tradukoj: be bg cs de en es fr hu ku nl pl pt ru tr vo

*don/i [1]

*doniTEZ

(tr)
1.TEZ
Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive: doni ludilon al infano; doni al iu salajron, rekompencon; doni al iu por manĝi kaj trinki; doni doton, nomon, garantion, sian voĉon, ekzemplon, edukon, helpon, favoron, honoron, atenton, konsenton, liberecon, pruvon; doni balon, feston; la semo donos fruktojn; nur senvaloraj objektoj donis (liveris) por tiu dekoracio la materialon; doni (etendi) al iu la manonB; kolero pravecon ne donas[2]; la ĉielo donu, ke...; ĉia dono estas bono [3]. VD:disponigi, donaci, konsenti, oferi
2.
(figure) Estigi, rezultigi, fari agon: doni rezultatonZ; la semoj donis (produktis) trunketojnZ; doni (fari) signojn per la okuloj [4]; doni baton, vangofrapon; doni al iu sur la nazonZ; doni lecionon, juĝon, laŭdon, raporton, sankcion, punon, instrukcion, ordonon, komision, la tonon; doni profiton; doni bonan impreson pri; doni esperon, kontentigon, antaŭenpuŝon, karakteron de, vidon al; tiuj formoj donus grandan konfuzonZ; tiu odoro donas kapturniĝon; tia elparolado donas nenian malkompreniĝonZ; se simila lingvo eĉ povus esti finita, ĝi nenion donusZ; en la donita (difinita, tiama, konsiderata) okazoZ.

donitaĵoTEZ

1.TEZ
SCI Datumo, grando, variablo konata je la etapo de problemformulado kaj uzata por trovi serĉataĵon: la donitaĵoj de la problemo. SIN:datumoSUP:datumo
Rim.: PIV donas por tiu senco ankaŭ la formon donato; eblus diri simple donaĵo.
2.TEZ
Io akceptita aŭ konata kaj formanta bazon de esploro, rezonado aŭ konduto: akceptu tion kiel donitaĵon; prognozo bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj [5]. VD:aksiomo

*aldoniTEZ

Doni, meti, fari, diri plie, krom tio, kion oni jam donis, metis, faris, diris: nenion aldonu al via respondo; se ni aldonas al ili (nedifinaj tabelvortoj) la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. [6]; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn [7]. VD:aldonita, aligi, alvicigi, pliigi

aldonitaTEZ

1.
Io kion oni aldonis (la regula participo): pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar al la nuna broŝuro estas aldonita plena lernolibro [8]; ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro [9].
2.TEZ
(arkaismo) =sindona ĝi postulas (...) grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero [10].

aldono

1.
Aldonado, ago aldoni: la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco [11]; ĉiu regnano [...] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [...] en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [12].
2.
Aldonataĵo:
a)
Kromaĵo, io kromdonata: tiu ĉi libro estas depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969 [13].
b)
Teksta krommaterialo kompletiganta aŭ modifanta la ĉeftekston: Oficialaj Aldonoj de la Akademio de Esperanto; „Aldono al la Dua Libro“; nur iam poste [...] ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento“ [14]; temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado per 1570 voĉoj kontraŭ 192 [15].
c)TEZ
TIP Teksta krommaterialo helpanta uzi la ĉeftekston: longa kaj instrua artikolo de Daniele Vitali pri la verko kaj mentaleco de J. R. R. Tolkien, la verkisto de „La Mastro de l' Ringoj“ kun diversaj aldonoj kaj kunaĵoj

aldonitecoTEZ

(arkaismo) =sindono

eldoniTEZ

TIP
Publikigi kaj vendigi ian ajn verkon: Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo eldonis la libron [16]. VD:aperigi, publikigi

eldonoTEZ

TIP Ekzempleraro de verko publikigita samtempe, prezentanta saman staton de enhavo: kvar jarojn poste aperis ĉe TK/Stafeto reviziita kaj plivastigita dua eldono [17]. SIN:versio2

eldonisto

TIP Profesiulo, kiu mendas aŭ akceptas manuskriptojn, korektas ilin, planas ilian presadon kaj disvendadon: junaj legantoj de la recenzata rakonto povus danki la tradukistinon kaj la eldonistojn [18].

eldonkvanto

TIP Nombro de la ekzempleroj produktitaj por certa eldono: la broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto [19].

disdoni

Doni al multaj, distribui: nobelo promesojn disdonas kampulo promesojn plenumas [20].

fordoniTEZ

Tute kaj definitive doni: li fordonis al la grupo sian tutan profiton; sin fordoni al la propagando, al sporto, al siaj pasioj; kun plena amo ŝi fordoniĝis al la objekto de sia laboradoZ. VD:dediĉi, forlasi, oferi

redoni

1.TEZ
Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: li ankoraŭ ne povis redoni la pruntitan monon; redoni salutojnZ, bondezirojnZ VD:reciproki, repagi
2.TEZ
Rekompenci: redoni al ĉiu laŭ lia konduto [21]. SIN:repagi.
3.TEZ
Puni per samo pro tio, kion oni suferis: mi redonos al vi ĉiujn ofendojn viajn; tio estas justa redonoZ SIN:repagi
4.TEZ
Kopii, reprodukti: la portreto ĝuste redonas lian fizionomion; lia stilo redonas lian karakteron. SIN:speguli2

transdoniTEZ

Doni al iu ion ricevitan de alia: transdoni hereditan bienon; leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko [22].

ludoniTEZ

(tr)
=luigi

oferdoniTEZ

Oferi, prezenti kiel oferon: neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por dondoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti, kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua [23]; pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi dondonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! [24].

oferdonoTEZ

Ofera, respekta, honoriga donaco: iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj dondonoj [25]. VD:dediĉo, omaĝo

sindona, sindonemaTEZ

Preta servi ĉiuokaze al iu aŭ al io, ne zorgante pri sia intereso: ofte amiko estas pli sindona ol frato [26]; sindona klopodado. VD:diligenta

sindono, sindoneco, sindonemoTEZ

Servemo, helpemo senatenta al propra profito aŭ plaĉo: Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? ‐ demandis Tutmozis [27]; tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando [28]; kaj mi (...) nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon [29]; kia sindono, kia diligento, kia pacienco [30]! VD:abnegacio

tradukoj

anglaj

~i: give; ~itaĵo 1.: datum; ~itaĵo 2.: given, something taken for granted; al~i: add; al~o 1.: addition; al~o a: addition, supplement; al~o b: addition, supplement; al~o c: appendix; el~i: publish; el~o: edition; el~isto: publisher; el~kvanto: issue (publication quantity); dis~i: give out, give away, distribute; for~i: give away, give up, abandon; re~i 1.: give back, return; re~i 2.: compensate, pay back, repay; re~i 3.: retaliate, get revenge, pay back (revenge); re~i 4.: reproduce, express, render, reflect; trans~i: give over, hand over, transfer; lu~i: rent, lease; sin~a, : devoted, self-sacrificing, helpful, generous, selfless; sin~o, , : self-sacrifice, devotion, helpfulness, generosity, selflessness.

belorusaj

ofer~o: ахвяраваньне.

bulgaraj

~i: давам, дам.

ĉeĥaj

~i: dát.

francaj

~i: donner; ~itaĵo: donnée; al~i: ajouter; al~ita 2.: attaché, dévoué; al~o 2.: ajout; el~i: éditer; el~o: édition; el~isto: éditeur; el~kvanto: tirage; dis~i: distribuer, répartir; for~i: faire don (de), sacrifier; re~i: redonner, rendre, restituer, rendre la pareille, revaloir; trans~i: transmettre; lu~i: louer (donner en location); ofer~i: offrir; ofer~o: offrande; sin~a, : dévoué; sin~o, , : dévouement, don de soi. ~o: don.

germanaj

~i: geben; al~i: hinzufügen; el~i: herausgeben; el~o: Ausgabe, Auflage (Ausgabe); el~isto: Herausgeber, Verleger; el~kvanto: Auflage (Anzahl); dis~i: verteilen; re~i 1.: zurückgeben; re~i: wiedergeben; trans~i: übergeben; lu~i: verleihen; ofer~i: anbieten; sin~a, : hingebungsvoll, selbstlos; sin~o, , : Hingabe.

hispanaj

~i: dar; ~itaĵo: dato; al~i: añadir, agregar; el~i: editar; el~o: edición; el~isto: editor; el~kvanto: tirada (número de ejemplares que componen una edición); dis~i: repartir; for~i: entregar; re~i 1.: devolver; lu~i: ofrecer en alquiler; sin~a, : altruista, desinteresado (en el sentido de no pretender sacar provecho); sin~o, , : entrega (desinteresada de uno mismo), altruismo.

hungaraj

~i: ad, nyújt, eredményez; ~itaĵo 1.: adat, adalék; ~itaĵo 2.: adottság; al~i: hozzáad, hosszátesz, hozzáfűz; al~ita 2.: odaadó; al~o 1.: hozzáadás, hozzáfűzés; al~o a: melléklet; al~o b: kiegészítés, kiegészítő; al~o c: függelék; el~i: kiad ; el~o: kiadás ; el~isto: (könyv)kiadó; el~kvanto: (kiadási) példányszám; dis~i: kioszt, szétoszt, eloszt; for~i: odaad; re~i 1.: visszaad; re~i 2.: viszonoz; re~i 3.: visszafizet (átv.); re~i 4.: visszatükröz, visszaad; trans~i: átad, átnyújt; lu~i: bérbe ad, kiad; ofer~i: áldozatul ad; ofer~o: áldozati adomány; sin~a, : odaadó, önzetlen; sin~o, , : odaadás, önzetlenség. ~o: adás, adomány.

kurdaj

~i: dayîn, dan.

nederlandaj

~i: geven; ~itaĵo: gegeven; al~i: toevoegen; al~ita 2.: toegewijd; al~o 1.: toevoegen; al~o 2.: bijvoegsel; el~i: uitgeven; el~o: uitgave; el~isto: uitgever; el~kvanto: oplage; dis~i: uitdelen; for~i: weggeven, wegschenken; re~i 1.: teruggeven; re~i 2.: weergeven; re~i 3.: terugbetalen; re~i 4.: weergeven; trans~i: overhandigen; lu~i: verhuren; ofer~i: aanbieden; ofer~o: offergave; sin~a, : dienstvaardig, opofferingsgezind; sin~o, , : opoffering, overgave, toewijding.

polaj

~itaĵo 1.: dana (znana wartość); ~itaĵo 2.: dana (informacja); al~i: dodawać; al~o a: dodatek; al~o b: dodatek, dopisek, aneks; al~o 2.: przypis, aneks; el~i: wydać, wydawać; el~o: wydanie; el~isto: wydawca; el~kvanto: nakład; dis~i: rozdać, rozdawać, wydzielać; for~i: oddać, oddawać; re~i 1.: oddać, oddawać, zwrócić; re~i 2.: oddać, oddawać, rewanżować się; re~i 3.: oddać, oddawać; re~i 4.: oddsać, oddawać; trans~i: przekazać, przekazywać; lu~i: dawać w najem (wynajmować) , dawać w dzierżawę (dzierżawić); ofer~i: ofiarować, złożyć ofiarę; ofer~o: ofiara, wotum; sin~a, : oddany, przywiązany; sin~o, , : oddanie, przywiązanie. ~o: dać, dawać.

portugalaj

~i 2.: dar, entregar, aplicar, ministrar, administrar. ~o: dar, entregar.

rusaj

~i: дать, давать; ~itaĵo 1.: данное; ~itaĵo 2.: данность; al~i: добавить; al~ita 1.: добавленный, прибавленный, приложенный; al~o 1.: добавление ; al~o 2.: добавление, приложение; el~i: издать, издавать; el~o: издание; el~isto: издатель; el~kvanto: тираж; dis~i: раздать, раздавать; for~i: отдать; re~i 1.: отдать; re~i 2.: воздать; re~i 3.: воздать; re~i 4.: воспроизвести, отобразить, передать; trans~i: передать; lu~i: сдавать внаём, сдавать напрокат, сдавать в аренду; ofer~i: жертвовать (на что-л.); ofer~o: пожертвование; sin~a, : преданный, самоотверженный; sin~o, , : преданность, самоотверженность. ~o: дар.

turkaj

~i: vermek.

volapukaj

~i: givön; re~i 1.: gegivön.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:13
5. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §30.
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:5
8. Zamenhof: El la Unua Libro De la lingvo EsperantoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. L. de Beaufront: Korespondado komercaLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 7a
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 11, La Revuo, 1907, aprilo
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
13. K. Čapek: Apokrifoj 2
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
15. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Dogmo ‐ Dogmiĝo
16. R. Rotsaert: Kodo de Hamurabo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 24a
17. P. Peeraerts: La kvin vestoj de La Robaioj, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 18a
18. G. Pausewang: Infanoj en la arboj, Monato, jaro 1996a, numero 12a, p. 18a
19. Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Antaŭparolo de la 2a eldono
20. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:10
22. D. Broadribb: Vi ne hontos transdoni vian ekzempleron, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 25-26a
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:6-7
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 5:2
25. La Nova Testamento, S. Luko 21:5
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:24
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 22a.
28. Zamenhof: La parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Kembriĝo, 1907-08-12
29. N. V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
30. C. Declerck: Aŭdace honesta romano, Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a

[^Revo] [don.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.44 2012/03/11 20:10:16 ]