tradukoj: be ca de en es fr pl pt ru

*enu/i

*enui

(ntr)
Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco: mi enuis la tutan tagon, atendante vin. VD:oscedi.

enuo

Stato de enuanto: la laboro estas plej bona kuracilo kontraŭ enuo. kia enuo! VD:tedo, spleno, melankolio.

enua

Rilata al enuo, plena je enuo, enuiga: enuaj tagoj (dum kiuj oni enuas); la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigard[is] per enuaj okuloj (montrantaj enuon) [1]; en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado (enuiga) [2]; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan [3] VD:griza.

enuigi

(tr)
Kaŭzi enuon: lia parolado enuigis ĉiujn; tiu sencela vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas ilinZ. VD:tedi.

enuiga

Kaŭzanta enuon: enuiga viro, libro, teatraĵo; sono, tiel monotona, tiel terure enuiga [4]; tiuj samaj solecaj promenadoj, kiuj estas nun tiel ĝuoplenaj por mi, tiam estis al mi sengustaj kaj enuigaj [5].

tradukoj

anglaj

~i: be bored; ~o: boredom; ~a: boring; ~igi: bore; ~iga: boring. : what a bore!.

belorusaj

~i: нудзіць, нудзіцца; ~o: нуда, нудота; ~a: нудны; ~igi: надакучыць; ~iga: нудны.

francaj

~i: s'embêter, s'ennuyer; ~o: ennui, lassitude; ~a: ennuyé, ennuyeux, lassant; ~igi: ennuyer, lasser; ~iga: ennuyeux, lassant.

germanaj

~i: sich langweilen; ~o: Langweile; ~igi: langweilen; ~iga: langweilig.

hispanaj

~i: aburrirse; ~o: aburrimiento; ~a: aburrido; ~igi: aburrir; ~iga: aburrido. : qué aburrimiento!.

katalunaj

~i: avorrir-se; ~o: avorriment; ~a: avorrit; ~igi: avorrir; ~iga: avorrit.

polaj

~i: nudzić się; ~o: nuda; ~a: nudny; ~igi: nudzić, zanudzać; ~iga: nudny. : ale nuda!, co za nuda!.

portugalaj

~i: aborrecer-se, enfastiar-se, enfadar-se.

rusaj

~i: скучать; ~o: скука; ~a: скучный; ~igi: наскучить, навести скуку; ~iga: скучный, наводящий скуку.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 15
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
5. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado

administraj notoj

pri ~a:
  La ekz-o "~aj tagoj" venas de PV mem (ekz sub "griza"). Indus trovi
  aliajn. Mi hezitis enkonduki "~plena", kiu estas same vastsenca
  kaj sxajne sinonima al ~a, sed ne trovis ekz-ojn. [MB]
  

[^Revo] [enu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/02/03 17:30:33 ]