tradukoj:
be cs de en es fr hu it nl pl pt ro ru sv tp
*mort/i
*morti
(ntr)
- 1.
-
Ĉesi vivi, perdi la vivon:
lia filo mortis kaj estas nun malviva
[1];
morti pro akcidento.
mortintaj folioj.
perei,
velki
- 2.
- (figure)
Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi,
finiĝi, ne plu funkcii:
multaj antikvaj civilizoj mortis;
jam mortis la printempo, mia juneco;
latino restas ...
mortinta lingvo, tial ke ĝi
ne estas uzata en la praktiko
[2];
rigardi la baldaŭ mortontan tagon.
detruiĝi,
droni,
elviŝiĝi,
estingiĝi,
perei,
ruiniĝi
morto
- 1.
-
Perdo de la vivo:
trofrua morto;
kondamni al morto;
ĝismorte batali;
mortomerita pekoZ.
- 2.
-
Simbola estaĵo, personigo de la morto:
la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas
[3].
- 3.
- (figure)
Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero:
morto de Kartago;
morto de l' arto.
morta
- 1.
-
Rilata, konforma, konvena al morto:
morta kanto;
Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la
morta horo
[4];
se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo
atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la
ĝojo, ‐ tiel proksime ili estis de la morto kaj de
morta angoro
[5].
- 2.
-
Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton:
morta malsanoZ;
morta veneno;
morta bato;
morta kondamno;
morta peko
(kiu pereigas la animon);
kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte
vunditan; kaj la morta vundo saniĝis
[6].
- 3.
-
Ekstrema, fatala,
kiel eble plej granda aŭ forta:
pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo
fariĝos viaj mortaj malamikoj!
[7];
morte enui;
ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon,
jen koloron de sango
[8];
ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo
estas morta ofendo
[9].
- 4.
- (arkaismo) mortema
la korpo estas morta, la animo estas senmorta
[10].
- 5.
- (evitinde) malviva
enĉerkigi la mortan korpon.
Rim.:
Ĉi tiu morta5 estas tute
nelogika kaj ŝuldata al hazarda ekstera koincido kun
similsona adjektivo en la latinidaj lingvoj; do, al fenomeno
fremdlingva kaj malkohera kun la propre esperanta
derivado. Zamenhof instruis la diferencon inter
„morta“ kaj „malviva“ jam en la
Fundamenta Ekzercaro (Ekzercaro, §31); kaj en siaj gravaj verkoj li
preferis paroli pri „mortintaj lingvoj“:
elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan,
grekan, hebrean)
[11].
(PIV kaj PIV2 atribuas al Zamenhof la ekzemplon:
la vivaj kaj mortaj lingvojZ;
la fonton de ĉi tiu ekzemplo neniu povis al mi indiki,
probable ĉi tiu „mortaj“ estas falsita el la
ĉi-supra „mortintaj“.)
La uzo de „morta“ por la senco
„malviva“ kreas embarasajn
konfuzojn: ĉu „morta malamiko“ estas
jam mortinta (komparu
ekzemple ĉe morta3)?
Ĉu „mortaj lingvoj, kutimoj“ estas fatalaj kiel la
«morta2 peko»
‐ aŭ, male, jam tute senefikaj, mortintaj?
[Sergio Pokrovskij]
mortaĉi
(ntr)
-
Mizere, malnoble morti:
ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa
[12].
mortadoZ
- 1.
-
La ago morti:
ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda
ĝem',
Sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis
ekstrem'
[13]
- 2.
-
Mortokvanto:
granda mortado de suĉinfanoj.
mortema
-
Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia
epiteto karakterizanta la homan kondiĉon:
ĉiu homo estas mortema;
kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon,
kiu estas egala al herbo?
[14];
ni ricevos malavaran rekompencon,
superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo
[15];
...estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj
feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la
reĝ' furioza
...
[16].
morta 4
mortemulo
(ekster la religia kuntesto, kutime iom
ironia)
-
homo kontraste al
senmortaj
dioj:
kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro?
[17];
la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas
esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas
‐ laŭ la ekzemplo ‐ mortigeblaj
[18];
Ho, li estas nun granda estro! ... Li estas
nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj!
[19];
mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas;
sed mi ... volas, ke al ĉiu mortemulo estu
farata
bona akcepto
[20].
mortigi
(tr)
- 1.
-
Senigi iun je vivo, kaŭzi morton de:
mortigi bovon;
mortiga veneno;
buĉi,
murdifalĉi
- 2.
- (figure)
Ekstermi, forigi:
la esperantistoj ne volas mortigi la naciajn
lingvojnZ;
ili volis tiun ideon tute mortigiZ.
detrui,
pereigi,
ruinigi
mortigo
-
Malvivigo (ago aŭ okazo).
–Kiel strange, – diras mi, – ke mortigo
pro la devo
ĝis nun ne estas rigardata, kiel krimo!
[21]
;
SPIRITO: Venĝu por mortigo lia! –
HAMLETO: Mortigo? [22]
Rim.:Ankaŭ se la viktimo estas homo, la vorto
«mortigo» simple rilatas al faro mem kaj al okazo,
kaj do
tio povas esti kaj intenca kaj senintenca:
(pro)kulpa mortigo ItEsp
[Antonio Codazzi]
mortiga
- Kapabla malvivigi:
mortiga veneno.
*mortiĝi
(ntr)
- 1.
-
Iĝi mortanta, agonii.
- 2.
-
Iĝi mortinta:
mia onklo ne mortis per natura morto, ... li
... ankaŭ estis mortigita de neniu;
... li
falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis
[23].
mortintaĵo
-
Io mortinta; kadavro kaj ceteraj:
la homo kultura ... en efektivo nutras sin per
mortintaĵo
[24].
formorti
(ntr)
-
Malaperi sekve de mortado (precipe pri iu grupo, familio,
specio, metio ktp) aŭ ekstermado:
sed tiu brueto baldaŭ formortis;
la dinosaŭroj formortis;
kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kade-Barnea
... estis tridek ok jaroj, ĝis
formortis el la tendaro la tuta generacio de
militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo
[25];
mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis
[26].
formortigi
(tr)
-
Malaperigi per mortado (precipe pri iu grupo, familio, specio,
metio
ktp)
aŭ per ekstermado
postmorta
[27]
-
Okazanta post ies morto, rilata al tempo,
kiu sekvas la morton:
li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion
povis vidi
[28];
la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi
trovas [la amatajn objektojn] en sia postmorta
domo
[29].
*senmorta
-
Neniam mortonta:
la animo estas senmorta
[30];
(figure)
la senmortaj (neniam forgesotaj) verkoj de
Homero.
memmortigi
(ntr)
-
Mortigi
la propran eston, kaŭzi la propran morton.
memmortigo
-
Morto pro propra konduto:
mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo
[31].
pafmortigi
(tr)
-
Mortigi
per pafo:
se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ
bonan
manĝon
[32].
mortpafi
premmortigi
(tr)
-
Mortigi
per forta premo, kiu haltigas spiradon:
[ŝi] kisis la kornikon tiel fortege, ke
ŝi preskaŭ premmortigis ĝin
[33].
sufoki
sin mortigi
(ntr)
-
Vole, konscie
mortigi sin
mem:
La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li
diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni
[34];
fine jena terura novaĝo diskoniĝis:
Uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis!
[35];
la junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel
sklavino de la turkoj
[36].
suicidi
sinmortigo
- memmortigo
suicidoŝtonmortigi
(tr)
-
Mortigi
per ŝtonĵetado:
ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis
lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo
de la Eternulo
[37].
ŝtonumi
hommortigi
(tr)
-
Mortigi
homon.
murdi
hommortigo
-
Mortigo de
homo.
murdo
Rim.:
Kvankam hommortigo estas kunmetita el fundamentaj vortoj, ĝi
estas
malofte uzata. Preferitaj estas «mortigo» (kiu estas
ĝenerala), «murdo» (kiu ververe rilatas al la
krimo)
kaj la evitinda «homicido». [Antonio
Codazzi]
mortigilo
-
Rimedo por mortigi:
Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn,
Siajn sagojn Li faras bruligaj
[38];
kaj interluktante ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel
faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn
por sklavigi alitribanojn
[39];
mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu
ricevis ordonon prepari mortigilon
[40];
ĉi-foje estis juna sinjoro, nome kortservisto de la pensiono
„Marbordo“, kiu estis murdata, kaj la
mortigilo estis denove la mistera ponardo
[41].
tradukoj
anglaj
~i:
die;
for~i:
die out, die off, become extinct.
~inta lingvo:
dead language;
~a peko:
mortal sin.
belorusaj
~i 1.:
памерці, загінуць;
~i 2.:
зьнікнуць, скончыцца;
~o:
сьмерць;
~a 1.:
сьмяротны;
~a 2.:
сьмяротны, пагібельны , сьмерцяносны;
~a 4.:
сьмяротны;
~a 5.:
памерлы, загінуўшы, мёртвы;
~ado:
сьмяротнасьць
;
~ema:
сьмяротны;
~igi 1.:
забіваць;
~igi 2.:
вынішчаць;
~intaĵo:
труп;
sen~a:
неўміручы,
бесьсьмяротны
;
paf~igi:
застрэліць
;
prem~igi:
задавіць, задушыць;
ŝton~igi:
пабіць камянямі (пакараньне).
ĉeĥaj
~i:
zemřít.
francaj
~i:
mourir;
~o:
mort;
~a:
mort, mortel;
~aĉi:
crever (mourir);
~ado:
mortalité;
~ema:
mortel;
~igi:
tuer;
~iga:
mortel
;
~iĝi:
se mourir, périr;
~intaĵo:
charogne;
for~i:
disparaitre (espèce, groupe), disparaître (espèce,
groupe), s'éteindre (espèce,
groupe);
post~a:
d'après la mort, posthume, post-mortem;
sen~a:
immortel;
mem~igi:
se tuer;
mem~igo:
suicide;
paf~igi:
abattre, flinguer, fusiller;
prem~igi:
étouffer;
sin ~igi:
se suicider;
sin~igo:
suicide;
ŝton~igi:
lapider.
~inta lingvo:
langue mort;
~omerita:
mortel
;
~iga:
mortel
.
germanaj
~i 1.:
sterben;
~i 2.:
vergehen;
~o 1.:
Tod, Exitus (med.);
~o 2.:
Tod, Gevatter Tod;
~o 3.:
Dahingehen, Verschwinden;
~a 1.:
tot;
~a 2.:
tödlich;
~a 3.:
Tod-, auf Leben und Tod, tödlich;
~a 4.:
todessehnsüchtig;
~ado 1.:
Sterben;
~ado 2.:
Sterberate;
~intaĵo:
Gestorbenes, Abgestorbenes, Leiche, Kadaver;
paf~igi:
totschießen, niederschießen;
prem~igi:
erdrücken;
sin ~igi:
Selbstmord begehen;
sin~igo:
Selbstmord;
ŝton~igi:
steinigen.
~inta lingvo:
tote Sprache.
hispanaj
~i:
morir;
~o:
muerte.
hungaraj
~i 1.:
meghal;
~i 2.:
elhal;
~o:
halál;
~a:
halálos, holt, halál-;
~ado 1.:
haldoklás;
~ado 2.:
halandóság;
~ema:
halandó;
~emulo:
halandó ember;
~igi:
megöl, meggyilkol;
~iga:
gyilkos;
~iĝi 1.:
haldoklik;
~iĝi 2.:
meghal, elhal;
~intaĵo:
hulla;
for~i:
kihal;
sen~a:
halhatatlan;
mem~igi:
öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz;
mem~igo:
öngyilkosság;
paf~igi:
agyonlő;
prem~igi:
agyonnyom;
sin ~igi:
öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz;
sin~igo:
öngyilkosság;
ŝton~igi:
megkövez.
~omerita:
halálos;
~a horo:
halálos óra;
~a peko:
halálos bűn;
~a ofendo:
halálos sértés;
~iga:
gyilkos.
italaj
~i:
morire, defungere, decedere, trapassare;
~o 2.:
Morte, Falciatrice;
~o:
morte;
~a 5.:
morto;
~a:
mortale;
~aĉi:
crepare, schiattare;
~ado 1.:
morire (il m.);
~ado 2.:
mortalità, moria;
~ema:
mortale;
~emulo:
mortale
, comune mortale
;
~igi:
uccidere;
~igo:
uccisione, assassinio
;
~iga:
letale;
~iĝi 1.:
agonizzare;
~iĝi 2.:
morire;
~intaĵo:
cadavere;
for~i:
estinguersi;
for~igi:
estinguere, sterminare;
post~a:
postumo;
sen~a:
immortale;
mem~igi:
suicidarsi;
mem~igo:
suicidio;
prem~igi:
soffocare;
sin ~igi:
suicidarsi;
sin~igo:
suicidio;
ŝton~igi:
lapidare;
hom~igi:
assassinare;
hom~igo:
omicidio;
~igilo:
strumento di morte, arma del delitto;
~igilo:
орудие убийства.
nederlandaj
~i:
sterven;
~o:
dood;
~a 2.:
dodelijk;
~a 4.:
dodelijk;
~a 5.:
dood;
~ado:
sterfte;
~ema:
sterfelijk;
~emulo:
sterveling;
~igi:
doden;
~iga:
dodelijk;
~iĝi:
sterven;
~intaĵo:
lijk;
for~i:
afsterven;
post~a:
postuum;
sen~a:
onsterfbaar;
mem~igo:
zelfmoord;
paf~igi:
neerschieten, doodschieten, fusilleren;
prem~igi:
verstikken;
sin ~igi:
zelfmoord plegen;
sin~igo:
zelfmoord;
ŝton~igi:
stenigen.
~omerita:
dood-;
~iga:
dodelijk.
polaj
~i 1.:
umrzeć;
~i:
umrzeć;
~o:
śmierć, zgon;
~a:
umarły;
~aĉi:
zdechnąć;
~ado 1.:
umieranie;
~ado 2.:
śmiertelność;
~ema:
śmiertelny;
~emulo:
śmiertelnik;
~igi:
uśmiercić, zabić, zamordować;
~iĝi:
zabić się;
~intaĵo:
zwłoki;
for~i:
wymrzeć;
post~a:
pośmiertny;
sen~a:
nieśmiertelny;
mem~igi:
zamordowywać się;
mem~igo:
samozagłada;
paf~igi:
ubić, zastrzelić;
prem~igi:
udusić;
sin ~igi:
popełnić samobójstwo;
sin~igo:
samobójstwo;
ŝton~igi:
ukamienować.
portugalaj
~i 1.:
morrer, falecer;
~i 2.:
acabar, expirar;
~o 1.:
morte, falecimento, óbito;
~o 2.:
morte (entidade
imaginária);
~o 3.:
desaparecimento (f.);
~a:
mortal;
~ado 1.:
matança;
~ado 2.:
taxa de mortalidade, taxa de mortalidade;
~ema:
mortal
;
~emulo:
mortal (o homem; subst.)
;
~igi:
matar;
~iĝi 1.:
agonizar;
~iĝi 2.:
morrer, perecer;
~intaĵo:
cadáver, resto mortal;
for~i:
desaparecer ao morrer;
post~a:
póstumo;
sen~a:
imortal;
mem~igi:
suicidar-se;
mem~igo:
suicídio;
paf~igi:
fuzilar, matar com tiro;
sin ~igi:
suicidar-se;
sin~igo:
suicídio;
ŝton~igi:
lapidar.
rumanaj
~i 1.:
a muri;
~i:
a muri;
~o:
moarte;
~igi:
omorî, ucide;
~intaĵo:
cadavru;
post~a:
postum;
sin~igo:
sinucidere.
rusaj
~i:
умереть;
~o:
смерть;
~a 1.:
смертельный, смертный;
~a 2.:
смертельный;
~a 3.:
смертельный;
~ado 1.:
умирание;
~ado 2.:
смертность;
~ema:
смертный;
~emulo:
смертный
(в знач. сущ.)
;
~igi:
убить;
~iĝi 2.:
убиться;
~intaĵo:
падаль;
for~i:
вымереть, вымирать;
sen~a:
бессмертный
;
mem~igi:
убить себя;
mem~igo:
самоубийство;
paf~igi:
застрелить, расстрелять (кого-л.);
prem~igi:
удавить;
sin ~igi:
совершить самоубийство, наложить на себя руки, покончить с собой;
sin~igo:
самоубийство;
ŝton~igi:
побить камнями (казнить);
hom~igi:
совершить убийство;
hom~igo:
человекоубийство.
~inta lingvo:
мёртый язык;
~a horo:
смертный час;
~a peko:
смертный грех;
~a ofendo:
смертельное оскорбление.
svedaj
~i:
dö;
~o:
död;
~a 5.:
död;
~igi:
döda;
ŝton~igi:
stena till döds.
tokiponaj
~i 1.:
moli;
~i:
moli;
~o:
moli;
~a:
moli;
~igi:
moli;
~iĝi:
moli.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 312.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... vivantigi Esperanton3.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
Katolika preĝaro, Romo, 19755.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj6.
La Nova Testamento, Apokalipso 13:37.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a8.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta9.
Jenő Rejtő, trad. László Balázs
:
La antaŭenŝovita garnizono
10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.11.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a12.
Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la
bonkorulo13.
J. Wolker, trad. J. Kořinek: La mortanto, Nica literatura revuo, 1:114.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:1215.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a16.
trad. A. Kofman: El Iliado, Fundamenta Krestomatio17.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a18.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo19.
V. Varankin: Metropoliteno20.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno
8a21.
V. Varankin: Metropoliteno22.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo EsperantoL. L. Zamenhof23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3924.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:1426.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a27.
Plena Ilustrita Vortaro28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la
saĝuloj29.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a30.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3131.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V.
Devjatnin), 332.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro
14a33.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, kvara rakonto34.
La Nova Testamento, S. Johano 8:2235.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a36.
Evgeni GEORGIEV: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:2138.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:1339.
Valdemar Vinař: La skandalo pro
Jozefo40.
Jindriska DRAHOTOVA: De flegistina vidpunkto ...Monato41.
Karl Lindqvist: Ferio kun la morto
[^Revo]
[mort.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.44 2012/05/07 09:10:08 ]