tradukoj: be de en es fr hu nl ru

*forĝ/i

*forĝi

(tr)
1.
TEK Prilabori metalon per fajro kaj martelo, precipe feron kaj ŝtalon: forĝi kradon, hufferon; forĝejoZ; forĝistoZ
2.
(figure) Pene formi: ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton[1]; forĝi vortonZ. la malfeliĉo forĝas la karakteron.

alforĝi

(tr)
1.
Fiksi al io per forĝado: alforĝi maningon al sabro.
2.
(figure) Senmovigi ĉe iu loko, daŭre restigi: la malsano alforĝas lin al la litoZ, al la ĉambro; pro surprizo li restis kvazaŭ alforĝita sur sia loko; diversaj monaj aferoj alforĝis lin al la urbo; alforĝi sian rigardon al aŭ sur ion aŭ iunZ; alforĝi al si la rigardon de la publikoZ. VD:enradikigi, alglui, alkateni, fiksi, firmigi.

kunforĝi

(tr)
1.
Kunigi per forĝado.
2.
(figure) Firme kaj daŭre kunigi: kunforĝi sin al amikoZ VD:alglui, alligi.

tradukoj

anglaj

~i: forge.

belorusaj

~i: каваць; al~i: прыкаваць; kun~i: скаваць.

francaj

~i: forger; al~i 2.: attacher (à), clouer (à), immobiliser.

germanaj

~i: schmieden; al~i 2.: anketten, fesseln; kun~i: zusammenschmieden.

hispanaj

~i: forjar.

hungaraj

~i: kovácsol; al~i 1.: rákovácsol; al~i 2.: odaköt, odaszegez; kun~i: összekovácsol.

nederlandaj

~i: smeden; al~i: vastsmeden; kun~i: samensmeden.

rusaj

~i: ковать; al~i: приковать; kun~i: сковать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [forgx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2004/01/04 17:31:49 ]