tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*akcent/o

*akcento

1.
FON Plilaŭtigo de voĉo sur difinita silabo de vorto: la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo [1].
Rim.: Anstataŭ diri, ke la akcento estas sur iu silabo, oni ofte uzas vortfigurojn: „la akcento falas sur la silabo“, „frapas ĝin“, aŭ „la silabo portas la akcenton“.
2.
Klara kaj forta prononco de la silaboj, por insisti pri ideo: diri kun akcento. VD:emfazo, tono.

akcenti

(tr)
1.
FON Plilaŭtigi la voĉon sur unu silabo de vorto: ĝuste akcenti la vortojn.
2.
Klare kaj forte prononci ĉiujn silabojn de vorto por reliefigi ĝin. VD:insisti, skandi 1
3.
(komune) =emfazi parolante antaŭ jurnalistoj ... li akcentis la gravecon de multlingveco [2].

akcenta, akcentita

FONPOE
(pri silabo) Portanta la akcenton 1: la Esperanta metriko severe tenas sin al la regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj [3]; en Esperanto ĉiuj akcentaj silaboj estas longaj; jen estas la kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝajZ.

duonakcenta

POE
(pri silabo) Kies akcento 1, kvankam postulata de la ĝenerala regulo, povas malaperi pro apudeco kun alia akcenta silabo aŭ pro manko de senca graveco: duonakcenta vorto (vorto kun duonakcenta silabo); la unusilabaj vortoj estas senakcentaj, aŭ duonakcentaj (se ili havas akcenton sencan) [4]; se per apostrofado apudiĝas akcenta silabo kaj duonakcenta silabo, la duonakcenta transdonas sian akcenton al la antaŭa akcenta silabo kaj mem fariĝas tute senakcenta [5]. VD:enklitiko.

senakcenta, neakcentita

FONPOE
(pri silabo) Ne portanta la akcenton 1: senakcenta vorto (vorto kun neniu akcenta silabo).

laŭtakcento

FON
Akcento 1 realigata per plilaŭtigo de la akcentata silabo: la lingvoj rusa kaj angla uzas laŭtakcenton.

tonakcento

FON
Akcento 1 efikanta per variado de la tonalto de la akcentata silabo: la malnovgreka lingvo uzas tonakcenton.

ĉefakcento

POE
(en metro) Silabo, difinita per sia pozicio en la ritma skeleto, kaj kiu nepre devas esti akcenta; alidire: akcenta silabo, ĉe kiu la ŝvebo ne rajtas efiki: la rimo portas ĉefakcenton; tiuj ĉefakcentoj estas ĝenerale po du en unu verso: unu troviĝas je la fino, kaj la alia proksimume je la mezo de la verso [6].

akcentperdo

POE
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale akcentata silabo perdu sian akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas senakcenta: akcentperdo estas kutima afero en duonakcentaj vortoj, sed ĝi foje okazas en aliaj; „al Ví, granda fónto de ámo kaj vívo“Z (kvar amfibraĥoj: „granda“ estas tute senakcenta); sed la lastmanierajn akcentperdojn Zamenhof ... evidente rigardis eble pardoneblaj, sed pli-malpli pekaj licencoj [7].

ritma akcentado, ritma akcento

POE
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale senakcenta silabo ricevu akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: (skandante kvinjambon) „da kúraĝúloj káj avénturístoj“Z; (por reliefigi la sencon) „pro embaráso, né pro málkonfído“Z; tiun akcenton oni nomas ritma, ĉar sen la ritmo ĝi ne ekzistus [8].

tradukoj

anglaj

~o: accent, emphasis, stress; ~i: accent, accentuate, emphasize, stress; ~a, ~ita: accented, emphasized, stressed; sen~a, ne~ita: unaccented, unstressed; ton~o: tonic accent, pitch accent; ĉef~o: main accent.

belorusaj

~o 1.: акцэнт, націск; ~o 2.: акцэнтаваньне; ~i 1.: акцэнтаваць; ~i 2.: акцэнтаваць, выдзяляць голасам, падкрэсьліваць; ~a, ~ita: націскны; sen~a, ne~ita: ненаціскны; ĉef~o: моцны націск, апорны націск ; ritma ~ado, ritma ~o: рытмічны націск.

bretonaj

~o 1.: pouez-mouezh, taol-mouezh; ~i 1.: pouezmouezhiañ, taolmouezhiañ; ~a, ~ita: pouezmouezhiet, taolmouezhiet; sen~a, ne~ita: dibouezmouezh; laŭt~o: skiltr-mouezh.

ĉeĥaj

~o: přízvuk.

francaj

~o: accent; ~i: accentuer; ~a, ~ita: accentué; sen~a, ne~ita: atone, inaccentuée.

germanaj

~o 1.: Ton, Betonung, Akzent; ~o 2.: deutliche Aussprache, Betonung; ~i 1.: betonen; ~i 2.: besonders betonen, akzentuieren; ~i: hervorheben; ~a, ~ita: betont, den Akzent tragend; duon~a: mit Nebenton, mit Nebenakzent; sen~a, ne~ita: unbetont, keinen Akzent tragend; laŭt~o: Stärkebetonung, Druckakzent; ton~o: Tonhöhenbetonung, Tonhöhenakzent, musikalischer Akzent; ĉef~o: Hauptton, Hauptbetonung, Hauptakzent; ~perdo: Betonungsverlust, Akzentverlust; ritma ~ado, ritma ~o: rhythmische Betonung, Rhythmusakzent.

hispanaj

~o: acento; ~i 2.: acentuar.

hungaraj

~o 1.: hangsúly, nyomaték; ~o: nyomaték; ~i 1.: hangsúlyoz; ~i 2.: hangsúlyoz, nyomatékosít; ~a, ~ita: hangsúlyos; duon~a: félhangsúlyos; sen~a, ne~ita: hangsúlytalan; laŭt~o: dinamikus hangsúly; ton~o: zenei hangsúly; ĉef~o: főhangsúly.

nederlandaj

~o 1.: accent, klemtoon; ~o 2.: klemtoon, nadruk; ~i 1.: beklemtonen, accentueren; ~i 2.: benadrukken, beklemtonen; ~i 3.: beklemtonen; ~a, ~ita: beklemtoond, geaccentueerd; duon~a: met nevenklemtoon, met nevenaccent; sen~a, ne~ita: onbeklemtoond; laŭt~o: sterkteaccent, dynamisch accent; ton~o: toonaccent; ĉef~o: hoofdaccent; ~perdo: accentverlies; ritma ~ado, ritma ~o: ritmisch accent.

polaj

~o 1.: akcent; ~o: akcent, nacisk; ~i: akcentować; ~a, ~ita: akcentowany; sen~a, ne~ita: nieakcentowany, bezakcentowy; laŭt~o: akcent dynamiczny, akcent ekspiracyjny; ton~o: akcent toniczny; ĉef~o: akcent główny; ritma ~ado, ritma ~o: akcent rytmiczny.

portugalaj

~o 1.: acento, acento tônico; ~o 2.: ênfase; ~o: acento; ~i 1.: acentuar; ~i 2.: enfatizar; ~i 3.: enfatizar; ~i: acentuar; ~a, ~ita: acentuado, tônico; duon~a: subtônico; sen~a, ne~ita: átono; laŭt~o: acento de intensidade; ton~o: acento de altura; ĉef~o: acento principal; ~perdo: perda de acento; ritma ~ado, ritma ~o: acento rítmico.

rusaj

~o: ударение; ~i: акцентировать, делать ударение; ~a, ~ita: ударный; sen~a, ne~ita: безударный; laŭt~o: силовое ударение, динамическое ударение, экспираторное ударение; ton~o: музыкальное ударение; ĉef~o: сильное ударение; ~perdo: сверхсхемное ударение; ritma ~ado, ritma ~o: ритмическое ударение.

slovakaj

~o: dôraz; ~i: zdôrazniť; ~a, ~ita: prízvučný; sen~a, ne~ita: neprízvučný.

svedaj

~o 1.: accent, tonvikt, betoning; ~o 2.: betoning; ~i 2.: betona.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, plena gramatiko de esperanto
2. Redakcio: EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto, libera folio, 2005-12-03
3. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 122a
4. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 120a
5. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 126a
6. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 26
7. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 125a
8. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 20a

[^Revo] [akcent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2009/08/20 16:30:37 ]