tradukoj: de es fr pl pt ru

3emfaz/o

emfazo

Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero; solena, pompa tono: li deklaris kun emfazo, ke li estas delegito; troa emfazo efikas ridige. VD:bombasto, patoso, ŝvelparolo.
Rim.: Emfazo ne enhavas saman malfavoran nuancon, kiel bombasto.

emfazi

(tr)
Diri emfaze: li emfazis ĉiujn vortojn; (figure) abrupta gesto emfazis la krude prononcitan, malican inviton [1]. VD:akcenti, substreki, reliefigi.

tradukoj

francaj

~o: accentuation, emphase, insistance, renforcement; ~i: appuyer, accentuer, insister (sur), souligner, renforcer.

germanaj

~o: Nachdruck, Eindringlichkeit, Emphase; ~i: hervorheben, unterstreichen, mit Nachdruck sprechen, Nachdruck legen (auf).

hispanaj

~o: énfasis; ~i: enfatizar.

polaj

~o: emfaza, nacisk (w mowie); ~i: mówić z emfazą, kłaść nacisk (w mowie), podkreślać (w mowie).

portugalaj

~o: ênfase.

rusaj

~o: выделитель ная интонация; ~i: выделить, подчеркнуть (интонацией, г олосом).

fontoj

1. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 4

[^Revo] [emfaz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2007/06/28 16:31:32 ]