tradukoj: be cs de en es fr hu la nl pt ru tr

*forn/o [1]

*fornoTEZ

TEK
Masonita fajrujo por baki panon, fandi metalojn, kuiri potojn, kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj celoj.
a)
KUI=kuirforno
b)
=hejtoforno vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (vivi tre komforte) [2].

Forno (For) TEZ

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Fornax).

fornegoTEZ

TEK Industria forno por fandi metalminaĵojn.

altfornoTEZ

(evitinde)
=fornego

bakfornoTEZ

TEK Forno en kiu oni povas baki: bluaj porcelanaĵoj antaŭ nelonge malkovritaj en la ruino de bakfornoj de Hongzhou, Fengcheng, Jiangxi-provinco, donis atestojn, ke la loko estis unu el la luliloj de porcelana produktado de Ĉinio [3].

fandfornoTEZ

TEK=fornego

hejtoforno, hejtfornoTEZ

Forno uzata kiel hejtilo en ĉambro, loĝejo...: dum serĉadoj oni elfosis pecojn de ceramikaĵo por hejtforno [4].

kuirfornoTEZ

KUI Bakforno por kuiro de manĝaĵoj: en Japanio hejma kuirforno estas malgranda kompare kun tiu en eŭropa hejmo [5].

tradukoj

anglaj

F~o: Fornax.

belorusaj

~o: печ; ~ego: домна, доменная печ; fand~o: домна, доменная печ; hejto~o, : печ.

ĉeĥaj

~o: kamna, pec.

francaj

~o: four; ~ego: haut-fourneau; bak~o: four de cuisson; fand~o: haut-fourneau; hejto~o, : poêle (appareil de chauffage); kuir~o: four de cuisine.

germanaj

~o: Ofen; F~o: Ofen; ~ego: Hochofen; fand~o: Hochofen.

hispanaj

~o: horno; F~o: Horno.

hungaraj

hejto~o, : kályha, tűzhely.

latina/sciencaj

F~o : Fornax.

nederlandaj

~o: oven; ~ego: hoogoven; fand~o: hoogoven.

portugalaj

~o: forno; bak~o: forno, fogão, estufa; hejto~o, : aquecedor (aparelho); kuir~o: forno, fogão, estufa.

rusaj

~o: печь (сущ.); ~ego: домна, доменная печь; fand~o: домна, доменная печь; hejto~o, : печь (сущ.).

turkaj

~o: ocak.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. -: Nova Elkovro de Porcelanaj Bakujoj..., [1999?]
4. -: La kastelo Kagenfels, [vidita en 2008-01]
5. Tahira M.: Kataj familioj apud mi, grupo verdakato, 2007-11-09

[^Revo] [forn.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2011/06/23 19:10:12 ]