tradukoj: br de en fr grc hu nl pt ru

*pastr/o

*pastro

1.
REL Konsekrita funkciulo de religia kulto: pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj [1].
2.
KRI En la episkophavaj konfesioj kristanaj, mezgrada funkciulo de kristana kulto, povanta fari sakramentojn (eble krom iujn rezervitaj al la ĉefpastroj, kiel la ordinacio) SIN:presbiteroSUP:ekleziulo, kleriko, sacerdotoVD:pastoro

ĉefpastro

1.
KRI Altranga pastro 1 rajtigita plenumi ĉiujn sakramentojn de koncerna kulto: en ortodoksa kristanismo ĉiu episkopo estas ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj [2]. SUB:episkopo, ĉefepiskopo, patriarko. VD:ĉefpresbitero
2.
REL Regiona aŭ tutmonda estro de koncerna kulto religia: la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj [3]; ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo [4].

pastraro

REL
Klaso da homoj konsekritaj por plenumi religian kulton: la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj [5]; kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo [6].

pastriZ

REL (ntr)
Esti pastro. VD:ordinacio.

tradukoj

anglaj

~o: priest; ĉef~o 2.: high priest; ĉef~o: hierarch; ~aro : priesthood.

bretonaj

~o: beleg; ~i : bezañ beleg.

francaj

~o: prêtre; ~i : être prêtre.

germanaj

~o: Priester, Pastor, Pfarrer; ĉef~o 2.: Hohenpriester.

hungaraj

~o 1.: pap; ~o 2.: lelkész; ĉef~o: főpap; ~aro : papság (papok), klérus; ~i : pap (ige).

malnovgrekaj

~o: ιερεύς; ĉef~o: αρχιερεύς, ιεράρχης.

nederlandaj

~o: priester; ĉef~o 2.: hogepriester.

portugalaj

~o: padre.

rusaj

~o 1.: жрец (pagana), священник (kristana); ~o 2.: священник, иерей; ĉef~o 1.: архиерей; ĉef~o 2.: верховный жрец (pagana), первосвященник; ~aro : жречество (pagana), священство; ~i : священствовать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. La Nova Testamento, S. Marko 14:53.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉap. 1.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:10.
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo.
6. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 7:12.

[^Revo] [pastr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/04/12 16:30:31 ]