renseigner; ~ilo: prospectus, feuille d'information; ~isto: informateur, indicateur, indic. fuŝ-~i: mal renseigner, induire en erreur; ne~ito: personne mal informée; ~iteco: information; ~porta: porteur d'information, informatif; ~a bulteno: bulletin d'information, journal; ~a oficejo: bureau d'information, centre d'information.

germanaj

~i: mitteilen, in Kenntnis setzen, informieren; ~o 1.: Mitteilung, Auskunft, Information; ~o 2.: Information; ~iĝi : sich informieren; ~isto : Informant, Presseagent. ~a bulteno: Mitteilungsblatt; ~a oficejo: Auskunftsbüro.

hispanaj

~i: informar; ~o: información; ~a: informativo; ~iĝi: informarse; ~isto: informador.

hungaraj

~i: tájékoztat, felvilágosít, informál; ~o 1.: tájékoztatás, felvilágosítás, információ; ~o 2.: információ; ~a: tájékoztató jellegű, felvilágosító, információs; ~ado : tájékoztatás, felvilágosítás, informálás; ~ejo: információ (ablak, bódé, iroda); ~iĝi : tájékozódik, informálódik; ~ilo: tájékoztató kiadvány, ismertető (kiadvány); ~isto : informátor, tudósító. fuŝ-~i: félretájékoztat; ne~ito: tájékozatlan (ember); ~porta: információhordozó, informatív; ~a bulteno: hírközlöny; ~a oficejo: tájékoztatási hivatal.

nederlandaj

~i: meedelen, inlichten, informeren; ~o 1.: mededeling, inlichting, informatie; ~o 2.: informatie; ~ado : informatie; ~iĝi : zich informeren; ~ilo: infoformulier. ~a bulteno: informatieblad; ~a oficejo: informatiekantoor.

portugalaj

~i: informar; ~o: informação (notícia, dado); ~a: informativo (adj.); ~ado : informação (ação de informar); ~ejo: guichê de informação, escritório de informação, agência de informação; ~iĝi : informar-se; ~ilo: boletim, informativo (subst.), instrumento de informação; ~isto: informante.

rusaj

~i: сообщить, информировать; ~o 1.: сообщение, известие, сведения; ~o 2.: информация; ~a: информативный, информационный; ~ado : информирование; ~iĝi : осведомиться; ~ilo: вестник, информационный бюллетень; ~isto : осведомитель, информатор.

turkaj

~i: bildirmek.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:14
2. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Timiga diro
4. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni !
5. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo -- Neŭtraluloj
7. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Publika letero al Romen Rolan
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:7
9. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
10. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Iru kiel vi volas
11. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
12. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
14. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Al ĉiu sia tasko
15. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
16. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
17. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ek al fora insulo !

administraj notoj

pri ~a:
    Ne klaras, al kio aludas "~a bulteno", des pli se konsideri la nunan
    difinon de "bulteno". Cxu temas nur pri ia gazeto, cxu gxi
    aplikigxas
    ankaux al radiaj kaj televidaj novajxrubrikoj? Pola Radio dissendas
    "informbultenojn".
    [MB]
  

[^Revo] [inform.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2012/04/21 17:10:19 ]