tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru

*rilat/i [1]

*rilatiTEZ

(ntr)
1.
Havi inter si ligitecon kaj kondut-reciprokecon: ili ambaŭ intime (inter)rilatas; ekrilati, rilatiĝi kun iu. VD:ekkoni, amikiĝi.
2.
Havi inter si ian ajn ligitecon aŭ interefikon: mi ne povas kompreni kiel via konkludo rilatas kun viaj premisoj.
3.
Iel juĝi pri io; konsideri de ia vidpunkto: tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo serioze kaj kun juĝo memstaraZ; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentojZ.
4.
Esti tiomfoje pli granda ol alia kvanto, kiom tria kvanto estas pli granda ol kvara: 20 rilatas al 5, kiel 8 al 2. SIN:proporcio

rilato

1.TEZ
Ia ajn ligiteco aŭ interefiko inter du aŭ pluraj aferoj: estas neniu logika rilato inter ambaŭ ideoj; la vorto „mia“ montras rilaton de posedo.
2.TEZ
Ligiteco kaj reciproka konduto inter du aŭ pluraj personoj: esti en rilato kun iuZ; la ekonomiaj rilatoj inter la okcidentaj kaj orientaj landoj; havi kun iu amikajn rilatojn. VD:kontakto, komunikiĝo.
3.
Juĝmaniero de iu pri io; vidpunkto: malfacile estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia aferoZ; mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demandoZ; Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato moralaZ; certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tia rilatoZ; laŭ tiu rilato.
4.
MAT
a)TEZ
[2] Nombro, kiu montras, kiomfoje iu kvanto estas pli granda ol alia: la rilato de 6 al 3 estas 2B. SIN:kvociento.
Rim.: Bricard [3] nomis tion „raporto“, sed tiu uzo, ne tre kongrua kun la baza senco de la radiko, ne disvastiĝis.
b)TEZ
[4] (de aro E al aro F) Subaro de la kartezia produto E×F. SUB:bildigo;VD:grafeo.
Rim.: Iam oni nomis „rilato“ nur la rilatojn de iu aro al ĝi mem (nun: „interna rilato“) kaj tiusence difinas ĝin la citita fonto, sed okazis vastigo de la nocio, videbla ekz-e en [5]. La ĉi-supra difino pli precize koncernas la „duargumentajn rilatojn“, sed eblas difini ankaŭ „n-argumentajn rilatojn“.
Rim.: La matematikan nocion rilato povas ilustri ĉiutagaj rilatoj de la tipo: „a estas frato de b“, „a estas pli aĝa ol b“... Anstataŭ diri „(a,b) apartenas al rilato R“, oni diras „a estas en R-rilato kun b“ kaj oni skribas aRb. La sama nocio servas ankaŭ por priskribi la situacion, kiam al unu objekto oni asocias unu aŭ plurajn aliajn. Do ĝi estas tre oportuna por formaligi funkciojn unu- aŭ plur-sencajn.
c)TEZ
VD:homotetio, simileco.

rilataTEZ

Havanta rilaton al. VD:parenca, analoga, najbara, proksima, simila, koncerna.

rilate ...-n, rilate al

(prepoziciaĵo)
Rilatante, en rilato al; laŭ vidpunkto de: kiel li povas esti tiel blinda rilate sin memZ?; rilate la korektecon de la lingvo, tiu libro estas rekomendinda.

ekvivalento-rilato, ekvivalentrilato[6], rilato de ekvivalento[7]TEZ

MAT
Interna rilato samtempe refleksiva, simetria kaj transitiva: en la aro de ĉiuj homoj la rilato „x estas parenco de y“ estas ekvivalento-rilato. VD:kvocienta aro.

idento-rilatoTEZ

MAT
(en aro E) Interna rilato, konsistanta el ĉiuj paroj (a,a) kun aE: la idento-rilaton en E oni foje signas per idE; la idento-rilato estas bildigo. SIN:idento-bildigo.

interna rilatoTEZ

MAT
(ene de aro E) Rilato de E al E. VD: Rimarkindaj ecoj de interna rilato: refleksiva, malrefleksiva, simetria, malsimetria, transitiva; SUB: Specifaj internaj rilatoj: ekvivalento-rilato, ordo-rilato,

interrilatoTEZ

(ofte plurale)
Rilato 2: ligi, teksi interrilatojn kun iu.

inversa rilatoTEZ

MAT
(de rilato R inter E kaj F) Rilato inter F kaj E, kies elementojn oni ricevas aliigante ĉiun paron de R al ties inversa paro: la inversan rilaton de R oni signas per R-1; la inversa rilato de R-1 egalas al R. VD: Oni diras ankaŭ: inverso de rilato; SUB:inversa bildigo.

n-argumenta rilatoTEZ

MAT
(inter elementoj de n aroj Ei) Subaro de la kartezia produto E1×E2... ×En: duargumenta rilato (t.e. rilato 4.b); la triargumenta rilato „M situas inter N kaj P“, difinita inter la punktoj de rekto.

ordo-rilatoTEZ

MAT[8]
Interna rilato samtempe refleksiva, malsimetria kaj transitiva: en aro de subaroj de E la rilato AB estas ordo-rilato; ordo-rilaton oni ofte signas per (legu: malpli granda ol, aŭ pli malgranda ol) kaj ĝian inverson per (legu: pli granda ol). SIN:ordo 5; VD: Ecoj de ordo-rilato: tuteca, parta.
Rim.: Kune kun ordo-rilato R oni ofte konsideras ĝian malvastigitan version, nome la rilaton „xRy kaj xy“. Tia rilato ne estas ordo-rilato laŭ la ĉi-supra difino, sed oni ofte nomas ĝin „strikta“, „malvastsenca“ aŭ „rigora ordo-rilato“. Ĝi estas malrefleksiva, malsimetria kaj transitiva.
Rim.: Kiam necesas eviti ambiguecon inter la refleksiva rilato kaj ĝia malvastigaĵo, eblas uzi klarigan lingvaĵon de la tipo „a estas strikte pli granda ol b(a > b), aŭ „a estas pli granda ol b, aŭ egala (al ĝi)“ (ab).

tradukoj

anglaj

~i: relate; ~o a: ratio, quotient; ~o b: correspondence, relation; ekvivalento-~o, , : equivalence relation; interna ~o: relation on a set; inversa ~o: inverse relation; n-argumenta ~o: n-ary relation; ordo-~o : order relation. duargumenta ~o: binary relation.

ĉeĥaj

~i: stýkat se.

francaj

~i 1.: être en relation (avec); ~i 2.: se rapporter (à), avoir trait (à), toucher; ~i 3.: se comporter (envers, par rapport à), aborder, toucher; ~i 4.: se rapporter (à); ~o 1.: relation, lien, rapport; ~o 2.: contact, relation, rapport; ~o 3.: position, point de vue; ~o a: rapport, quotient; ~o b: correspondance, relation; ~a: relatif (à), se rapportant (à), concernant; ~e ...-n, : par rapport à, relativement à; ekvivalento-~o, , : relation d'équivalence; idento-~o: identité, relation identique; interna ~o: relation sur un ensemble; inversa ~o: relation réciproque; n-argumenta ~o: relation n-aire; ordo-~o : relation d'ordre. duargumenta ~o: relation binaire.

germanaj

~i 1.: sich beziehen (auf); ~i 2.: zu tun haben (mit); ~i 3.: beschäftigen (mit); ~i 4.: sich verhalten (zu); ~o 1.: Beziehung; ~o 2.: Beziehung; ~o 3.: Verhältnis; ~o a: Verhältnis, Quotient; ~o b: Zuordnung, Relation; ~e ...-n, : bezüglich; ekvivalento-~o, , : Äquivalenzrelation; interna ~o: Relation in einer Menge; inversa ~o: konverse Relation, inverse Relation, Umkehrrelation; n-argumenta ~o: n-stellige Relation; ordo-~o : Ordnungsrelation. duargumenta ~o: zweistellige Relation.

hispanaj

~i: relacionar; ~o: relación.

hungaraj

~i 1.: viszony, kapcsolat; ~i 2.: összefügg, kapcsolódik; ~i 3.: viszonyul; ~i 4.: aránylik; ~o 1.: összefüggés, kapcsolat; ~o 2.: viszony, kapcsolat; ~o 3.: viszonyulás, vonatkozás; ~o a: arány, hányados; ~o b: reláció; ~a: vonatkozó; ~e ...-n, : vonatkozóan, vonatkozásában, illetően, kapcsolatban; ekvivalento-~o, , : ekvivalenciareláció; idento-~o: azonosság, azonossági reláció; interna ~o: homogén reláció; inter~o: kölcsönös viszony, kapcsolat, összefüggés; inversa ~o: inverz reláció; n-argumenta ~o: n-áris reláció; ordo-~o : rendezési reláció. duargumenta ~o: bináris reláció.

nederlandaj

~i 1.: in betrekking staan tot; ~i 2.: betrekking hebben op, te doen hebben met; ~i 3.: bejegenen; ~i 4.: in verhouding staan tot; ~o 1.: relatie, betrekking; ~o 2.: relatie, verhouding; ~o 3.: oogpunt; ~o a: verhouding, quotiënt; ~o b: relatie; ~a: in betrekking tot; ~e ...-n, : aangaande, met betrekking tot.

polaj

~o a: stosunek, iloraz; ~o b: relacja; ekvivalento-~o, , : relacja równoważnościowa, relacja równoważności; idento-~o: tożsamość; interna ~o: relacja w zbiorze; inversa ~o: relacja odwrotna, relacja przeciwna; n-argumenta ~o: relacja n-argumentowa, relacja n-członowa; ordo-~o : relacja porządkowa, relacja porządku, porządek. duargumenta ~o: relacja binarna, relacja dwuargumentowa, relacja dwuczłonowa.

portugalaj

~i: referir-se, ter relação com, dizer respeito a.

rusaj

~i 2.: иметь отношение; ~i: относиться; ~o 1.: отношение, связь; ~o 2.: отношение, связь; ~o 3.: отношение; ~o a: отношение, частное; ~o b: соотвествие, отношение; ~o: отношение; ~e ...-n, : в отношении, относительно (чего-л.), по отношению (к чему-л.); ekvivalento-~o, , : отношение эквивалентности; interna ~o: отношение на множестве; inter~o: отношение, взаимоотношение; inversa ~o: обратное отношение; n-argumenta ~o: n-арное отношение, n-местное отношение; ordo-~o : отношение порядка. duargumenta ~o: бинарное отношение, двуместное отношение.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §379
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §115
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [rilat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.52 2011/02/19 11:10:09 ]